ไปยังสารบัญ

Homaranismo

จาก Oŝo-Jabe, 7 เมษายน 2011

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2011, 04:36:16

Kion vi opinias pri la filozofio Homaranismo?

Vikipedio:Homaranismo estas la nova nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901). Laŭ la Plena Vortaro "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn."
* http://eo.wikipedia.org/wiki/Homaranismo
* http://wikisource.org/wiki/Homaranismo

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2011, 11:45:33

"Ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn" -- eblos nur kiam fremdplaneduloj ekos konkeri Teron...

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2011, 14:40:07

Mi opinias, ke estas bona ideo provi krei aro de principoj por ke la homoj vivu pace sur la tero.

Mi ne pensas, ke estas bona ideo nomi ilin "dogmoj" (eĉ se temas pri privizoraj dogmoj racie klarigitaj kiel en la Fundamento), ĉar dogmoj estas fonto de kvereloj, kaj multaj homoj, pro senkonscia povemo, ŝatas trudi aferojn al aliaj kiam ili kredas , ke ili povas fari tion legitime, "por la justa kialo". Ĝuste pro tio, multaj religioj havis (kaj pluhavas) dogmecajn fanatikulojn, kaj tio ne helpas la pacon.

Mi pensas, ke tia aro da principoj devas esti de temp' al tempo ĝisdatigita konforme al la idealoj de Zamenhof kaj al la nuna situacio.

Universala religio, kiu ne postulas forlasi la sian estas bona ideo.

alfangul (แสดงโปรไฟล์) 14 มิถุนายน 2011, 20:14:07

Zamenhof kredis ke religio estas grava.
Religio estas unu el kelke da kulruto. Kaj se vi ĝisfunde pensas, kulturo estas aro de individua prefero. Do religio estas individua prefero.
Male Esperanto estas civilizo; mi kredas tiel. Interreto estas oportuna, industria revolucio oportunigis nian vivon. Do oportunigaĵo estas civilizo. Esperanto oportinigos interkomunikadon tutmondan.
Kontraŭ Esperanto Homaranismo neniam disvastiĝis. (Kvankam ankaŭ Eseperanto tute ne sufiĉe disvastiĝis)
Ĉar civilizo estas evoluo de homaro, kaj kulturo estas individua dauraĉo.

mathieubriere (แสดงโปรไฟล์) 18 มิถุนายน 2011, 22:43:31

michijo:Mi ne ŝatas Eŭropan Homaranismon. Eŭropanoj konfuzas sian elitecon kun Homaranismo. Ili pensas "nin estas humanan, do ni kredas je homaranismo," sed ili de historio kredas ke ili estas la NUR humanaj, kaj aliaj nacioj estas bestoj, kial la riĉuloj de Eŭropo ne povas fari homaranismon pli ol Usonanoj. Mi ne volas Eŭropanojn regi la mondon ĉu.
Ĉu la eŭropanoj pli malbonas ol la aliaj popoloj? Certe, konkeri la tutan mondon por ŝteli naturajn rimedoriĉojn kaj sklavigi aliajn popolojn ne estas bonaĵo... Sed, mi ne kredas ke ni eŭropanoj estas tiom pli malbonuloj ol aliaj. Vidu kio okazas ie ajn monde.
Mi volus ke neniu popolo, neniu persono regus la mondon. Vera demokratismo estus ke neniu pensus anstataŭ aliuloj, ke neniu decidus por aliaj.

3rdblade (แสดงโปรไฟล์) 24 มิถุนายน 2011, 06:39:09

Mi konsentas ke, Esperanto bezonas havi 'koron', aŭ 'senton', kaj religia ligo helpus. Tamen, la homaro kiu ne komprenas Esperanton pensas ke, eble, Esperanto estas kiel religio ĉiuokaze! Mi dubas ke, forta ligo inter la lingvo kaj la religio helpus la lingvon akiri pli parolantoj ol nun ekzistas.

Generale, la cerboj de homoj ne elektas sekvi religion, sed iliaj koroj. Mi ne kredas ke, la samon ne povas diri oni pri 'lerni lingvon'. Pro tio, mi dubas ke multaj Esperantistoj fariĝus homaranismistmoj.

กลับไปด้านบน