Mergi la conținut

Flagoj

de katydid, 2 iunie 2007

Contribuții/Mesaje: 8

Limbă: Esperanto

katydid (Arată profil) 2 iunie 2007, 20:04:03

Mi ne scias kial, sed me tre ŝatas studi flagojn naciajn. Mi loĝas en Usono kaj mi ne ŝatas Usono flago. Mi flagojn plejŝatojn estas Peruo, Ekvadoro, kaj Gvamo.

Kiuj flagoj vi plejŝatas? Kial?

黄鸡蛋 (Arată profil) 3 iunie 2007, 01:19:46

katydid:Kiuj flagoj vi plejŝatas kaj malŝatas? Kial?
Ne uzu "malŝati" tiel ĉar ĝi signifas "malestimi" aŭ "malrespekti"...

Mi, kompreneble, ŝatas la flagon de mia lando. Kiom belaj la kvin orkoloraj steloj sur ruĝa flago... Mi pensas ke ĉiu ajn devas ŝati (eĉ ami) la flagon de sia lando. rido.gif

Andybolg (Arată profil) 3 iunie 2007, 07:39:59

Ankaŭ mi tre ŝatas la flagon de mia lando okulumo.gif

katydid (Arată profil) 3 iunie 2007, 19:16:51

黄鸡蛋:
katydid:Kiuj flagoj vi plejŝatas kaj malŝatas? Kial?
Ne uzu "malŝati" tiel ĉar ĝi signifas "malestimi" aŭ "malrespekti"...

Mi, kompreneble, ŝatas la flagon de mia lando. Kiom belaj la kvin orkoloraj steloj sur ruĝa flago... Mi pensas ke ĉiu ajn devas ŝati (eĉ ami) la flagon de sia lando. rido.gif
Aĥ! Nu, mi ne volas diri malestimi aŭ malrespekti...

Mi ne malrespektas la flago de mia lando, sed mi ja pensas ke la koloroj kaj la stilo(?) ne estas tre bela ^_^;;

Andybolg (Arată profil) 3 iunie 2007, 19:20:46

Diru simple "mi ne ŝatas ...-n." sal.gif

Mielo (Arată profil) 3 iunie 2007, 19:31:34

Nia flago estas simpla, sed kompreneble mi estas patrioto kaj mi ŝatas ĝin.

Terurĉjo (Arată profil) 3 iunie 2007, 23:58:53

Mi naskiĝis kaj estis edukita sub alia flago, ruĝa kun orkoloraj stelo, maptelo kaj serpo. Nunan rusian flagon (ankaŭ blazonon) mi vidis en diversaj historiaj filmoj, en kiuj malamikoj de mia lando ĝin posedis. Tiu flago kondukis ilin en atakojn kontraŭ miaj avoj kaj prauloj.
Sed jam 16 jarojn mia lando havas tiun flagon. Ŝjnas al mi, ke finfine mi kutimos al ĝi (kaj al nova blazono).

Ne forgesu, ke "La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj".

Sxak (Arată profil) 4 iunie 2007, 14:04:36

Terurĉjo:Nunan rusian flagon (ankaŭ blazonon) mi vidis en diversaj historiaj filmoj, en kiuj malamikoj de mia lando ĝin posedis. Tiu flago kondukis ilin en atakojn kontraŭ miaj avoj kaj prauloj.
Mi ne vidis tiujn filmojn, tamen mi scias ke tiu flago vere estis uzata de rusaj hitleranoj. Ĝuste tial mi voĉdonis por la 3a punkto

Înapoi mai sus