К содержанию

Prezo de Universala Kongreso

от dbiswinner, 14 апреля 2011 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

dbiswinner (Показать профиль) 14 апреля 2011 г., 5:10:30

Saluton, amikoj. Mi serĉis laŭ la UEA retpaĝon pri la 2011 Kongreso, sed mi trovis nur la prezojn de ekskursoj. Certe, la Kongreso ne estas libera por ĉeesti... ĉu korekta? Mi pensas, ke mi povas elspezi la koston de flugbileto, sed ne mi scias, kiel koste estos la Kongreson.

KoLonJaNo (Показать профиль) 14 апреля 2011 г., 15:44:14

Saluton!

dbiswinner:Saluton, amikoj. Mi serĉis laŭ la UEA retpaĝon pri la 2011 Kongreso, sed mi trovis nur la prezojn de ekskursoj.
Strange. Ĉiuj informoj pri la Kopenhaga UK estas troveblaj nur du musklakojn for de la hejmpaĝo de UEA.

Ne estas devige partopreni ekskursojn, sed ĉiukaze la kongresejo estos fermita dum la ekskursa tago (merkredo).

dbiswinner:Certe, la Kongreso ne estas libera por ĉeesti... ĉu korekta? Mi pensas, ke mi povas elspezi la koston de flugbileto, sed ne mi scias, kiel koste estos la Kongreson.
Ĉar vi aliĝos nur en la 3-a periodo (ekde 2011-04-01), loĝas en A-lando kaj verŝajne ne estas membro de TEJO, vi pagos cent okdek eŭrojn (laŭ la kotiztabelo por la 96-a UK en Kopenhago).

Kolonjano

dbiswinner (Показать профиль) 15 апреля 2011 г., 2:40:34

Tio estis ekzakte, kion mi penis trovi. Dankegon, pro via helpo!

sudanglo (Показать профиль) 15 апреля 2011 г., 10:14:56

Diable! 300 eŭrojn ne inkluzivante manĝojn kaj loĝadon. Ĉu prezinda?

Mi ĵus partoprenis dukajduon-tagan Britan kongreson en bela marborda urbo kaj kun tre taŭga kongresejo, ink. du bonegajn tagmanĝojn, akcepto-vesperan bufedon, plenŝtopitan programon kaj inter-prelegan kafon kontraŭ £50.

Chainy (Показать профиль) 15 апреля 2011 г., 10:35:57

sudanglo:Diable! 300 eŭrojn ne inkluzivante manĝojn kaj loĝadon. Ĉu prezinda?
nu jes, sufiĉe multekoste! Sed se vi estus aliĝinta ĝis Decembro 2010, kostus malpli, nome EUR200. Kaj se oni estas membro de UEA kostus tiam EUR160.

Iom ĝenas, ke komitatanoj pagas nur EUR80, kiam la normalaj membroj pagas duoble...

Estas interese, ke se vi iras tien kun "kunulo" tiam li/ŝi ŝajne pagas tiom, kiel komitatano. Do, se iri tien duope, oni povus iom ŝpari. (EUR 120 po persono, se oni pagis ĝis Decembro 2010, ekzemple).

Chainy (Показать профиль) 15 апреля 2011 г., 10:38:04

sudanglo:
Mi ĵus partoprenis dukajduon-tagan Britan kongreson en bela marborda urbo kaj kun tre taŭga kongresejo, ink. du bonegajn tagmanĝojn, akcepto-vesperan bufedon, plenŝtopitan programon kaj inter-prelegan kafon kontraŭ £50.
Tio estis vere bona prezo!

Наверх