Kwa maudhui

Traduka Ekzerco: Unuaj Frazoj de Renomaj Romanoj

ya jefusan, 25 Machi 2011

Ujumbe: 6

Lugha: Esperanto

jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2011 3:38:21 alasiri

"Ĉiuj familioj feliĉaj samas; ĉiu familio malfeliĉa estas malfeliĉa per sia propra maniero."

- Лев Толстой, Анна Каренина

(Mi antaŭĝojas viajn korektadojn kaj kontribuaĵojn....)

jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2011 4:02:00 alasiri

Vi pravas. Mi devus ne komencu per provi traduki frazon, kiu estas jam tradukita!

jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2011 6:35:45 alasiri

Angle, ĝi estis: "All happy families are alike; each unhappy family is unhappy in its own way."

Mi konsentas ke similas pli taŭgas ol samas.

jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2011 8:42:58 alasiri

Ekzemple: la lasta vorto en originala rusa frazo estas "по-своему", mi dirus Esperante - sie aŭ siamaniere. En la anglan oni tradukis - in its own way. Ĉu eblas pli precize traduki angle?
Ne. Mi opinias ke ĉi tiu estas la plej taŭga traduko.

Plue...

"Se vi vere volas aŭdi pri tio, la unua afero kiu, tiu vi volos ekscii estas kie mi naskiĝis, kaj kiel estis mia aĉa infaneco, kaj je kio miaj gepatroj sin okupis antaŭ ili naskis min, kaj ĉiajn 'David Copperfield'-ajn aferaĉojn, sed mi ne deziras priparoli ĝin, se vi volas scii la veron."

- The Catcher in the Rye, by J.D. Salinger

jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2011 7:41:07 alasiri

If you really want to hear about it, the first thing you'll probably want to know is where I was born, and what my lousy childhood was like, and how my parents were occupied and all before they had me, and all that David Copperfield kind of crap, but I don't feel like going into it, if you want to know the truth.
1. la unua afero kiu, tiu vi volos - tute nekompreneble.
Eble mi devus skribi: "...la unuan aferon, kion vi volos ekscii...."
2. kiel estis mia aĉa infaneco - same. Ĉu kia?
Vi pravas. "...kia estas mia aĉa infaneco...." (Sed kial "Kiel vi fartas" estas ĝusta?)
3. je kio miaj gepatroj sin okupis - pli ĝuste estas uzi pri kio.
Mi legis en la Fundamento ke oni uzas je kun sin okupi.
4. mi ne deziras priparoli ĝin - kion? al kiu vorto la pronomo respondas, rilatas?
Kritiku la rakontanton, ne la tradukanton!

jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2011 7:45:14 alasiri

Eble mi devus skribi: "...la unuan aferon, kion vi volos ekscii...."
Aŭ "...la unuan aferon, kiun vi volos ekscii...."

Kurudi juu