去目錄頁

Mi serĉas samideanon el...

从 Roman_Mutin, 2011年4月2日

讯息: 11

语言: Esperanto

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年4月2日下午5:11:26

Saluton!

Mi havas unu problemon. Eble multaj homoj volas trovi esperantiston el interesa por ili lando, sed ne sukcesis konigi en babilejo. poste tion mi serĉis en serĉulo en Lurnu kaj sendis hazardan personoj, ili ne respondis. Pro tio mi pensi"eble mi kreos temon en forum`?". Kion vi pensas pri tion?

Mi volas trovi e-ston, el Anlando.

maratonisto (显示个人资料) 2011年4月2日下午5:48:07

Roman_Mutin:Saluton!
Mi volas trovi e-ston, el Anlando.
Kio estas Anlando?

Continuum (显示个人资料) 2011年4月2日下午5:57:54

maratonisto:
Roman_Mutin:Saluton!
Mi volas trovi e-ston, el Anlando.
Kio estas Anlando?
Eble estas "ajnlando", ĉu ne ?

Hispanio (显示个人资料) 2011年4月2日下午5:57:58

Mi ankaŭ serĉadis geesperantistojn el difinaj landoj pro intereso aŭ pro proksimeco al mi. Bedaŭrinde multaj uzantoj ne estas tre aktivaj kaj ankaŭ ne tre emaj babili.

Eble la plej bona maniero koni geesperantistojn estas per la forumo, eble oni povas koni ĉi tiel interesajn homojn lango.gif

Roman_Mutin (显示个人资料) 2011年4月3日上午6:51:04

Oĥ, mi eraris. El Anglando.

Mi ankau provis pre forum`, sed ne sukcesis, ili ne repsonidis.Pri tio mi pnesis krei temon.

antoniomoya (显示个人资料) 2011年4月3日上午7:19:34

Roman_Mutin:Oĥ, mi eraris. El Anglando.

Mi ankau provis pre forum`, sed ne sukcesis, ili ne repsonidis.Pri tio mi pnesis krei temon.
Vi pravas. Mi havas la saman problemon ol vi.

Mi ankaŭ skribis al personoj el aliaj landoj kiuj, plue, petis pri korespondado, sed ne ricevis respondojn el ili. Eble ili ne ofte malfermas siajn retpoŝtojn.

Laŭ mia sperto, ne estas facile trovi esperantan kaj daŭran korespondanton interrete.

Amike el Hispanalando.

Francisko1 (显示个人资料) 2011年4月3日下午2:06:30

antoniomoya:
Roman_Mutin:Oĥ, mi eraris. El Anglando.

Mi ankau provis pre forum`, sed ne sukcesis, ili ne repsonidis.Pri tio mi pnesis krei temon.
Vi pravas. Mi havas la saman problemon ol vi.

Mi ankaŭ skribis al personoj el aliaj landoj kiuj, plue, petis pri korespondado, sed ne ricevis respondojn el ili. Eble ili ne ofte malfermas siajn retpoŝtojn.

Laŭ mia sperto, ne estas facile trovi esperantan kaj daŭran korespondanton interrete.

Amike el Hispanalando.
Saluton. Mi trovis kelkajn proponojn por trovi personojn por ĉatumi, ĉar mi havis la saman malfacilaĵon. Se ci volas koni ilin, skribu al mi private. Se kelkaj konsideras ilin interesaj, mi publikigos ilin ĉi tie. Ĝis

amemulo (显示个人资料) 2011年4月3日下午9:43:39

Mi ankaŭ havas ĉi tiun problemon. Mi serĉas esperantistojn por interŝanĝi retleterojn, sed mi ne scias kiel ekkontakti.
Ĉu ne ekzistas retpaĝo kie oni povas trovi korespondantoj? mi iam serĉis tiajn retpaĝojn sed la trovitaj retpaĝoj aspektis tute ne aktivaj.

dombola (显示个人资料) 2011年4月4日上午2:43:26

amemulo:Ĉu ne ekzistas retpaĝo kie oni povas trovi korespondantoj?
Ĉe ĉi tiu retpaĝaro belegaj esperantistinoj avide atendas vian mesaĝon!
koresponda-servo

esocom (显示个人资料) 2011年6月25日下午1:14:30

Roman_Mutin:Saluton!

Mi havas unu problemon. Eble multaj homoj volas trovi esperantiston el interesa por ili lando, sed ne sukcesis konigi en babilejo. poste tion mi serĉis en serĉulo en Lurnu kaj sendis hazardan personoj, ili ne respondis. Pro tio mi pensi"eble mi kreos temon en forum`?". Kion vi pensas pri tion?

Mi volas trovi e-ston, el Anlando.
Foje vizitu http://per.esocom.de

回到上端