Tästä sisältöön

Pri prepozicioj

黄鸡蛋 :lta, 6. kesäkuuta 2007

Viestejä: 21

Kieli: Esperanto

黄鸡蛋 (Näytä profiilli) 6. kesäkuuta 2007 2.24.58

Mi nun ne komprenas, kial oni uzas "al" post la verbo "aparteni". Ja en la angla oni diras "belong to", sed mi ne trovas logikecon ĉi tie. demando.gif

awake (Näytä profiilli) 6. kesäkuuta 2007 4.41.58

Malsamaj prepozicioj donas malsamajn signifojn al la frazoj.

Ekzemple:

La uzo de "al" post "apartenas" implikas proprieton. Oni povas diri, ke la rozo apartenas al Ana. Tio signifas, ke la rozo estas posedaĵo de Ana.

Aliflanke, oni povas diri, ke la rozo apartenas sur la tablo. Tiukaze, la uzo de "sur" specifas la decan lokon por la floro.

Ankaŭ, oni povas diri, ke la rozoj apartenas kun la lilioj. Tio signifas, ke la du specoj de floro apartenas kune.

ktp

Mi esperas, ke tio helpas vin.

黄鸡蛋:Mi nun ne komprenas, kial oni uzas "al" post la verbo "aparteni". Ja en la angla oni diras "belong to", sed mi ne trovas logikecon ĉi tie. demando.gif

mnlg (Näytä profiilli) 6. kesäkuuta 2007 9.05.53

awake:La uzo de "al" post "apartenas" implikas proprieton.
Vi celis "implicas", ĉu ne? Alie ni pretigu publikan proceson al proprieto ridulo.gif

yugary (Näytä profiilli) 7. kesäkuuta 2007 2.56.23

awake:Malsamaj prepozicioj donas malsamajn signifojn al la frazoj.

Ekzemple:

La uzo de "al" post "apartenas" implikas proprieton. Oni povas diri, ke la rozo apartenas al Ana. Tio signifas, ke la rozo estas posedaĵo de Ana.

Aliflanke, oni povas diri, ke la rozo apartenas sur la tablo. Tiukaze, la uzo de "sur" specifas la decan lokon por la floro.

Ankaŭ, oni povas diri, ke la rozoj apartenas kun la lilioj. Tio signifas, ke la du specoj de floro apartenas kune.

ktp

Mi esperas, ke tio helpas vin.
La esprimoj "la rozo apartenas sur la tablo" kaj "la rozoj apartenas kun la lilioj" ŝajnas esti rekte tradukitaj el la angla. ("The rose belongs on the table." "The roses belong with the lilies.") Tiuj esprimoj ne estas "Esperantecaj". La angla verbo "belong" ne havas precize la saman signifon kiel la Esperanta verbo "aparteni". Laŭ la situacio kaj la kunteksto, tiuj frazoj povus estis Esperantigataj jene:

"The rose belongs on the table."
La rozo devas esti sur la tablo.
La rozo taŭgas por la tablo.
La rozo decas por ornami la tablon.
Oni metu la rozon sur la tablon.

"The roses belong with the lilies."
La rozoj konvenas por bukediĝi kun lilioj.
Metu la rozojn apud la lilioj.
ktp.

-- Gary Yu

黄鸡蛋 (Näytä profiilli) 7. kesäkuuta 2007 7.57.11

yugary:La esprimoj "la rozo apartenas sur la tablo" kaj "la rozoj apartenas kun la lilioj" ŝajnas esti rekte tradukitaj el la angla. ("The rose belongs on the table." "The roses belong with the lilies.") Tiuj esprimoj ne estas "Esperantecaj". La angla verbo "belong" ne havas precize la saman signifon kiel la Esperanta verbo "aparteni".
Jes, en Esperanto "aparteni" signifas nur "belong to" sed ne "belong" en la angla. (Kvankam "al" estas necesa.)
Sed mi ne povas bone kompreni, kial "al" povas signifi apartenecon.

mnlg (Näytä profiilli) 7. kesäkuuta 2007 17.20.55

黄鸡蛋:Sed mi ne povas bone kompreni, kial "al" povas signifi apartenecon.
En aliaj kazoj, "al" montras celon aŭ finon, ekz "mi donas la libron al vi", aŭ "ni iras al la urbo". Se vi imagas distingon de aparteno kiel atribuon de posedaĵoj al posedantoj (rimarku la ĉeeston de "al" en mia ĉi-lasta klarigo), do vi eble povas senti ke ja temas pri iuspeca movo kiu iras de la observanto ĝis la posedanto.

Tamen ideale, jes, mi povas kompreni ke laŭ aliaj lingvoj elekto de "al" povas aperi stranga.

yugary (Näytä profiilli) 7. kesäkuuta 2007 23.47.55

黄鸡蛋:Sed mi ne povas bone kompreni, kial "al" povas signifi apartenecon.
Estas interese ke en la korea lingvo, "oni havas ion" estas esprimata per la ekvivalento de "al oni io estas": ekzemple, "Mi havas monon" = "Al mi mono estas". (Ankaŭ la hebrea similas, sed la vortordo estus "Estas al mi mono".

-- Gary Yu

mnlg (Näytä profiilli) 8. kesäkuuta 2007 8.17.27

yugary:Estas interese ke en la korea lingvo, "oni havas ion" estas esprimata per la ekvivalento de "al oni io estas"
Tiu esprimomaniero estas tre disvasta inter lingvoj kaj ekz. ankaŭ la latina tiel kondutis.

horsto (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2007 15.04.07

黄鸡蛋:Mi nun ne komprenas, kial oni uzas "al" post la verbo "aparteni". Ja en la angla oni diras "belong to", sed mi ne trovas logikecon ĉi tie. demando.gif
Sal!
La formala kialo ke oni bezonas prepozicion estas ĉar la verbo aparteni estas netransitiva. Sed ankaŭ mi ne komprenas kial la verbo estas netransitiva. Estus por mi tute logika diri exzemple: La libro apartenas min. Eble la kialo estas historia. Ankaŭ en la germana lingvo oni ne povas uzi la akuzativon, oni devas uzi la dativon kaj la dativon oni konstruas Esperante per la prepozicio al.
ĝis!

fajrkapo (Näytä profiilli) 5. kesäkuuta 2012 8.31.16

Saluton al ĉiuj, aŭ ĉu eblas ankaŭ saluton por ĉiuj?
Hieraŭ mi vidis mesaĝon de samideano, kiu farigis min pensi.
Li parolis pri nia dependeco al oleo, anstataŭ de oleo, do , mi pensis ĉu estus eble korekte uzi al-n, dum ĝi sencas, ĉar -al-, (krom la aparteno kiun esprimas -de-), ĉi tie povus esprimi direkton: al oleo. Same, mi pensis cŭ eblas pri, nia dependenco pri oleo, ĉar la dependenco temus pri oleo. Eble oni povus uzi aliajn pliajn.

Estas frazoj kie ne estas duboj, kaj oni ne povas meti aliajn prepoziciojn, nur unu klare, sed ĉe aliaj frazoj oni ja povas meti pli da unu. Do, pri la ekzemplo "nia dependeco de oleo", kaj similaj eblaj frazoj, ĉu estas frazoj jam konstruitaj?, kaj ĉu oni ne povas ŝanĝi tiajn konstruojn, aŭ ĉu tiaj frazoj povas parte dependi de nia penso tiumomente, kaj ili povas ŝanĝi? (ekzemple ĉi tie, "tiaj frazoj povas parte dependi de nia penso", ne tre eblas/taŭgas nek pri nek al, ĉar oni nur volas esprimi apartenon, kaj do oni uzu de-n, sed ja sencus ĉe la ekzemplo de oleo.

Nu, supre, ni havas la ekzemplon pri apartenas al, ek. la rozo apartenas al Ana, -al- esprimas direkton, do ĝi taŭgus, sed la rozo apartenas por Ana...mi ne scias ĉu eblus, estus la ideo pri direkto ankaŭ iel. Nun, la rozo apartenas al Ana, la rozo estas de Ana, ĉu ne la rozo apartenas de Ana?...kial ĝi ne eblus?, ĉar temus pri aparteno ankaŭ.
Supre, Horsto eskplikis tre bone, pri -al-, sed ne validas al mi historiaj kialoj, sed logikaj kialoj, ĉar Eo estas logika lingvo. Mi nek dirus la rozo apartenas min, nek la rozo estas min, sed iam mi dubus pri la rozo apartenas de/por mi...
Mi opinias ke la uzado de prepozicioj, malsamoj inter ili, malsamaj eblecoj kelkfoje, ktp, estas la plej malfacila aĵo por la penso, la plej malfacila de lingvo, ajn lingvo, ankaŭ Eo.
Amike

Takaisin ylös