לתוכן העניינים

Internacia forumo pri libera softvaro

של marcuscf, 28 במרץ 2011

הודעות: 3

שפה: Esperanto

marcuscf (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 23:45:04

Ĉi-jare (junie/julie) okazos la 12-a reokazigo de FISL, aranĝo pri libera programaro en Porto Alegre, Brazilo. La novaĵo estas ke ĉi-foje la retejo estas tradukita en Esperanton, fare de mi kaj kelkaj amikoj!

La ligilo estas:
http://softwarelivre.org/fisl12?lang=eo

Mi scias ke mankas kelkaj partoj (la aliĝoj ankoraŭ estas fermitaj, tial la ligilo ne funkcias, sed povus ekzisti pli bona mesaĝo ol "paĝo ne trovita"...), tamen la retejo konstante pliboniĝos! ridulo.gif

La aranĝo ankoraŭ ne estos esperanta, sed eble vi renkontos min tie! ridulo.gif Espereble en la estonteco oni havos pli esperantigitan aranĝon!

maratonisto (הצגת פרופיל) 29 במרץ 2011, 07:40:45

Dankon, marcuscf! Saluton al fidelaj, sindonaj soldatoj de Esperanto.

Mi estis en Sao Paulo en 1999. Nun mi estas tre malproksime, bedaŭrinde.

marcuscf (הצגת פרופיל) 1 ביולי 2011, 14:41:59

La evento okazas nun!

Mi klopodas teni la tradukojn aktualigitaj, sed estas tro multe da novaj artikoloj.

Tamen, fari tion estas tre plezurige. Kaj mi unuafoje povis uzi la vorton "ĉiuĵaŭde". Mi ankoraŭ ne sukcesis trovi kuntekston por uzi "eĥoŝanĝo", tamen. lango.gif

לראש הדף