去目錄頁

Ĉu vi scias tion kio okazis en Islandio?

Francisko1, 2011年4月10日

讯息: 6

语言: Esperanto

Francisko1 (显示个人资料) 2011年4月10日下午7:32:48

Mi volas koni ĉu nur personoj kiuj havas grandajn lingvojn (angla, franca, hispana, germana, ktp...) ricevas ĉi tiajn novaĵojn, gravaj sed pri kiuj televidiloj ne informas. Sinteze: la popolo islanda decidis per referendumo ne pagi la ŝuldojn de la bankoj. Dankon

hermeso (显示个人资料) 2011年4月10日下午7:50:34

Francisko1:Mi volas koni ĉu nur personoj kiuj havas grandajn lingvojn (angla, franca, hispana, germana, ktp...) ricevas ĉi tiajn novaĵojn, gravaj sed pri kiuj televidiloj ne informas. Sinteze: la popolo islanda decidis per referendumo ne pagi la ŝuldojn de la bankoj. Dankon
En Francio, oni havas informojn pri tio per gazetoj. kion vi volas scii ekzakte?

Francisko1 (显示个人资料) 2011年4月10日下午8:41:47

hermeso:
Francisko1:Mi volas koni ĉu nur personoj kiuj havas grandajn lingvojn (angla, franca, hispana, germana, ktp...) ricevas ĉi tiajn novaĵojn, gravaj sed pri kiuj televidiloj ne informas. Sinteze: la popolo islanda decidis per referendumo ne pagi la ŝuldojn de la bankoj. Dankon
En Francio, oni havas informojn pri tio per gazetoj. kion vi volas scii ekzakte?
Ĉu tiaj informoj ankaŭ atingas etajn lingvojn? Se ne, ekde Esperanto ni devus kunlabori per informoj en esperanto. Mi opinias. Francisko.

dobri (显示个人资料) 2011年4月10日下午9:15:23

Jes, la informon mi aŭdis en nia televido. Kiam temas pri mono, tiam ĝi estas sufiĉe grava novaĵo por elsendi ĝin.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年4月25日下午8:51:25

Mi legis pri la islandaj novaĵoj en interreto - kaj ĉefe per ricevo de transsendita mesaĝo -, sed mi ne multe aŭdis tiajn novaĵojn ĉe la televido. Ili estas tre diskretaj pri bankoj, kio estas tikla temo. malgajo.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2011年5月30日下午1:28:27

Antaŭ kelkaj tagoj, estis erupcio de vulkano, sed ĝi nun estas finiĝinta.

回到上端