Al la enhavo

Si kiel subjekto

de gnisbet, 2011-aprilo-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

gnisbet (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 01:51:02

Mi scias, ke oni uzas la vorton "si", kiam oni volas indiki, ke la subjekto kaj la rekta objekto samas.

1) Li legis sian libron.

Mi scivolas, kiom malĝusta estas tiuj ĉi frazoj?

2) Li pensas, ke si ne meritas vivi.
3) Li havas mono. Si volas aĉeti ion.

Mi scias, ke laŭ la plejo tiu uzo ne decas, sed ĉu li komprenatus? Ĉiu ekzempla frazo unusencas.

jchthys (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 02:12:53

gnisbet:Mi scias, ke oni uzas la vorton "si", kiam oni volas indiki, ke la subjekto kaj la rekta objekto samas.

1) Li legis sian libron.

Mi scivolas, kiom malĝusta estas tiuj ĉi frazoj?

2) Li pensas, ke si ne meritas vivi.
3) Li havas mono. Si volas aĉeti ion.

Mi scias, ke laŭ la plejo tiu uzo ne decas, sed ĉu li komprenatus? Ĉiu ekzempla frazo unusencas.
Bedaŭre, ĉi tiuj uzoj estas "malĝustaj" (t.e. oni nek uzas nek uzu ilin, ĉar ili ne konformas al la paroladmaniero de nunaj Esperantistoj). Vidu tiujn ĉi erojn de PMEG (la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko):

[LISTO]
Si en simplaj frazoj
Si en kompleksaj frazoj[/list]Trovu ankaŭ la eraron akuzativan kaj la plur-adjektivan okulumo.gif Sed alie via Esperanto bonegas!

adrideo (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 02:13:42

gnisbet:
Mi scivolas, kiom malĝusta estas tiuj ĉi frazoj?

2) Li pensas, ke si ne meritas vivi.
3) Li havas mono. Si volas aĉeti ion.

Mi scias, ke laŭ la plejo tiu uzo ne decas, sed ĉu li komprenatus? Ĉiu ekzempla frazo unusencas.
"Si" neniam estas subjekto. Se mi tion legus, mi supozus ke vi celis diri 'ŝi,' sed forgesis la ĉapeleton.

super-griek (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 18:11:29

Refleksiveco funkcias nur ene de unusola gramatika frazo okulumo.gif. Tio signifas, ke la frazoparto en kiu aperas "si" devas rekte dependi de la sama verbo kiel la subjekto al kiu oni resendas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 16:10:43

Pli tiklaj ekzemploj:
Paŭlo kaj lia hundo venis
(la subjekto ne estas nur Paŭlo)
Petro diras ke Johano havas tro da estimo al si mem
(estimo havas verban signifon)

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-14 06:43:37

Altebrilas:Petro diras ke Johano havas tro da estimo al si mem
(estimo havas verban signifon)
En tiu kazo, ne gravas la vorto "estimo". Gravas la verbo, kaj ja estas unu en la subfrazo: "havas".

Reen al la supro