לתוכן העניינים

Kie trovi gekorespondantemulojn ktp ?

של Rioklarido, 26 באפריל 2011

הודעות: 6

שפה: Esperanto

Rioklarido (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2011, 21:58:08

Saluton,

kiam mi eklernis Esperanton antaŭ multaj jaroj korespondado estis tre grava, eble la plej grava metodo por praktiki la lingvon.

Ĉu iu ankoraŭ korespondas ? Kie trovi gekorespondantojn ? La retpaĝaro de KSM (Koresponda Servo Mondskala) ŝajnas tiel malnova (ankaŭ teknike) ke mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.

Dankon !

josephdavid86 (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2011, 00:23:32

La reta estanteco de Esperanto apenaŭ troveblas. Mi serĉis Esperantan forumon longtempe autaŭ mi trovis tiu ĉi ejo.

Eble Esperantaj Korespondantoj utilos...

targanook (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2011, 11:38:21

Rioklarido:Saluton,

kiam mi eklernis Esperanton antaŭ multaj jaroj korespondado estis tre grava, eble la plej grava metodo por praktiki la lingvon.

Ĉu iu ankoraŭ korespondas ? Kie trovi gekorespondantojn ? La retpaĝaro de KSM (Koresponda Servo Mondskala) ŝajnas tiel malnova (ankaŭ teknike) ke mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.

Dankon !
Elŝutu Skype kaj parolu esperante kun tutmondaj esperantistoj.

Kontisto (הצגת פרופיל) 2 במאי 2011, 04:24:32

Trovu Koresponda Servo Universala (ne Mondskala). Laŭ mia sperto, unu el ĉirkaŭ 15 homoj kutime respondas.

aaronibusAZ62 (הצגת פרופיל) 7 במרץ 2017, 19:24:11

La retpaĝo de la Koresponda Servo Universala (antaŭe Koresponda Servo Mondskala) ankoraŭ ekzistas, sed nur aperigas malnovajn anoncetojn ĝis 2013. Hodiaŭ mi provis aldoni novan anonceton kaj responde ricevis erarmesaĝojn. Ne estas ia rimedo por kontakti la paĝestrojn por fikis la problemon.

Grown (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2017, 01:09:12

aaronibusAZ62:Ne estas ia rimedo por kontakti la paĝestrojn por fikis la problemon.
estu
Estas nenia rimedo por kontakti la paĝestrojn por ke, fiksu la problemon.

לראש הדף