Al la enhavo

lia/sia

de lernemulino, 2011-aprilo-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

lernemulino (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 06:06:53

Saluton al ĉiuj!

Pri tio - por germanoj ŝajne konstanta - problemo mi havas frazon kaj mi dubas pri la solvo. Eble iu povas helpi ...

Jen la frazo:
Sed _lia_ edzino kontraŭas kaj insistas pri la vojaĝo al la sudo. Rikardo aŭskultas la plendadon de _???_ edzino pri _lia_ malatentado de _ŝia_ deziro al suno kaj glaciaĵo kaj plaĝo kaj maro.

Laŭ mi ??? devus esti "sia" ĉar estas la edzino de Rikardo, kaj li estas la subjekto de la frazo. Ĉu?

Anina

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 06:14:22

Rikardo aŭskultas la plendadon de SIA edzino...

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 08:07:02

lernemulino:Laŭ mi ??? devus esti "sia" ĉar estas la edzino de Rikardo, kaj li estas la subjekto de la frazo. Ĉu?
Vi pravas.

lernemulino (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 15:13:49

Dankon al vi ambaŭ!

Anina

johmue (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 16:47:27

Terurĉjo:Rikardo aŭskultas la plendadon de SIA edzino...
... pri SIA malatentado ...

La subjekto de la frazo estas "Rikardo" kaj ne la edzino.

Se vi tie diras "lia" tio signifas ke ne Rikardo priplendinde malatentas sed iu alia viro.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 17:01:17

Ne.

pri LIA (Rikarda) malatento aŭ la edzino plendadis pri malatentado de SIA edzo.

se skribi "plendado de SIA edzino pri SIA malatentado...", tio signifas, ke nome la edzino mem malatentadas, sed ne la edzo ktp.

kvankam, ŝajne, ke mi eraris.

ambaŭ variantoj estas konvenaj.

la edzo auskultas plendojn de sia edzino pri lia malatento.

la edzo auskultas plendojn de sia edzino pri sia malatento.

johmue (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 17:21:57

Terurĉjo:Ne.

pri LIA (Rikarda) malatento aŭ la edzino plendadis pri malatentado de SIA edzo.
Bone. Mi ĵus konsultis PMEGn. Kaj ĝi diras ke eĉ agaj substantivoj kiel "plendado" povas havi subjekton. Tiukaze la edzino estas fakte subjekto.

Ligo al PMEG

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 17:31:41

damne, mi jam konfuziĝis.

unuflanke: pri sia malatento la edzo aŭskultas la plendojn de sia edzino.

aliflanke: la edzo aŭskultas la plendojn de sia edzino pri lia (de la edzo) malatento.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 19:19:50

La frazo estus ne tuj komprenebla, se la kunteksto ne igus ĝin elvidebla.

mi skribus ĝin alimaniere:
Rikardo aŭskultas la plendadon de sia edzino pri tio (aŭ "pri la fakto") ke li malatentis ŝian deziron al suno kaj glaciaĵo kaj plaĝo kaj maro.

Reen al la supro