Ŝerco
de Balbutanto, 12 d’abril de 2011
Missatges: 3
Llengua: Esperanto
Balbutanto (Mostra el perfil) 12 d’abril de 2011 18.50.13
- De du semajnoj, mi ne diris eĉ unu vorton al mia edzino.
- Ho! Mi ne sciis, ke vi kverelis.
- Ni tute ne kverelis; mi nur ne sukcesas interrompi ŝin!
Dozorca (Mostra el perfil) 17 d’abril de 2011 0.03.19
maratonisto (Mostra el perfil) 19 d’abril de 2011 10.57.46
(versaĵo de iu ukraina humuristo):
En granda rivero knabino dronadis
El bordo amaso ŝin streĉe rigardis.
La homoj nervumis: sed kio okazos?
La povra knabino sensence fordronos!
Subite bravulo en akvon ensaltis,
Kuraĝe, noblece knabinon li savis.
Sed kiu kuraĝo - amaso triumfis -
En akvon profundan, malvarman ĵetiĝis!
Dum li kaj knabino la vestojn ŝanĝadas,
La homoj malsekan, tremantan lin laŭdas.
Bravulo respondas: nur devon mi faris,
Floreton belegan senpense mi savis,
Meritas mi gloron, dekoron, afablon,
Sed kiu porkaĉo min puŝis en akvon?