İçerik Görüntüleme

"io ajn" kaj "kio ajn"

başlangıç Lom, 28 Nisan 2011

Mesajlar: 7

Dil: Esperanto

Lom (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 10:31:10

Saluton,

Mi ĵus provis la lingvoekzameno C kaj korektis ion kiu ŝajne ne necesis korekti:
Ili diris unu al la alia, ke, io ajn okazus, neniam ili disiĝos. Nekorekte
Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos. (Korekta respondo)
Ĉu "io ajn" estas vere nekorekta? Aŭ ĉu ambaŭ eblas?

Mi rigardis en la PMEG pri tio, sed trovis nenion:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vo...

Redakto: Pardonu, mi ne bone legis:
Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda.
Nu, ŝajnas enkonduko de subfrazo... ridulo.gif

Lom (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 10:42:36

Nu, restas ankoraŭ unu neklarigita eraro:
"okazus" anstataŭ "okazu".
Kial oni uzas volan modon (U-finaĵo) tie?

tommjames (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 11:36:37

La frazo "Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos." tradukiĝas jene.. "They said to one another that whatever should happen, they will never be parted".

La alia frazo "Ili diris unu al la alia, ke, io ajn okazus, neniam ili disiĝos." tradukiĝas al: "They said to one another that anything would happen, they will never be parted".

Mi supozas ke leginte tiujn tradukojn, vi aŭtomate komprenos kial unu estas ĝusta kaj la alia ne.

Lom (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 11:52:16

Jes, vi pravas. Mi nur malbone pensis dum la ekzameno kaj tro korektis. ridulo.gif (ke+kio aspektis stranga al mi pro neklara kialo)

Kaj ĉu vi scias ion pri okazus/okazu?

tommjames (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 12:15:33

Kaj ĉu vi scias ion pri okazus/okazu?
Mi mem preferus diri "kio ajn okazos" tie, sed la u-formo foje aperas en tiaj frazoj. Ne uzu -us ĉar la ideo ne estas kondicionala.

Lom (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 12:43:32

"okazos" ankaŭ faras sencon, sed mi ne vidas laŭ kiu regulo klarigi "okazu" tie. Ŝajnas ke estas nur vola modo kaj simila ("us" estas "imaga modo", do faras sencon laŭ mi):
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/vola.htm...

Kirilo81 (Profili görüntüle) 28 Nisan 2011 13:22:15

Mi pensas, ke la diferenco inter "okazos" kaj "okazu" ĉi tie estas malgranda.

La "vola modo" ne estas nur ordono, sed eble implicas ĉion ajn, kio ne dependas de la povo de la parolanto.

Do "kio ajn okazos" esprimas "mi ne scias, kio okazos, ĉar neniu povas antaŭvidi la estontecon", dum "kio ajn okazu" esprimas "mi ne povas ŝanĝi, kio okazos, ĝi simple okazu, tio ne influos nin".

Başa geri dön