Skip to the content

Ĉu estas vorto en Esperanto kiu uzas ĉiuj da ĉapelitaj literoj kaj Ŭ?

by Demian, April 23, 2011

Messages: 5

Language: Esperanto

Demian (User's profile) April 23, 2011, 1:30:00 PM

Hej geamikoj,

Mi miras ĉu ekzistas vorto (aŭ vortoj) en Esperanto kiu(j) uzas ĉiuj da ĉapelitajn literojn kaj ankaŭ la litero Ŭ?

darkweasel (User's profile) April 23, 2011, 1:49:23 PM

Nu, tre konata duvortaĵo estas eĥŝanĝo ĉiĵaŭda. Tion oni certe povas kunmetaĵigi: ĉiĵaŭdeĥŝanĝo. Ne tre praktike uzebla vorto, sed komprenebla ...

Demian (User's profile) April 24, 2011, 8:31:12 AM

darkweasel:Nu, tre konata duvortaĵo estas eĥŝanĝo ĉiĵaŭda. Tion oni certe povas kunmetaĵigi: ĉiĵaŭdeĥŝanĝo. Ne tre praktike uzebla vorto, sed komprenebla ...
Unue, dankon por la vorto. Due,kion Eĥŝanĝo signifas?

darkweasel (User's profile) April 24, 2011, 9:12:46 AM

Demian:
darkweasel:Nu, tre konata duvortaĵo estas eĥŝanĝo ĉiĵaŭda. Tion oni certe povas kunmetaĵigi: ĉiĵaŭdeĥŝanĝo. Ne tre praktike uzebla vorto, sed komprenebla ...
Unue, dankon por la vorto. Due,kion Eĥŝanĝo signifas?
eĥ/ŝanĝ/o - do ŝanĝo (en la laŭto/melodio/enhavo/kio ajn) de eĥo.

geo63 (User's profile) April 24, 2011, 10:37:52 AM

Mi kreis C++ programon por trovi tian vorton, sed ŝajnas, ke ĝi ne ekzistas - eble iu ajn kunmetaĵo povas havi ĉiujn ĉapelitajn literojn. Tion mi trovis:

ĉ ĝ ŝ ŭ : ĉirkaŭŝiriĝi

Back to the top