Zum Inhalt

Kial oni ne uzas -n ĉi tie?

von binary_death, 24. März 2011

Beiträge: 6

Sprache: Esperanto

binary_death (Profil anzeigen) 24. März 2011 21:51:21

Ekzemple ĉe la frazo "Mi volas iom da kafo."

Kiu estas la kaŭzo? Per gramatika respondo.

jchthys (Profil anzeigen) 24. März 2011 21:56:26

Oni neniam uzu "-n" post la vorto "da". Le vera objekto de la verbo estas "multe", kiu ne povas havi "-n" ĉar ĝi estas e-vorto (adverbo).

binary_death (Profil anzeigen) 24. März 2011 22:11:05

Ĉu adverbo povas funkcii kiel objekto en Esperanto? Tio estas stranga.

jchthys (Profil anzeigen) 24. März 2011 22:18:55

Ĝi ja povas, sed tiuj kazoj estas malmultaj. Ili okazas precipe kun vortoj kvantaj (kiel "multe").

binary_death (Profil anzeigen) 24. März 2011 22:33:43

Tre interesa, krome kun mia lingvo ĝi verŝajne okazas same. Mi ne sciis ĝin.

Dankon pro via respondo, jchthys.

Altebrilas (Profil anzeigen) 30. März 2011 13:17:10

Se vi estas ĝismedola akuzativemulo, vi povas skribi "mi trinkis iomon da akvo kaj multon da vino", sed oni malofte uzas tiujn formojn.

Zurück nach oben