
Lingvoilo-1.3.1: plurlingva gramatika kontrolilo por OpenOffice (por Esperanto kaj aliaj lingvoj)
ca, kivuye
Ubutumwa 8
ururimi: Esperanto
Dominique (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 16:49:16
Nova versio de la gramatika kontrolilo Lingvoilo (LanguageTool-1.3.1) haveblas ekde kelkaj tagoj. Ĝi funkcias en la lingvo internacia inter multaj aliaj lingvoj.
Kio estas Lingvoilo? Lingvoilo estas libera (LGPL) plurlingva gramatika kontrolilo por OpenOffice/LibreOffice. Tio estas, ĝi atentigas pri gramatikaj eraroj kiel ekzemple:
«Mi lernas Esperanto» (mankas akuzativo).
Lingvoilo ne atentigas pri literumaj eraroj kiel:
«Mi lernas Espernaton»
Sed eblas uzi literuman kontrolilon kune kun gramatika kontrolilo por atentigi pri ambaŭ tipoj de eraroj. OpenOffice substrekas gramatikajn erarojn blue kaj literumajn erarojn ruĝe.
Lingvoilo ankaŭ funkcias el komanda linio aŭ en la tekstoredaktilo Vim por tiuj, kiuj ial preferas ne uzi OpenOffice.
Jen ligiloj por pliaj informoj:
- Blogo pri Lingvoilo
- Hejmpaĝo de Lingvoilo (LanguageTool)
- Elŝutebla dosiero de Lingvoilo-1.3.1 (kromprogramo por OpenOffice)
Amike
-- dominiko
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 18:07:38
Dominique:Saluton!Ĉu Vi estas membro de teamo de Lingvoilo?
Lingvoilo estas skribita en Ĝavao (Java) kaj la gramatikaj reguloj estas priskribitaj en XML. Mi esperas, ke iuj trovos la programon utila. Mi ŝatus ricevi sugestojn pri oftaj Esperantaj eraroj, kiujn la programo ankoraŭ ne trovas por daŭre plibonigi la Esperantan version de la programo.
Amike
-- dominiko
Dominique (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 18:38:25
maratonisto:Lingvoilo (LanguageTool) ekzistis jam de jaroj, kiam mi malkovris ĝin. Ĝi tiam povis kontroli gramatikon en multaj lingvoj, sed ne en Esperanto. Do mi decidis kontribui al la projekto por aldoni Esperantan kontrolilon. Krom Esperanto, nuntempe mi ankaŭ prizorgas la francan kontrolilon, kaj la kromprogramon de Lingvoilo por Vim. Jen la nuna teamo de LanguageTool. Rimarkoj de uzantoj pri la Esperanta versio gravas por trovi freŝajn ideojn kaj daŭre plibonigi la programon.Dominique:Saluton!Ĉu Vi estas membro de teamo de Lingvoilo?
Lingvoilo estas skribita en Ĝavao (Java) kaj la gramatikaj reguloj estas priskribitaj en XML. Mi esperas, ke iuj trovos la programon utila. Mi ŝatus ricevi sugestojn pri oftaj Esperantaj eraroj, kiujn la programo ankoraŭ ne trovas por daŭre plibonigi la Esperantan version de la programo.
Amike
-- dominiko
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 18:59:13
Dominique:Lingvoilo (LanguageTool) ekzistis jam de jaroj, kiam mi malkovris ĝin. Ĝi tiam povis kontroli gramatikon en multaj lingvoj, sed ne en Esperanto. Do mi decidis kontribui al la projekto por aldoni Esperantan kontrolilon. Krom Esperanto, nuntempe mi ankaŭ prizorgas la francan kontrolilon, kaj la kromprogramon de Lingvoilo por Vim. Jen la nuna teamo de LanguageTool. Rimarkoj de uzantoj pri la Esperanta versio gravas por trovi freŝajn ideojn kaj daŭre plibonigi la programon.Dankegon, Dominiko! Mi tuj elŝutis la Open-oficejon kaj instalis ĝin. Nun mi esploras ĝin.
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 19:37:05
En sentenco
Ĉu Vi aŭdis min?
substrekas aŭdis.
En sentencoj
Mi estas profesoro de akuzativo
kaj
Mi estas profesoron de akuzativon
substrekas ĉion krom Mi.
Dominique (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 19:55:13
maratonisto:La unua problemo: en Open-oficejo ne funkcias esperantigo de klavaro eo01. Ĝis nun mi ne havis problemon, eo01 funkciis en ĉiuj programoj, ankaŭ en Mikrosofta Word.Mi ne konas ae01. Mi supozas, ke estas tiu programo. Mi bedaŭrinde ne povas helpi pri ae01, ĉar estas programo por Vindozo kaj mi ne havas Vindozon. Mu uzas Ubuntu-on. La ligilo pri ae01 havas ligilon al la verkisto. Eble li povas helpi vin.
Por tajpi en Esperantlingve kun Vindozo, mi aŭdis, ke multaj homoj sukcese uzas la programon Ek!. Ĉu vi provis ĝin?
Dominique (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 20:15:28
maratonisto:provo de ilo:Lingvoilo devus trakti tiujn Esperantajn frazojn ĝuste. Pri la lasta frazo, Lingvoilo atentigas kun du mesaĝoj:[LISTO]
En sentenco
Ĉu Vi aŭdis min?
substrekas aŭdis.
En sentencoj
Mi estas profesoro de akuzativo
kaj
Mi estas profesoron de akuzativon
substrekas ĉion krom Mi.
Netransitiva verbo «estas» kun akuzativo. Akuzativo povas anstataŭigi prepozicion, sed konsideru uzi prepozicion pro klareco.
Prepozicio «de» neniam povas esti sekvita de akuzativo.[/list]Kaj ĝi tiel substrekas la 2 erarojn: "Mi estas profesoron de akuzativon."
Ŝajnas al mi, ke vi verŝajne forgesis elekti la ĝustan lingvon de la teksto. Eble OpenOffice kontrolas ekzemple kun angla kontrolilo, kaj kompreble ĝi tiam fuŝe atentigos.
Gravas elekti la lingvon de la teksto ĉar Lingvoilo estas plurlingva. Jen enskribo prezize pri tiu afero kun ekranfoto.
Vi povas eĉ agordi malsamajn lingvojn por malsamaj paragrafoj, se via teksto enhavas Esperantan tekston kaj tekston en alia lingvo. La lingvo de la teksto tie, kie ĉeestas la kursoro, videblas en la suba breto de Lingvoilo (vidu la ekranfoton en la supra ligilo).
En kiu koloro estas substrekitaj la eraroj? Devus esti ruĝe por misliterumoj kaj blue por gramatikaj eraroj.
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2011 20:52:16
Jam funkcias ankaŭ eo01.