Kwa maudhui

Pri prepozicioj

ya 黄鸡蛋, 6 Juni 2007

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2012 10:35:16 asubuhi

sed ne validas por mi historiaj kialoj, sed logikaj kialoj, ĉar Eo estas logika lingvo
Certagrade, sed ankaŭ la tradicia konvencio gravas.

Ĉiu Esperantisto havas la rajton proponi novan pli logikan esprimon. Sed nur kiam establiĝis interkonsento inter la parolantoj, ĝi fariĝas parto de lingvo.

La estonteco apartenas al ni! Sed ankaŭ la pasinteco gravas.

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2012 6:31:54 alasiri

sudanglo:Certagrade, sed ankaŭ la tradicia konvencio gravas.

Ĉiu Esperantisto havas la rajton proponi novan pli logikan esprimon. Sed nur kiam establiĝis interkonsento inter la parolantoj, ĝi fariĝas parto de lingvo.

La estonteco apartenas al ni! Sed ankaŭ la pasinteco gravas.
Jes, tio pravas, sed la problemo, por nomigi iakiele, pri Eo estas ke se iu ajn, (kaj en lingvo ĉi tio estas tre ofta) ekuzas novan esprimon, aŭ novan uzon, oni, (escepte tre spertuloj) ne scias ĉu la parolanto eraris (escepte ke li estus evidente erara) aŭ ĉu la parolanto estas korekta, kaj li estas eble novigante intence.

Oni ĉiam havas, aŭ povas havi, dubojn pri certaj aferoj, do oni demandas al aliuloj, sed eble neniu tute certus pri frazo, aŭ ciu havas malsaman opinion, ĉar Eo estas lingvo de neniu, kaj eble neniu povus tuteege nei unu novaĵon de iu. Kiel mi diris aliokaze, eble nur denaskaj parolantoj povus tute diri ĉu io estas malkorekta, mallogika, aŭ tute ne sencus, sed eble ankaŭ, io ajn povas esti subjektiva, korekta por iu denaskulo, kaj malkorekta por alia denaskulo, kaj ili ne estas gramatikistoj, ili nur ripetas la lingvon.

Subite, iu-j ne nur ripetas, sed ankaŭ novigas, kaj unue, ĝi estas stranga por aliuloj, poste pli kaj pli estas normala, kaj fine estas oficiala. Eble ankaŭ Eo funkcias tiel, estas ankaŭ estinta grava tradicio.

Sed io ajn, laŭ reguloj de Fundamento, eblus aŭ ne eblus, logikus aŭ ne, kaj en la interkonsento pli devus gravi la logiko ol la tradicio, eble mi nun eraras ankaŭ. Estos ĉar lingvo nek estas matematiko nek ekzakta scienco, kaj nek tiel logika por espremi iajn pensojn, kiel oni pretendas fari pri Eo (krome, ĉiam Esperanto estis tiom reformebla por iuj, ke nun neniu preskaŭ kuraĝiĝas fari eĉ unu novaĵon, tio kio estas ankaŭ komprenebla aŭ normala).

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2012 9:12:32 alasiri

Apud mia antaŭa mesaĝo, mi aldonas ĉi tiun, ĉar mi relegis, kaj ŝajnas ke mi iel atakas Esperanton. Sed male, ĉar kun la refero al matematiko, mi iel volas diri ke Eo ne estas tute matematika, perfekta, -nenia homa lingvo neniam povus esti, ĉar la hompenso ne povas esti matematika, nur matematiko povas esti matematiko-, sed Eo ja proksimiĝas al tiu logika, preskaŭ matematika, koncepto, multe pli ol aliaj lingvoj, kun multe malpli da difektoj kaj eraroj.

zan (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2012 1:38:03 asubuhi

黄鸡蛋:Mi nun ne komprenas, kial oni uzas "al" post la verbo "aparteni". Ja en la angla oni diras "belong to", sed mi ne trovas logikecon ĉi tie. demando.gif
Same kiel eŭropaj lingvoj la japana tiakaze uzas "al"-esprimon por signifi apartenecon (al iu estas io). Tia esprimo eble estas sama inter aliaj neeŭropaj lingvoj. Se ĉi tie troviĝus multaj alilingvanoj krom eŭroplingvanoj, ni trovus pli multe da ekzemploj por pruvi, ke tia esprimo komunas inter multaj lingvoj. Se tiel, ni povus konkludi, ke "aparteni al" havas ian logikecon konforme al homaj naturaj sentoj.

Mi pensas, ke "aparteni" enhavas signifon de poseda direkto.
Estas Ana, Lana, Lena kaj unu rozo. La rozo povas elekti ĉiun direkton: Ana, Lana, Lena. Kaj ĝi elektis direkti sin al Ana. Ĝi apartenas al Ana. "La rozo estas de Ana" ne enhavas tian elekteblan direkton. Sola troviĝas Ana. Malgraŭ tio, la du signifoj estas preskaŭ samaj.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2012 9:30:56 asubuhi

Vi iom troigas, S-ro F, pri la determino de korekteco - ĉu tiu aŭ alia esprimo konformas al la spirito de la lingvo.

En multaj kazoj, nur necesas serĉi en PMEG, aŭ en NPIV, aŭ en la Tekstaro, aŭ demandi ĉe Lernu.

En la kazo de la la kutima prepozicio post 'aparteni', la respondo estas tre klara. Kaj ne estas bona kialo ŝanĝi.

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2012 9:58:57 asubuhi

sudanglo:Vi iom troigas, S-ro F, pri la determino de korekteco - ĉu tiu aŭ alia esprimo konformas al la spirito de la lingvo.

En multaj kazoj, nur necesas serĉi en PMEG, aŭ en NPIV, aŭ en la Tekstaro, aŭ demandi ĉe Lernu.

En la kazo de la la kutima prepozicio post 'aparteni', la respondo estas tre klara. Kaj ne estas bona kialo ŝanĝi.
Mi ne parolis pri korekteco, kaj ankoraŭ malpli pri ŝanĝoj, nur pri la ebleco uzi aliajn eblajn prepoziciojn aŭ aliajn elementojn ankaŭ en iuj kazoj, en kiuj ĝin permesas. Ne korekti ion kio jam funkcias, sed aldoni pli da eblecoj kiuj ankaŭ povus taŭgi aŭ funkcii, kaj ne nur pri aparteni (krom precize mi ne metis tiun ekzemplon), sed ankaŭ por aliaj cirkonstancoj.

黄鸡蛋 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2012 12:14:01 alasiri

zan:
黄鸡蛋:Mi nun ne komprenas, kial oni uzas "al" post la verbo "aparteni". Ja en la angla oni diras "belong to", sed mi ne trovas logikecon ĉi tie. demando.gif
Same kiel eŭropaj lingvoj la japana tiakaze uzas "al"-esprimon por signifi apartenecon (al iu estas io). Tia esprimo eble estas sama inter aliaj neeŭropaj lingvoj. Se ĉi tie troviĝus multaj alilingvanoj krom eŭroplingvanoj, ni trovus pli multe da ekzemploj por pruvi, ke tia esprimo komunas inter multaj lingvoj. Se tiel, ni povus konkludi, ke "aparteni al" havas ian logikecon konforme al homaj naturaj sentoj.

Mi pensas, ke "aparteni" enhavas signifon de poseda direkto.
Estas Ana, Lana, Lena kaj unu rozo. La rozo povas elekti ĉiun direkton: Ana, Lana, Lena. Kaj ĝi elektis direkti sin al Ana. Ĝi apartenas al Ana. "La rozo estas de Ana" ne enhavas tian elekteblan direkton. Sola troviĝas Ana. Malgraŭ tio, la du signifoj estas preskaŭ samaj.
Ĉu por vi la japana "に" signifas "al"? Bone, mi devas memori tion.
En la ĉina la esprimo por "aparteni al" estas "属于"(shuyu), kie "于" funkcias kiel prepozicio, sed la tuta esprimo funkcias kutime kiel transitiva verbo, kaj estas malfacile trovi al kiu prepozicio en Esperanto ĝi similas. Oftege oni tradukas "于" en "en" aŭ en aliajn prepoziciojn

zan (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2012 2:00:15 alasiri

黄鸡蛋:Ĉu por vi la japana "に" signifas "al"? Bone, mi devas memori tion.
En la ĉina la esprimo por "aparteni al" estas "属于"(shuyu), kie "于" funkcias kiel prepozicio, sed la tuta esprimo funkcias kutime kiel transitiva verbo, kaj estas malfacile trovi al kiu prepozicio en Esperanto ĝi similas. Oftege oni tradukas "于" en "en" aŭ en aliajn prepoziciojn
Mi supozas, ke "属于" estas idiotismo origine kreita per "属" + "于", kaj nuntempe oni uzas ĝin kiel transitivan verbon. Se "于" signifas "en", mi tute komprenas. ridego.gif

"に" estas kaj "al" kaj "en" (kaj aliaj?)
Mi iris al lernejo. -- tiu "al" estas "に"
Mi estis en lernejo. -- tiu "en" ankaŭ estas "に".
Direkta "al" kaj loka "en" havas tre similajn signifojn. Ĉar "aliĝi al iu loko" ofte rezultigas "eniĝi en tiun lokon".

Mi eĉ repensas, ke la japana "に" de la aparteneca esprimo havas lokan signifon.
La rozo elektis eniri en la posedan teritorion de Ana kaj nun estas tie.

Dankon por via interesa demando.

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 10 Juni 2012 10:40:23 asubuhi

La vorto havas originon en la latina lingvo, kaj tie la "app-" sugestas *adpartenire.

Zamenhof estis inspirita de la germana aŭ la franca, kaj tie la verbo konstruiĝas kun la prepozicio "al". En germana kaj skandinaviaj lingvoj oni ankaŭ havas la formon "aŭdi al" por eprimi "aparteni": do *la domo aŭdas al Petro = La domo estas la posedaĵo de Petro.

Per la signo * mi indikas ke la ekzemplo estas hipoteza aŭ erara aŭ ke ĝi ne estas atestita eniu fonto.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 10 Juni 2012 11:20:44 asubuhi

cellus:
Zamenhof estis inspirita de la germana aŭ la franca, kaj tie la verbo konstruiĝas kun la prepozicio "al".
Ankaŭ en la angla (belong to).
cellus:
En germana kaj skandinaviaj lingvoj oni ankaŭ havas la formon "aŭdi al" por eprimi "aparteni": do *la domo aŭdas al Petro = La domo estas la posedaĵo de Petro.
Nu, en la germana ne vere, gehören estas alia verbo ol hören.

Kurudi juu