Al la enhavo

Daŭripova nekresko

de mister, 2011-marto-28

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

mister (Montri la profilon) 2011-marto-28 10:37:35

Kion vi opinias pri la movado "Daŭripova nekresko"? (vidu Vikipedio-n)

nikko (Montri la profilon) 2011-marto-28 13:19:57

mister:Kion vi opinias pri la movado "Daŭripova nekresko"? (vidu Vikipedio-n)
Tio ĉi ne efektiveblas, ĉar kontraŭas al dialektikaj leĝoj de evoluo. Homoj(kaj ĉiuj vivaĵoj) aspiras plej bonan, sed ne sufiĉan. Sufiĉismo jam fiaskis multefoje.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-29 21:21:03

Mi estas simpatianta, sed bonvolu skribi kelkajn liniojn pri ĝi aŭ krei funkciantan ligilon por ŝparigi klopodojn al aliajn forumanoj... okulumo.gif

mister (Montri la profilon) 2011-marto-31 15:46:49

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 09:27:12

Por la planedo paradizo estus demografio de Okcidento, vivstilo de Azio kaj Industrio de Afriko.

Infero estas demografio de Afriko, vivstilo de Okcidento kaj industrio de Azio.

Zorevij (Montri la profilon) 2011-aprilo-05 09:13:11

La ideo estas bona, sed utopia, laŭ mia opinio. Limigi konsumadon (kaj ekonomian kreskon) oni povas nur per tre severaj rimedoj. Kredi je venko de racio estas sensence.

Koracio (Montri la profilon) 2011-aprilo-08 19:22:05

Kiu kredas je daŭripova kresko estas malsaĝa aŭ ekonomisto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 21:10:48

Daŭripova kresko estas ankoraŭ pli utopia ol daŭripova nekresko.

Sed kial tiu nomo? Kio povus daŭri? la nekreskado? Ĉu tio estas sinonimo de stagnado?
Ĉu temas pri senkreske daŭrigebla ekonomio?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 11:30:47

Altebrilas:Daŭripova kresko estas ankoraŭ pli utopia ol daŭripova kresko.
Ne. Daŭripova kresko estas precize same utopia kiel daŭripova kresko. lango.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 15:34:38

Pardonon. Bv legi:
Daŭripova kresko estas ankoraŭ pli utopia ol daŭripova nekresko.
Mi tute konsentas kun darkweasel.

Reen al la supro