본문으로

Trovi komforton en lingvoj

글쓴이: freeze10108, 2011년 4월 2일

글: 2

언어: Esperanto

freeze10108 (프로필 보기) 2011년 4월 2일 오후 7:35:53

Antaŭ du tagoj, mi estis nervoza antaŭ viziti universitaton. Mi kredas ke, estas ĉar ĝi situis ĉe nehejmurbo, kaj mi ne konas la lokon. Mi eksciis ke, mi estis pensanta hispane, kiu ne estas mia denaska lingvo.

Post pensi iomete pri ĝin, mi sciiĝis ke, mi pensas uzante ne-denaskajn (Esperanto kaj la hispana) lingvojn kiam mi estas nervoza, aŭ mi estas ĝenita de iu. Mi ne scias la kialon, sed al mi ili alportas komforton, pli ol mia denaska lingvo (la angla). Eble estas ĉar mi volas kaŝi min kaj miajn pensojn... lango.gif

Ĉu vi uzas specifikan lingvon kiam via mensa stato ne estas normala? Kiun vi uzas? Ĉu ĝi estas via denaska lingvo?

nikko (프로필 보기) 2011년 4월 3일 오전 9:35:54

Mi uzas tiucele Esperanton, tokiponon.

다시 위로