Mergi la conținut

Multokupateco

de Roberto12, 1 aprilie 2011

Contribuții/Mesaje: 5

Limbă: Esperanto

Roberto12 (Arată profil) 1 aprilie 2011, 21:04:39

Al mi ŝajnas ke la plejparto da adoltoj estas multokupataj (mi mem havas 28). Mi havas teorion pri ĉi tio, kio estas la jena. Oni ne ŝatas iam ajn havi nenion farendan, ĉar dum tiuj fojoj oni enuas. Konsekvence, se oni trovas "truojn" en onia semajno, oni metas ion tie. La rezulto estas ke preskaŭ la tuto de onia tempo estas okupata.

La multokupato iam plendas pri sia situacio. Mi diras ĉi tion al tiu: vi kreis vian propran problemon por eviti enuon, do ne plendu al mi.

jeg (Arată profil) 1 aprilie 2011, 23:01:22

Ŝajnas ĝuste.

Enuon ja aĉas laŭ mi, do multmultajn ŝatokupojn havas mi. Dum tempoj, kiam mi ne laboras multe (ekzemple dum feritempoj de universitato, aŭ kiam mi serĉadas dungon kaj kandidatiĝadas), mi sukcese luktas kontraŭ enuo per trovi pli da ŝatokupoj. Poste, kiam mi denove okupitiĝas, kaj mia libertempo malpliiĝis, mi volas daŭre fari ĉion!

Mi devas konfesi, ke plendas mi ofte pri manko de tempo. Tamen, ne estas pro horaro kaŭzita de mi mem, sed pro la malfleksebleco de nuntempa laborejo mia, kaj la fakto, ke tia laboro ne kontentigas min, tamen miaj ŝatokupoj ja kontentigas min. Aĉa situatio, sed nur provizora.

Roberto12 (Arată profil) 3 aprilie 2011, 08:51:18

Bona respondo. Evidente la aliaj estas tro okupataj por respondi rido.gif

mister (Arată profil) 29 aprilie 2011, 05:59:17

Ankaŭ pro multokupateco la plej parto de homoj kiuj scias pri Esperanto ne havas sufiĉon da tempo por lerni tiun lingvon.

josephdavid86 (Arată profil) 29 aprilie 2011, 13:25:46

mister:Ankaŭ pro multokupateco la plej parto de homoj kiuj scias pri Esperanto ne havas sufiĉon da tempo por lerni tiun lingvon.
Prave. Eble la sola vojo per kiu Esperanto popularaiĝos estas se la lingvo priinstruatas en la lernejo.

Mi mem scipovas kiel aprezi liberan tempon. okulumo.gif

Înapoi mai sus