前往目錄

La plej malfacila lingvo

貼文者: shlomo_1234, 2007年6月5日

訊息: 118

語言: Esperanto

DuckFiasco (顯示個人資料) 2015年3月15日下午10:40:24

La plej malfacilaj lingvoj por mi estas tiuj, aŭ kiuj tute ne interesas min, aŭ kiuj ne havas facile disponeblajn rimedojn por lernado. Lingvostrukturo aŭ simileco de vortoj al ies denaska lingvo ne vere gravas se oni havas veran deziron dediĉi sin al la lingvo helpe de ia bona lernhelpilo.

Paulinho (顯示個人資料) 2015年4月18日下午7:41:42

Ju pli iu lingvo estas malsama de la lingvo de tiuj kiuj studas ĝin, des pli ĝi ŝajnos malfacila. Por mi, la plej malfacila lingvo inter fremdlingvoj kiujn mi studas estas la araba. La plej facila estas la hispana. Unufoje mi faris kvalifikan pruvon de flueco en la hispana kaj mi estis la unuulo en grupo de kandidatoj, de kiu partoprenis iuj ĉilianoj kaj argentinanoj. Mi aŭdis, ke la plej malfacila lingvo de Eŭropo estas la eŭska. Ĉu iu eŭska bonvolu opinius?

Cocio_16 (顯示個人資料) 2015年4月29日上午3:57:00

Mi supozas ke oni povas objektive diri ke ju pli malregula estas iu lingvo, des pli malfacila tiu lingvo estas.

Esperante unu simpla regulo ebligas formi ĉiujn pluralojn. Tio ne estas tiel simpla angle aŭ france.

Kiu lingvo la plej malregula estas? Mi ne scias. Mi eĉ ne povas diri kiu lingvo estas la pli malfacila inter la franca kaj la ĉina. Sed esperanto estas eblege la plej regula.

Andreasp (顯示個人資料) 2015年5月1日下午10:37:57

La ĉina estas treege malfacila, ĉar ĝi havas 4 tonojn kaj 1 neŭtralan tonon, kaj la signifo de la vorto dependas de la tono; la vortoj havas unu silabon (ĉiu ideogramo estas legata kiel 1 silabo), kunmetaĵoj havas ĝis 3 silabojn. La strukturo de la ĉina silabo estas tre limigita, la mandarina havas nur tricent kelkdek silabojn, oble 4 (aŭ 5) tonoj. Sed tio kompreneble ne sufiĉas, do multaj ideogramoj havas la saman legomanieron, estas legataj kiel la sama silabo, kun la sama tono, sed kompreneble la signifoj estas malsamaj.
La ideogramoj ne estas ĉiuj tute malsamaj, fakte ili konsistas el eble 212 bazaj elementoj, t.n. radikaj ideogramoj, inter kiuj certaj havas alian varianton, se ili troviĝas en ideogramoj konsistantaj el kelkaj radikoj. La ideogramoj konsistas el unu aŭ pli da radikoj, plejparte kun aldonaj strekoj. Por trovi ideogramon en vortaro oni devas distingi la radikon, trovi ĝian numeron en la listo de radikoj, kaj nombri la aldonajn strekojn, kio ne ĉiam facilas, precipe kiam la ideogramo konsistas el kelkaj radikoj kun aldonaj strekoj. La numero de la radiko kaj la nombro da aldonaj strekoj identigas unusence ĉiun ideogramon.

Andreasp (顯示個人資料) 2015年5月1日下午10:48:25

85-jaraĝa viro venas al lingva lernejo en Amsterdamo kaj volas lerni la hebrean.
- Bone, sed ĉu ne estas iom tro malfrue por vi? - oni demandas lin.
- Nu, kiam mi staros antaŭ mia Kreinto, mi volas interparoli kun li en lia lingvo.
- Kaj se vi iros al la infero?
- Iom da germana scipovas ĉiu...

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月1日下午11:52:42

La plej malfacila lingvo estas tiu, kiun oni ne scipovas.

Cocio_16 (顯示個人資料) 2015年5月2日上午3:50:07

Andreasp:La ĉina estas treege malfacila, ĉar ĝi havas 4 tonojn kaj 1 neŭtralan tonon, kaj la signifo de la vorto dependas de la tono; la vortoj havas unu silabon (ĉiu ideogramo estas legata kiel 1 silabo), kunmetaĵoj havas ĝis 3 silabojn.
La tonoj estas malfacilaj al vi (kaj al mi) nur ĉar via nacilingvo ne havas tiujn. Prononci iun lingvon estas facila al iu se tiu ĉi havas en ies lingvo la samajn sonojn, kaj malpli facila se la sonoj estas malsamaj. La prononco ne estas objektiva kriterio por determini la facilecon de iu lingvo.

Lerni la ĉinan ligvon kaj ies ideogramojn estas "objektive" malfacile ĉar la ideogramoj estas kvazaŭ unu alia lingvo. Se oni volas paroli ĉine kaj legi ĉinajn ideogramojn, oni bezonas kvazaŭ lerni du lingvojn. Sed ĉu la ĉinaj ideogramoj estas la ĉina lingvo ? Ne. Estas nur ulo por skribi kaj legi la ĉinan lingvon. Oni povas lerni pinjinon, tiam legi kaj skribi la ĉinan ne estas plu pli malfacile ol legi kaj skribi la anglan.

Kiu volas lerni la latinan lingvon bezonas lerni individue la gramatikan genron de ĉiuj substantivoj. Tiu estas "objektive" malfacila. Neniu povas helpi vin por lerni la gramatikajn genrojn. Se tio estas facila al vi, ĉiuj lingvoj estas facilaj al vi.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月2日上午4:01:49

Tonoj ne tiom malfacilas ... mi iam lernetis la ĉinan (bedaŭrinde mi ĝis nun forgesis preskaŭ ĉion krom kelkaj tre elementaj vortoj) kaj mi povis post kelkaj semajnoj distingi inter la intonaciojn supren kaj malsupren ... Tamen kiam mi mem elparolis la vokalojn, mi trovis ke mi troigis la ŝanĝojn nenature.

Oni povas alkutimiĝi al preskaŭ ĉio ... Ĉina gramatiko tre simplas komparite kun ĉiuj la okcidentaj - inkluzive de Esperanto fakte!

回到上端