Al la enhavo

Pri la vorto antiglobalismo

de Terurĉjo, 2007-junio-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 11:11:19

Mia vortaro diras al mi, ke la vorto "globala" ne ekzistas, kaj konsilas uzi la vorton "tutmonda".
Mi trovis en Vikipedio nur malgrandan rimarkon pri antiglobalisma movado, sed la artikolo en Esperanto ne ekzistas.
La movadon mi jam proponis diskuti en alia fadeno, nun mi volus ekscii viajn opiniojn pri la vorto mem.

Anti-global-ismo.
La prefikso "anti-" ekzistas en Esperanto, sed mi konsilus uzi samsencan "kontraŭ-".
La vortradiko "global" entute ne ekzistas.
La sufikso "-ismo" estas tre bone konata.

Ĉu ni uzu "konrtaŭglobalismo"-n? Aŭ ion alian?

mnlg (Montri la profilon) 2007-junio-03 11:18:01

Terurĉjo:Ĉu ni uzu "konrtaŭglobalismo"-n? Aŭ ion alian?
Por tio kio nun nomiĝas ofte "global"-ismo ktp, mi kredas ke iam mi trovis "tutplanediĝo" aŭ "tutmondiĝo", aŭ ion similan, sed mi ne bone memoras kian vortumon oni uzis. Ni memoru ke "globo" finfine signifas sfero, t.e. planedo. Mi opinias ke en ĉi tiu kazo ni povas traduki la signifon, sen troa laŭlitereco.

Chainy (Montri la profilon) 2010-majo-17 11:18:53

Laŭ Vikipedio 'globalisation' estas Tutmondiĝo aŭ Globaliĝo. Mi pensas, ke 'tutmondiĝo' sonas pli bone - ankaŭ la Vikipedio havas 'Tutmondiĝo' kiel la ĉefa titolo de la paĝo.

Ne ekzistas paĝo pri 'anti-globalisation' en Esperanto, sed ĝi estus 'kontraŭ-tutmondiĝo' aŭ 'anti-tutmondiĝo'. Kelkaj ŝajne uzas 'anti-', sed 'kontraŭ-' estas verŝajne preferinda.

garrote (Montri la profilon) 2010-majo-17 13:32:24

Tutmondiĝo aŭ Globaliĝo
Ĉe Monde Diplomatique oni uzas TutmondIGo aŭ TutmondIĜo fakte samegale. En la suba citaĵo el MD oni legas pri kontraŭa movado, nomita alimondismo (alia mond(ism)o:

"La historia merito de la alimondisma movado estas ke ĝi enreprenis vastan laboron de malkaŝado kaj malmuntado de la novliberala ideologio, akompanate, precipe en la sociaj forumoj, de intensa produktado de alternativoj kaj de svarmo da iniciatoj. Tiuj agadoj montras pli kaj pli klare ke la tutmondigo estas politika procezo, al kiu de nun kontraŭstaras alia politika procezo : la alimondisma movado mem. Aperante el la fumkurteno kiu longtempe kaŝis ĝian profundan naturon, la tutmondigo kompreniĝas antaŭ ĉio kiel sistemo de dominado de la Nordo super la Sudo, de la angl-usona kapitalismo super la aliaj formoj de kapitalismo, de la posedantoj super la senhavuloj. Tiel ke oni povas diri ke tiu tutmondigo estas la konkretigo de la novliberala ideologio.

http://eo.mondediplo.com/article898.html

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-21 14:52:21

Efektive la vorto tutmondiĝo ĉiam ŝajnis iom stranga al mi, ĉar ne temas pri ke io "iĝas (la) tuta mondo". Tamen ŝajnas, ke ĝi estas sufiĉe uzata.

La radiko GLOBAL/ ŝajnas ne ekzisti en Esperanto, almenaŭ ĝi ne estas en ReVo. Se oni volas prunti novan vorton por la angla (kaj supozeble alilingva) "globalization", oni diru globalizo, kaj tiam la respondo al la origina demando certe estas, ke oni diru kontraŭglobalizismo. Alie, oni povas diri kontraŭtutmondiĝismo.

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-21 15:03:55

darkweasel:Efektive la vorto tutmondiĝo ĉiam ŝajnis iom stranga al mi, ĉar ne temas pri ke io "iĝas (la) tuta mondo". Tamen ŝajnas, ke ĝi estas sufiĉe uzata.
Vi interpretu tion jene: iĝi tutmonda

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-21 15:13:25

horsto:
darkweasel:Efektive la vorto tutmondiĝo ĉiam ŝajnis iom stranga al mi, ĉar ne temas pri ke io "iĝas (la) tuta mondo". Tamen ŝajnas, ke ĝi estas sufiĉe uzata.
Vi interpretu tion jene: iĝi tutmonda
Mi scias. Tamen ne estas unuavide ekkompreneble, ke tio ĉi estas la celata interpreto.

tommjames (Montri la profilon) 2010-majo-21 15:59:17

Laŭ mi iĝi tutmonda estas sufiĉe klare la celata senco ĉar kiam oni prefiksas tut' al mond' la rezulto estas kutime eca nocio, plej ofte la adjektivo tutmonda. La formo "tutmondo" ja iafoje aperas sed ŝajnas ke la adjektiva senco estas multe pli kutima, miaopinie sufice pli kutima ke ĝi povu superi la substantivan bazkategoriecon de mond'. Krom tio, kunteksto povas klare montri ke oni ne parolas pri iĝo la tuta mondo, kiu mem estas iom stranga ideo.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-22 19:22:40

Terurĉjo:Ĉu ni uzu "kontraŭglobalismo"-n? Aŭ ion alian?
Miaopinie oni povus uzi kontraŭtutmondismo. Tamen aliaj solvoj eblas, ekz. kontraŭtutaplanedismokontraŭtutaterismo.

Reen al la supro