Al la enhavo

Daŭripova nekresko

de mister, 2011-marto-28

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 20:52:58

La fadeno daŭre nekreskas... lango.gif

fizikisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 08:03:53

Daŭripova kresko matematike ne eblas, daŭripova nekresko socie ne eblas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 19:35:40

...kaj daŭripova stagnado vive ne eblas.

IREN (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 11:11:01

1.70 metron mi altas. Feliĉe mi ne plu kreskas! rido.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 10:38:30

IREN:1.70 metron mi altas. Feliĉe mi ne plu kreskas! rido.gif
Mi pensas, ke vi eraretas: spirite, vi plue kreskas ! okulumo.gif

gxejko (Montri la profilon) 2011-majo-29 17:55:17

Mi kredas ke socio bazita sur daŭripova nekresko estas necesa, sed kompreneble estus tre malfacile por atingi. Sed kompreneble por atingi tian socion necesus shanghi la fundamentajn konceptojn. Tamen unu afero, pri la argumento da homa naturo. Nepre en tia mondo oni bezonus havi pli egalecan aliron al rimedoj, kaj jam estis studoj kiuj montris kiel homoj havas pli altan vivkvaliton en egalecaj socioj ol en pli malegalecaj. Estas ankaŭ ekzemple ideo ke dum la financa krizo oni uzu la grandegajn kvantojn da mono por financi pli da ekologiaj postenoj anstataŭ simple refinancigi la bankojn ktp.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-30 13:03:24

Ĉu la homa naturo emas al egaleco aŭ al malegaleco?

Se ili havas pli altan vivnivelon en egaleca socio, kial niaj socioj restas malegalecaj?

michijo (Montri la profilon) 2011-majo-30 18:00:13

La IMF kaj Monda Banko daŭripove ekspluatas la mondan ekonomion, per privatigado krei feŭdan mondan ministraron.

La IMF uzas la Usonanaj impostoj kontroli mondan interŝanĝan tarifon ekde la forlaso de ora standardo de mono, post Monda Milito 2.

La Monda Banko subtenas finance infrastrukturajn celojn kiaj digojn, vojojn, ktp, kiu troigas GDP-n preter limoj.

Kune kun la WTO, ili bindas naciojn kiel sklavojn, kaj nur elito profitas per libera merkata negoco.

La IMF, ktp, detruis Jugoslavian ekonomion kaj subtenas rasajn diviziojn, kial liberi la Jugoslavian ekonomion el Socialisma merkato.

Kompreneble ĉiuj parolas la feŭdan Anglalingvon, en la nova internacia feŭda ŝtato, kial la Anglalingvo venis el feŭda Anglujo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-30 19:16:26

IMF=Internacia Mon-Fonduso
WTO= Monda Komerca Organizo
Monda Milito 2. = la dua Mondmilito

Ĉu vi opinias, ke daŭripova nekresko estas neebla pro IMF kaj MKO? Ĉu ne estas aliaj kaŭzoj?

michijo (Montri la profilon) 2011-majo-31 02:41:59

Altebrilas:IMF=Internacia Mon-Fonduso
WTO= Monda Komerca Organizo
Monda Milito 2. = la dua Mondmilito

Ĉu vi opinias, ke daŭripova nekresko estas neebla pro IMF kaj MKO? Ĉu ne estas aliaj kaŭzoj?
Daŭripovan Nekreskon rilatas al:

1) Nafto, akvo, kaj alia rimedo.
2) Ekologiismo
3) Sano
4) La Unua Monda kontraŭas la Trian Mondon.

Tiaj aferoj estas la potencaj ludoj de la IMF kaj MKO, kiu laboras kune kun Nestle, kaj aliaj kompanioj kontroli akvon, ktp, preter la povoj de la mondo. Do, mi ne aĉetos Nestle-jn produktojn aŭ ajn enboteligitan akvon.

Kompreneble, popolo devus ne konsumi tiel multon, sed la amaso estas ŝafo. Popolo devus ne veturas per Hummer, sed mi estas vidanta Hummer-an limuzinon.

Unu Usona konservativulo eksplikas al mi, ke la Hummer estas "Libereco" (angle: Freedom). Mi ne komprenas kian liberecon.

Ankaŭ la Komunistojn, kiu prenas la akvo de la Arala Maro, mi ne ŝatas, sed nun Uzbekujo havas kotonon.

Reen al la supro