Pri la vorto antiglobalismo
от Terurĉjo, 03 юни 2007
Съобщения: 9
Език: Esperanto
Terurĉjo (Покажи профила) 03 юни 2007, 11:11:19
Mi trovis en Vikipedio nur malgrandan rimarkon pri antiglobalisma movado, sed la artikolo en Esperanto ne ekzistas.
La movadon mi jam proponis diskuti en alia fadeno, nun mi volus ekscii viajn opiniojn pri la vorto mem.
Anti-global-ismo.
La prefikso "anti-" ekzistas en Esperanto, sed mi konsilus uzi samsencan "kontraŭ-".
La vortradiko "global" entute ne ekzistas.
La sufikso "-ismo" estas tre bone konata.
Ĉu ni uzu "konrtaŭglobalismo"-n? Aŭ ion alian?
mnlg (Покажи профила) 03 юни 2007, 11:18:01
Terurĉjo:Ĉu ni uzu "konrtaŭglobalismo"-n? Aŭ ion alian?Por tio kio nun nomiĝas ofte "global"-ismo ktp, mi kredas ke iam mi trovis "tutplanediĝo" aŭ "tutmondiĝo", aŭ ion similan, sed mi ne bone memoras kian vortumon oni uzis. Ni memoru ke "globo" finfine signifas sfero, t.e. planedo. Mi opinias ke en ĉi tiu kazo ni povas traduki la signifon, sen troa laŭlitereco.
Chainy (Покажи профила) 17 май 2010, 11:18:53
Ne ekzistas paĝo pri 'anti-globalisation' en Esperanto, sed ĝi estus 'kontraŭ-tutmondiĝo' aŭ 'anti-tutmondiĝo'. Kelkaj ŝajne uzas 'anti-', sed 'kontraŭ-' estas verŝajne preferinda.
garrote (Покажи профила) 17 май 2010, 13:32:24
Tutmondiĝo aŭ GlobaliĝoĈe Monde Diplomatique oni uzas TutmondIGo aŭ TutmondIĜo fakte samegale. En la suba citaĵo el MD oni legas pri kontraŭa movado, nomita alimondismo (alia mond(ism)o:
"La historia merito de la alimondisma movado estas ke ĝi enreprenis vastan laboron de malkaŝado kaj malmuntado de la novliberala ideologio, akompanate, precipe en la sociaj forumoj, de intensa produktado de alternativoj kaj de svarmo da iniciatoj. Tiuj agadoj montras pli kaj pli klare ke la tutmondigo estas politika procezo, al kiu de nun kontraŭstaras alia politika procezo : la alimondisma movado mem. Aperante el la fumkurteno kiu longtempe kaŝis ĝian profundan naturon, la tutmondigo kompreniĝas antaŭ ĉio kiel sistemo de dominado de la Nordo super la Sudo, de la angl-usona kapitalismo super la aliaj formoj de kapitalismo, de la posedantoj super la senhavuloj. Tiel ke oni povas diri ke tiu tutmondigo estas la konkretigo de la novliberala ideologio.
http://eo.mondediplo.com/article898.html
darkweasel (Покажи профила) 21 май 2010, 14:52:21
La radiko GLOBAL/ ŝajnas ne ekzisti en Esperanto, almenaŭ ĝi ne estas en ReVo. Se oni volas prunti novan vorton por la angla (kaj supozeble alilingva) "globalization", oni diru globalizo, kaj tiam la respondo al la origina demando certe estas, ke oni diru kontraŭglobalizismo. Alie, oni povas diri kontraŭtutmondiĝismo.
horsto (Покажи профила) 21 май 2010, 15:03:55
darkweasel:Efektive la vorto tutmondiĝo ĉiam ŝajnis iom stranga al mi, ĉar ne temas pri ke io "iĝas (la) tuta mondo". Tamen ŝajnas, ke ĝi estas sufiĉe uzata.Vi interpretu tion jene: iĝi tutmonda
darkweasel (Покажи профила) 21 май 2010, 15:13:25
horsto:Mi scias. Tamen ne estas unuavide ekkompreneble, ke tio ĉi estas la celata interpreto.darkweasel:Efektive la vorto tutmondiĝo ĉiam ŝajnis iom stranga al mi, ĉar ne temas pri ke io "iĝas (la) tuta mondo". Tamen ŝajnas, ke ĝi estas sufiĉe uzata.Vi interpretu tion jene: iĝi tutmonda
tommjames (Покажи профила) 21 май 2010, 15:59:17
Miland (Покажи профила) 22 май 2010, 19:22:40
Terurĉjo:Ĉu ni uzu "kontraŭglobalismo"-n? Aŭ ion alian?Miaopinie oni povus uzi kontraŭtutmondismo. Tamen aliaj solvoj eblas, ekz. kontraŭtutaplanedismo aŭ kontraŭtutaterismo.