შინაარსის ნახვა

Esperanta alfabeto

Altebrilas-ისა და 29 მარტი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 19

ენა: Esperanto

fekaldemokratio (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 00:18:03

geo1963:La pola estas eĉ dekoble pli malfacila por fremdlandanoj.
Ĉu vi posedas ian pruvon por ĉi tiu aŭdaca aserto?

geo1963:Ni havas kelkaj frazoj, kiujn nur poloj povas bone elparoli
Ne. Ilin povas bone elparoli ĉiu, kiu scias, kiuj sonoj en ili aperas, kaj scipovas rediri tiujn sonojn.

geo1963:kaj ili estis uzataj dum la milito:

W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie
V ŝĉebĵeŝinje hĵoŭŝĉ bĵmi w tĵcinje
Mi konsilas, ke vi ne provu ekspliki al aliaj, kiel oni elparolas frazojn. Vi iom mallertas pri tio. Mi preskaŭ ekploris verdire. Strange, ke specialisto pri malfacileco de lingvoj kaj socilingvistiko skribas tian fonologian stultaĵon pri sia propra denaska lingvo.

Pli ĝusta elparolo estas:[fʂt͡ʂɛbʐɛʂɨɲɛ xʂɔɰ̃ʂt͡ʂ bʐmi ftʂt͡ɕiɲɛ].

[url=http://en.wikipedia.org/wiki/chrząszcz](ligilo)[/url]

Kaj mi neniam aŭdis pri uzado de tiu diraĵo dum iu milito. Se vi havas iajn informojn pri tio, mi volonte ekscius pli.

geo1963:Neniu germano/anglo povas tio ĉi elparoli korekte. rido.gif
Ĉu vi vere pensas, ke neniu germano aŭ anglo iam ellernis la polan?

Cetere, mi ne scias, kio tiom eksterordinaras pri tiu frazo, kiu estas normale elparolebla por ĉiu, kiu scias elparoli polajn sonojn, nek pri kio vi ĉi tie entute fanfaronas.

fekaldemokratio (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 00:34:11

Ehhh kaj mi scias, ke mi denove skribaĉis senbezone.

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 09:49:50

sudanglo:Interesa, kion vi diris pri la senmaskigo de spionoj.

Mi memoras (eĉ en la tempo kiam mi estis adoleskulo) kiel, dum mi spektis ĉe la kinejo aventur-filmojn scenigataj dum la mondmilito, mi trovis tre malprobable, ke la herooj ne tuj senmaskigis fare de la germanoj.

Mi neniam renkontis ne-denaskan parolanton de la angla kiu ne rivelis post kelkaj vortoj ke li estas alilandano.
Oni nomas ĝin "ŝiboleto"
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Ciboleto

horsto (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 16:11:41

sudanglo:
Mi neniam renkontis ne-denaskan parolanton de la angla kiu ne rivelis post kelkaj vortoj ke li estas alilandano.
Verŝajne vi ne rimarkis ke vi renkontis tian homon.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 16:19:42

Nu, en mia klaso estas hispanlingvano lerninta la germanan en la infanĝardeno - oni tute ne rimarkas tion. Ŝi ne estas denaska parolanto, sed ŝi tamen bonege kaj senerare parolas la germanan. (Oni eĉ rimarkas, ke ŝi kutime parolas pli rapide ol germanlingvano eĉ en la germana, supozeble ĉar en la hispana oni parolas tre rapide.)

tete2112 (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 20:45:49

Pardonu min, sed tutaj bildoj estas inversa, ĉu ne? aŭ es mi komputilo ke malfunkcias. demando.gif

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 21:07:16

tete2112:Pardonu min, sed tutaj bildoj estas inversa, ĉu ne?
Kio okazis al bildoj??

tete2112:aŭ es mi komputilo
Ĉu tio estas Esperañol?

tete2112 (მომხმარებლის პროფილი) 1 აპრილი, 2011 23:17:35

darkweasel:
tete2112:Pardonu min, sed tutaj bildoj estas inversa, ĉu ne?
Kio okazis al bildoj??

tete2112:aŭ es mi komputilo
Ĉu tio estas Esperañol?
Ho! Ne, ne estas Esperañol, nur estas distra viro. rido.gif Esperañol estas tre amuza ideo.
Ĉi tiu estas mi unua aprilo.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 2 აპრილი, 2011 10:06:01

Mi diris 'ne-denaskan' por mallonge identigi tiujn kiuj lernis en plenkreskulaĝo. Jes, se oni lernas fremdan lingvon en la 'kindergarten', tio samrangas kun denaska lernado.

Horsto, vi faris logikan argumenton, sed ĝenerale estas io alia kio identigas alilandanon (vizaĝo, vestaĵoj, marŝmaniero). Mi simple spertis ke oni tre rapide povas ankaŭ aŭdi ke iu estas alilandano.

Eble esta pli facile maski sian alilandanecon en lingvoj, kiuj ne havas tiel grandan vokal-sonaron kiel la angla, kaj kiuj estas malpli idiotismaj ol la angla.

ზემოთ დაბრუნება