去目錄頁

Enigmo: Pesilo (3)

fizikisto, 2011年4月23日

讯息: 18

语言: Esperanto

fizikisto (显示个人资料) 2011年4月23日下午8:21:20

Jen nova (nu, kelkaj eble jam konas ĝin) facila pesila enigmo.

Vi havas 10 sakojn kun po multaj globoj. Ĉiuj globoj pezas 1 gramo, sed la globoj el unu sako pezas 1,01 gramoj. Tamen, la globoj aspektas samaj. Trovu la sakon kun la pli pezaj globoj per pesilo kiu montras la ekzaktan pezon (do, ĉi-foje ĝi ne estas vekta pesilo, sed ĝi montras senpere la pezon). Kiom da pesoj vi bezonas por trovi la sakon?

mgasilva (显示个人资料) 2011年4月23日下午9:58:48

demando.gif

Ĉu la sakoj havas ĉiuj la saman nombron da globoj? Ĉu oni scias precize kiom da globoj estas en ĉiu sako?

Sxak (显示个人资料) 2011年4月24日上午1:08:07

Tiun enigmon mi legis infanaĝeridulo.gif Ĝi estas multe pli facila ol (2) ridulo.gif
La respondo estas 1

jeckle (显示个人资料) 2011年4月24日上午6:10:24

Mi eltrovas tion lastan semajnon en komputila ludilo "prof layton". Prenu el ĉiujn sakon la nombro da globoj tiom, kiom la cifereca sako indikas.
El la 1-a sakon vi prenas 1 globon,
el la 2-a sakon vi prenas 2 globojn, ktp.

Tiam la pesilo montras en la lasta loko la ciferecon de la sako kiu pezas pli ol la aliajn.

fizikisto (显示个人资料) 2011年4月24日上午6:35:18

jeckle:Mi eltrovas tion lastan semajnon en komputila ludilo "prof layton". Prenu el ĉiujn sakon la nombro da globoj tiom, kiom la cifereca sako indikas.
El la 1-a sakon vi prenas 1 globon,
el la 2-a sakon vi prenas 2 globojn, ktp.

Tiam la pesilo montras en la lasta loko la ciferecon de la sako kiu pezas pli ol la aliajn.
Ĝuste! Mi forgesis mencii ke vi rajtas preni globojn el la sakoj, kiel vi ja faris.

Sxak (显示个人资料) 2011年4月24日上午6:45:30

Mi iom ŝanĝu la kondiĉojn:
estas 10 sakoj kun granda nombro de globoj en ĉiuj. En iuj sakoj ĉiuj globoj pezas 1 gramon, en la aliaj ĉiuj globoj pezas 1.1 gramon
Ĉu vi povas same nur post 1 pesado determini ĉiujn sakojn kun pli pezaj globoj?

jeckle (显示个人资料) 2011年4月24日上午10:31:24

Elprenu globojn kiel antaŭe kaj pezas la sakojn?

fizikisto (显示个人资料) 2011年4月24日上午11:41:54

Ŝak:Mi iom ŝanĝu la kondiĉojn:
estas 10 sakoj kun granda nombro de globoj en ĉiuj. En iuj sakoj ĉiuj globoj pezas 1 gramon, en la aliaj ĉiuj globoj pezas 1.1 gramon
Ĉu vi povas same nur post 1 pesado determini ĉiujn sakojn kun pli pezaj globoj?
Bone, jen enigmo "Pesilo (4)"! sal.gif

fizikisto (显示个人资料) 2011年4月24日上午11:43:37

jeckle:Elprenu globojn kiel antaŭe kaj pezas la sakojn?
Jes, denove vi rajtas elpreni globojn.

jeckle (显示个人资料) 2011年4月24日下午6:26:10

fizikisto:
jeckle:Elprenu globojn kiel antaŭe kaj pezas la sakojn?
Jes, denove vi rajtas elpreni globojn.
Pardonu min, mi intencas doni la solvo kiel demando, ĉar mi ne estas certa.

Elprenu globojn de sako, kiom la cifereca sako indikas.
El la 1-a sakon vi prenas 1 globon,
el la 2-a sakon vi prenas 2 globojn, ktp.

Pezu ĉiuj sakojn kune.

Tiam la pesilo montras en la lasta loko la ciferecon de la sako kiu pezas malpli ol la aliajn.

Ĝuste?

回到上端