Kwa maudhui

Kindle Libro Legilo

ya daveg53, 13 Aprili 2011

Ujumbe: 7

Lugha: Esperanto

daveg53 (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2011 10:58:16 alasiri

Nun mi sukcese elŝutis Gerda Malaperis je mia Kindlo. Ĝi aperis tre bona kiel multaj pdf dosieroj ne estas tre bone kun la Kindlo

T0dd (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2011 12:41:08 alasiri

Mi esperas, ke pli da libroj en Esperanto haveblos per Kindle. Ŝajnas al mi, ke tio estas bona rimedo por aperigi literaturon en Esperanto, sen la altaj kostoj de papera presado.

jpablo68 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2011 2:52:31 alasiri

Sed ni povas elŝuti librojn de gutenberg.org kaj konvertu al por PDF

ankaŭ mi volus havi plia interreto biblioteko kun pli multaj libroj en esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2011 2:58:11 alasiri

jpablo68:
ankaŭ mi volus havi plia interreto biblioteko kun pli multaj libroj en esperanto
Elibraro

philodice (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2011 9:32:05 alasiri

darkweasel:De la paĝaro de Project Gutenberg, simple elŝutu la dosieron en la Mobipocket-formo .prc kaj trenu ĝin rekte al la Kindle. La Kindle-formo baziĝas sur Mobipocket kaj tio ĉi funkcias ĉiufoje.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2011 1:47:13 alasiri

Calibre povas transformi multaj de elibroformatoj.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2011 7:28:12 alasiri

Ankaŭ mi ekde kelkaj monatoj posedas la Kindle. Ĝi bone funkcias. Kompreneble PDF ne estas la plej bona formato por ĝi. Mi tial ĝis nun ĉiam elŝutis la formaton HTML aŭ konvertis la PDF-dosieron al HTML, plibonigis la formaton de la libro kaj konvertis la HTML-formaton per Calibre.

Ĝis nun mi faris tion por la jenaj libroj:
PMEG, Mavirinstrato kaj Jane Eyre.

Se iu volas iun libron, tiam skribu al mi. Sed eble mi baldaŭ disponigos la librojn en la interreto.

Kurudi juu