Al la enhavo

Verbo + Verbo

de T0dd, 2011-marto-30

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-30 19:59:40

T0dd:Dankon pro la ekzemploj. Mi devas konfesi ke vundbruli estas iom timiga.
La problemo estas ke bruli estas netransitiva. Tio signifas, ke la afero estas detruata per fajro.

Bruligi signifas ke iu detruas la aferon per fajro.

Sed en aliaj lingvoj, kiel la franca, ĝi korespondas ambaŭ al transitiva kaj netransitiva verbo.

"brûler" signifas netransitive bruli, sed transitive bruligi, sed pli ofte dolori aŭ eĉ vundi per varmego.

Sed en esperanto, "bruligi" ne povas havi du malsamajn signifojn.

Eble brulvundi estus pli taŭga: la subjekto pli vundas ol brulas; brulo estas nur rimedo

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-30 20:54:43

Mi persone opinias, ke la dispartigo de radikoj laŭ sintaksaj kategorioj (noma, verba, adjektiva) ne estas sufiĉa
Mi tute konsentas, Altebrilas. En la fina analizo temas pri semantiko.

La lingvistikemuloj ŝajnas suferi je iu klasifika manio.

Kiel ofte en la forumoj oni disputas pri transitiv/netransitiveco ĉar la lingvistikemuloj vendis tro rigidan ideon sur tiu kampo.

Tamen, brulvundi estas la ĝusta formo. Vidu la difinon sub 'brogi' en NPIV

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-31 12:27:51

La esprimo "volas diri" mem estas iomete idiotisma, ĉar estas eble ke mi ne volas diri tion, kion mi celas. Cetere, la verbo "celi" ankaŭ uziĝas metafore ĉi-kaze.

Mi ne volas diri tion, kion mi volas diri.

Tiu frazo aspektas paradoksa, sed ĉu ĝi estas klara? France:

Je ne veŭx pas dire ce que je veŭx dire. (Mi ne povas forigi la ĉapelojn!)

Ĉu oni ja dirus tiun en la franca?

Mi ne volas diri tion, kion mi dirvolas.

Ĉu tiu lasta estas malpli komprenebla ol la unua frazo? Same paradoksa?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-31 12:45:02

T0dd:La esprimo "volas diri" mem estas iomete idiotisma, ĉar estas eble ke mi ne volas diri tion, kion mi celas.
Tiu aserto estas iom tro filozofia por mi, sed bone ...

T0dd:
Je ne veŭx pas dire ce que je veŭx dire. (Mi ne povas forigi la ĉapelojn!)
Vi ja povas!
Je ne veu'x pas dire ce que je veu'x dire.

T0dd:
Mi ne volas diri tion, kion mi dirvolas.

Ĉu tiu lasta estas malpli komprenebla ol la unua frazo? Same paradoksa?
Samsignifa kaj same nekomprenebla.

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-31 13:47:08

Nekomprenebla?

Angle, ne estas paradokse diri "I don't want to say what I mean."

Esperante, la kutima esprimo, per kiu ni tradukas la anglan verbon "to mean", estas "volas diri". Tamen, kiel mi jam diris, tiu esprimo estas iom idiotisma. Laŭlitere, "mi volas diri" ion signifas nur tion, ke estas ion, kion mi volas diri. Angle, la frazoj "I want to say something" kaj "I mean something" havas tute malsamajn sencojn.

Eble mi devus transigi la demandon al la angla forumo, kvankam mi ekpensis pri ĝi kadre de la V+V kunmetita verbo "dirvoli".

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-31 13:50:20

Ah, mi kredas, ke mi nun komprenas, kion vi celas.

Ĉiuokaze ne ŝajnas al mi kompreneble distingi inter voli diri kaj dirvoli por fari tion.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-31 21:13:09

Eble ne paradokse, Todd, sed oni rajtas demandi en kiuj cirkonstancoj oni dirus angle 'I don't want to say what I mean'?

Eble voli diri estas iom idiotisma, sed ĝi servas bone en la praktiko, kaj persone mi neniam rimarkis okazon kiam mi konfuziĝis pro misinterpreto.

Kompreneble la senco en 'Mi volas diri al vi la veron' ne egalas la sencon en 'Mi ne komprenas. Kion vi volas diri per tio'.

danielcg (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 02:28:08

Mi ne imagas okazon, kiam oni dirus "I don't want to say what I mean", sed eble oni povus diri "I didn't want to say what I meant", se li diris ion metafore kaj la aŭskultanto interpretis tion laŭlitere.

Sed mi ne estas tute certa, ke "what I meant" estus la korekta frazo por signifi "what my words literally meant" (kion miaj vortoj laŭlitere signifis). Ŝajnas al mi, ke la vorto "meant" en la frazo "what I meant" pli rilatas al la intenco de la parolinto ol al la objektiva signifo de la vortoj.

Eble tiaj subtilaĵoj superas mian konon de via lingvo, sed ĉia klarigo estos bonvena.

Via,

Daniel

sudanglo:Eble ne paradokse, Todd, sed oni rajtas demandi en kiuj cirkonstancoj oni dirus angle 'I don't want to say what I mean'?

Eble voli diri estas iom idiotisma, sed ĝi servas bone en la praktiko, kaj persone mi neniam rimarkis okazon kiam mi konfuziĝis pro misinterpreto.

Kompreneble la senco en 'Mi volas diri al vi la veron' ne egalas la sencon en 'Mi ne komprenas. Kion vi volas diri per tio'.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 09:48:38

Daniel, en la angla oni ja povus aŭdi 'I didn't mean to say that', ankaŭ 'I didn't mean that'.

Tiujn frazojn oni uzas en situacio kie la alparolato miskomprenas au ofendiĝas kaj oni volas klarigi/retiri/bedaŭri siajn vortojn.'

Vi pravas, supozante ke 'what I mean' rilatas al la esprima intenco de la parolanto.

Tiel, 'I didn't want to say what I meant' estas egale bizara kiel 'I don't want to say what I mean.

Kontraste 'I meant what I said' estas tute normala diraĵo, kiel ankaŭ 'I didn't say what I felt/thought'.

Mi suspektas ke la problemo por Todd estas ke li volas trovi unuvortan ekvivalenton de 'mean' en Esperanto, por ke li povu transporti senŝanĝe filozofiajn argumentojn ĉirkaŭ tiu angla vorto.

Necesas, kiel kutime en tradukado, transdoni la ideon, kaj en Esperanto tiu vorto kaj ties derivaĵoj tradukiĝas diverse laŭ la kunteksto.

La angla 'I meant X' estas 'Mi volis diri X' kaj oni ne povas diri 'Mi signifis X', sed 'this word means X' estas ja 'Ĉi tiu vorto signifas X'.

T0dd (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 12:08:11

sudanglo:Eble ne paradokse, Todd, sed oni rajtas demandi en kiuj cirkonstancoj oni dirus angle 'I don't want to say what I mean'?
Eble mi parolas en ia kaŝa maniero al unu persono en grupo. Ekzemple, mi usas privatan metaforon. Alia persono en la grupo demandas al mi kion mi celas. Mi respondas, "I don't want to say what I mean."

Reen al la supro