Sisu juurde

La plej malfacila lingvo

kelle poolt shlomo_1234, 5. juuni 2007

Postitused: 118

Keel: Esperanto

andogigi (Näita profiili) 25. detsember 2007 17:07.57

Mi pensas ke ĉi tio estas malbona demando. Mi estas angla-parolanto do, ekzemple, al mi lerni germanan lingvo estas pli facile ol svahila-parolanto. Sed svahila-parolanto havas la avantaĝon se il volus lerni alian afrikan lingvon. Tio estas malsimila por tutaj landoj, ĉu ne?

La respondoj de demando estas nur respeguliĝo de nia malsamaj kulturoj.

vincas (Näita profiili) 26. august 2009 11:55.38

shlomo_1234:Saluton Ĉiuj!

Ĉu iu scias kiu lingvo estas la plej malfacila?

Mi pensas ke hungara estas la dua malfacila lingvo, kaj estas nur unu lingvo ke estas pli malfacila ol hungara.....

Ĝis revido sal.gif !!!
Mi pensas ke la plej malfacila lingvo estas malnova greka, kvankam mi dubas.

Alekso:
Mi pensas, ke la rusa estas ankaŭ unu de la plej malfacilaj lingvoj...
Vi eraras. Mi pensas ke la rusa estas sufiĉe facila.

yugary:
La plej malfacila lingvo estas la lingvo kiu plejmulte diferencas de la denaska lingvo.
Vi pravas.

Sxak (Näita profiili) 28. august 2009 13:37.31

vincas:
Alekso:
Mi pensas, ke la rusa estas ankaŭ unu de la plej malfacilaj lingvoj...
Vi eraras. Mi pensas ke la rusa estas sufiĉe facila.
Por slavoj!
Ekzemple la pola gramatiko estas sufiĉe facile komprenebla por mi, sed objektive mi vidas, ke la pola estas multe pli malfacila ol la germana, kvankam por mi kiel por slavo ĝuste la pola estas pli facila
Same la rusa estas facila lingvo por ĉiuj slavoj kaj ege malfacila por neslavoj

vincas (Näita profiili) 29. august 2009 9:19.20

Ŝak:
vincas:
Alekso:
Mi pensas, ke la rusa estas ankaŭ unu de la plej malfacilaj lingvoj...
Vi eraras. Mi pensas ke la rusa estas sufiĉe facila.
Por slavoj!
Ekzemple la pola gramatiko estas sufiĉe facile komprenebla por mi, sed objektive mi vidas, ke la pola estas multe pli malfacila ol la germana, kvankam por mi kiel por slavo ĝuste la pola estas pli facila
Same la rusa estas facila lingvo por ĉiuj slavoj kaj ege malfacila por neslavoj
Mi estas baltano(litovo). Jes gramatiko de rusa lingvo estas malfacila, sed kompreni paroladon de rusoj estas nekompareble pli facila ol kompreni paroladon de anglalingvanoj.

Sxak (Näita profiili) 29. august 2009 14:01.03

vincas:
Mi estas baltano(litovo). Jes gramatiko de rusa lingvo estas malfacila, sed kompreni paroladon de rusoj estas nekompareble pli facila ol kompreni paroladon de anglalingvanoj.
Mi aŭdis, ke gramatiko de la baltaj lingvoj tre similas tiun de la slavaj, do por vi la rusa verŝajne estas notinde pli facila, ol por germanoj. Due : en Litovio vi verŝajne multe aŭdas la rusan paroladon,. Tio povas plifaciligi vian studadon de la rusa kaj vi povas eĉ en rimarki tiun plifaciligon.
Kaj certe mi devas konfesi, ke la fonetiko de la angla ne estas facila, do eble por vi la rusa fonetiko estas pli kutima.

Pharoah (Näita profiili) 31. august 2009 0:16.22

Vere? Kial la tri apogantoj de Facile pensas ke ili devas antaŭenpuŝi ilian lingvon ĉi tie en Lernu? Se ĝi vere estas tre bone, ĝi devas interesi neesperantistajn homojn, ĉu ne?

AbramNilsen (Näita profiili) 10. märts 2015 19:23.37

shlomo_1234:
Mi pensas ke hungara estas la dua malfacila lingvo, kaj estas nur unu lingvo ke estas pli malfacila ol hungara.....
Mi pensas, ke por 99,999% da homoj, oni nur sian propran denaskan lingvon kapablas.

Mi aŭdis foje, ke la lingvo de Islando estas la pli malfacila inter tutaj. Sed, mi ne scias mem.

Eble inter vi estas iu, kiu scias pri la islanda lingvo, se ĝi estas tre malfacila ?

Mi speciale tre miras pri la lingvo nomita 'xhosa' de sudafrikaj popoloj, kiuj faras vortojn klakante la langon en buŝo. Tiajn vortojn oni nomas klikojn.
Mirinde ke ankaŭ ĝi povintus esti la fonto de ciuj la lingvoj sur tero.

shoko.gif

Manu
Mi parolas iom da la islandan, kaj mi ne pensas ke ĝi estas tre malfacila, sed mi ja pensas ke ĝi estas iom malfacila. Mi ankaŭ parolas iom da la kosan lingvon, sed malpli ol la islandan, kaj mi pensas ke ĝi estas tre malfacila.

Tempodivalse (Näita profiili) 10. märts 2015 20:27.24

shoko.gif Denove oni revivigas antaŭ longe mortintan fadenon!

Reirante al la temo: La koncepto mem de "malfacileco" dependas forte de l'dekomencaj scipovoj de ĉiu individua lernanto. Do, mi suspektas ke neeblas objektive nomi unu lingvon la plej malfacila al ĉiuj.

nornen (Näita profiili) 10. märts 2015 20:42.20

Tempodivalse:shoko.gif Denove oni revivigas antaŭ longe mortintan fadenon!

Reirante al la temo: La koncepto mem de "malfacileco" dependas forte de l'dekomencaj scipovoj de ĉiu individua lernanto. Do, mi suspektas ke neeblas objektive nomi unu lingvon la plej malfacila al ĉiuj.
Samkiel neeblas objektive nomi unu lingvon la plej facila el ĉiuj.

Rugxdoma (Näita profiili) 14. märts 2015 20:51.30

AbramNilsen:
shlomo_1234:
Mi speciale tre miras pri la lingvo nomita 'xhosa' de sudafrikaj popoloj, kiuj faras vortojn klakante la langon en buŝo. Tiajn vortojn oni nomas klikojn.
Mirinde ke ankaŭ ĝi povintus esti la fonto de ciuj la lingvoj sur tero.
Mi parolas iom da la islandan, kaj mi ne pensas ke ĝi estas tre malfacila, sed mi ja pensas ke ĝi estas iom malfacila. Mi ankaŭ parolas iom da la kosan lingvon, sed malpli ol la islandan, kaj mi pensas ke ĝi estas tre malfacila.
Ĉi tie vi povas lerni pri la zulua lingvo. Ĝi similas al la kosa lingvo, havante tre multajn verbformoj, sed estas konsiderata kiel iom pli facila ol la kosa. Ankaŭ la zulua havas multajn klaketsonoj, sed tiuj ne estas tre malfacilaj. Nek la zulua nek la kosa estas la fonto por ĉiuj lingvoj. Pri iuj aliaj klaketlingvoj, la boŝmanaj lingvoj, oni foje diras tiel, sed neniu scias.

Tagasi üles