去目錄頁

La plej(kaj la malplej) bela vorto en E-o (laŭ prononco)

从 Roman_Mutin, 2011年3月29日

讯息: 32

语言: Esperanto

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年3月29日上午6:25:06

Prononco de kia vorto en E-o al tre plaĉas kaj tre ne plaĉas?
Mi pensas, ke E-o havas interesa prononco, kaj similas kun Hispana kaj Italiana(mi lernas ĝin) lingvo.
Mia la ples ŝatata vorto estas "alilandana", pronoco de la vorto estas tre dinamika. Kaj al mi ne plaĉas vorto "tuj"(brrrr), anstataŭ ĝi mi iam diras "nuntempe". Pardonu min pri tio.

Roberto12 (显示个人资料) 2011年3月29日上午8:35:24

Ĉar mi estas angla, mi trovis Esperantan prononcon tre facila (danke al la fakto ke oni ne devas uzi la aĉan leteron Ĥ). Mi akordas kun vi ke "tuj" estas malfacila, sed laŭ mi, ne estas problemo se oni prononcas ĝin "toj".

Kelkaj opinias ke la vortoj kun duoblaj konsonantoj estas la plej malfacile prononceblaj. Fakte, oni nur devas diri tiujn vortojn kvazaŭ estas du, ekzemple, "finna" tiel "fin-na".

Roberto12 (显示个人资料) 2011年3月29日上午9:08:16

Per SAMPA:

Fina = ["fina]
Finna = ["fin:a]
Finnlando = [fin:"lando]

Estas kelkaj konsonantoj (ekz. P) kiujn oni ne povas plilongigi, do mi supozas ke kun ĉi tiuj, oni (iam) prononcas sole unu...

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月29日上午9:20:19

Duoblaj p, k, ktp elparoliĝu aparte: ek-koni, map-provizilo, ktp.

amemulo (显示个人资料) 2011年3月29日上午10:01:50

Mi tre ŝatas la vortojn: aliaj, fojfoje, hieraŭa.

En Eo mi ne ŝatas vortojn kiuj havas la kombinaĵon de la leteroj s kaj c. Exemple scii, scienco, sceno.

Miland (显示个人资料) 2011年3月29日上午10:59:03

Ne tiel plaĉas al mi la peno elparoli sciencisto!

dobri (显示个人资料) 2011年3月29日下午3:04:10

Ĉiuj vortoj estas sufiĉe klare paroleblaj. Esceptoj estas kunmetaĵoj, kie la dua vorto komenciĝas per vokalo (ŝarĝaŭto, memevidenta, bonaspekta). Mi mem plej ŝatas prononci "amantino".

Altebrilas (显示个人资料) 2011年3月29日下午4:55:39

Roberto12:Ĉar mi estas angla, mi trovis Esperantan prononcon tre facila (danke al la fakto ke oni ne devas uzi la aĉan leteron Ĥ). Mi akordas kun vi ke "tuj" estas malfacila, sed laŭ mi, ne estas problemo se oni prononcas ĝin "toj".
Se "tuj" estas malfacila, uzu "senprokrast'" - kiu estas la plej aĉa vorto kiun mi aŭdis! okulumo.gif

marcuscf (显示个人资料) 2011年3月29日下午5:28:08

Miland:Ne tiel plaĉas al mi la peno elparoli sciencisto!
Nu, kaj kion vi pensas pri “socisciencisto”? lango.gif

Miland (显示个人资料) 2011年3月29日下午5:35:52

marcuscf:
Miland:Ne tiel plaĉas al mi la peno elparoli sciencisto!
Nu, kaj kion vi pensas pri “socisciencisto”? lango.gif
Efektive, ĝi ne estas tiel pli malfacila, post kiam oni alkutimiĝis al "scientisto"! rido.gif

回到上端