去目錄頁

propraj nomoj

dubst3pp4, 2011年4月28日

讯息: 5

语言: Esperanto

dubst3pp4 (显示个人资料) 2011年4月28日下午2:34:16

Kiel oni skribas kaj parolas proprajn-nomojn kiel "Twitter" ău "Apple"? Ĉu oni povas traduki la vortojn se ĝi ekzistas en Esperanto? Ĉu la tradukado de "Apple" en "pomo" estas senca?
Kiel ĝi estas de nomojn de personoj? Mi nomiĝas Marc, la nomo estas parolata "Mark" kaj se mi aldonas "o" mi havas "Marko" okulumo.gif Sed "Marko" ne estas mian nomon...

Mi petas vin korekti min, se vi trovos erarojn ridego.gif

Amike,
Marc

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月28日下午2:38:12

Mi mem ne tre ŝatas Esperantigojn de propraj nomoj de personoj kaj entreprenoj. Mi preferas uzi ilin en ilia originala formo - kaj skribe kaj elparole. Mi preferas nomi min Paul kaj ne Paŭlo ankaŭ en Esperantujo.

Ĉiuokaze, jen la PMEG-paĝo pri Esperantigitaj nomoj.

josephdavid86 (显示个人资料) 2011年4月29日下午1:17:34

Sed, kio de la verbo 'to tweet'? Kiel oni dirus ĝin en Esperanto? Ĉu oni prenus la onomatopeon de birdoj kiel en la Angla?

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月29日下午1:43:18

josephdavid86:Sed, kio de la verbo 'to tweet'? Kiel oni dirus ĝin en Esperanto? Ĉu oni prenus la onomatopeon de birdoj kiel en la Angla?
mi iam vidis la verbon "retpepi".

dubst3pp4 (显示个人资料) 2011年4月30日下午6:52:56

Dankon pro viajn respondojn ridulo.gif. Mi jam vidis plurajn skribmanierojn por "Twitter" kaj "Tweet". Pleje skribita ke la prononco estas kiel "Twitter". Mi ne ŝatas ĝin :-S
Mi ankaŭ trovis interesan retligilon: http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/propr...

Ĝis,
Marc

回到上端