Kwa maudhui

Traduko de kanto: Do-re-mi

ya 3rdblade, 29 Machi 2011

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

3rdblade (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2011 1:03:59 asubuhi

Lastatempe mi kantis la anglan version de tiu kanto ofte, por instruii la angla. La kanto estas tre bona por lernantoj. Do, mi tradukis. Ĝi eble bezonas iometan redakton, ekz. la 7-a verso. Kion vi pensas?

Do-Re-Mi

Ni ekkantu ĉe la komenciĝ'
Bonega lok' por eki
Nombri ni eku per unu-du-tri
Sed kanti ni eku per do-re-mi
Do-re-mi?
Do-re-mi.
L' unuaj tri tonoj ĝojas esti
Do-re-mi
Do re mi fa so la ti---

-Rekantaĵo-
Do, de "domo", loĝejo,
Re, denove faru ni
Mi, mia propra nomo
Fa, de "Kiel fartas vi?"
So, litero dudekdu
La, grava artikolo
Ti, "tie" "tiel" "tiu"
Nun ni revenas al 'do' o - o - o

Rekantaĵo

adamuso (Wasifu wa mtumiaji) 27 Aprili 2011 5:33:09 asubuhi

3rdblade:Lastatempe mi kantis la anglan version de tiu kanto ofte, por instruii la angla. La kanto estas tre bona por lernantoj. Do, mi tradukis. Ĝi eble bezonas iometan redakton, ekz. la 7-a verso. Kion vi pensas?

Do-Re-Mi

Ni ekkantu ĉe la komenciĝ'
Bonega lok' por eki
Nombri ni eku per unu-du-tri
Sed kanti ni eku per do-re-mi
Do-re-mi?
Do-re-mi.
L' unuaj tri tonoj ĝojas esti
Do-re-mi
Do re mi fa so la ti---

-Rekantaĵo-
Do, de "domo", loĝejo,
Re, denove faru ni
Mi, mia propra nomo
Fa, de "Kiel fartas vi?"
So, litero dudekdu
La, grava artikolo
Ti, "tie" "tiel" "tiu"
Nun ni revenas al 'do' o - o - o

Rekantaĵo
Estas ankorau alia versio de notoj kaj nome simplaj notoj lau sekva:
do, na, re, bo, mi, fa, ge, so, zi, la, ve, ti kaj ree do.

3rdblade (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2011 12:13:59 asubuhi

adamuso:Estas ankorau alia versio de notoj kaj nome simplaj notoj lau sekva:
do, na, re, bo, mi, fa, ge, so, zi, la, ve, ti kaj ree do.
Pardonu min, mi ne bone vian respondon komprenis. Mia traduko estas de angla kanto. Klaku jene por aŭskulti la melodion de l' originala versiono. rideto.gif

Kurudi juu