글: 7
언어: Esperanto
kaha (프로필 보기) 2011년 4월 29일 오후 3:29:54
FESTO okazas ĉijare post SES en Slovakio, post IJK en Ukrainio, UK kaj KEF en Danio, kaj antaŭ MIRo en Kroatio, antaŭ MeLa kaj IJS en Hungario.
De la 8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2011
FESTO en Kastelo Greziljono! (proksime de Angers, plimalpli mezvoje inter Parizo kaj Bretonio)
Tiu ĉi renkontiĝo estas proponita kaj organizita de JEFO, de Vinilkosmo kaj de Kastelo Greziljono
Mojosa loko, modesta prezo, mirinda programo, muzika etoso!
Facile atingebla per trajno kaj aviadilo,
Loĝado en unuopa aŭ pluropa ĉambro, en amasloĝejo aŭ sub via tendo,
Ekskursoj al kulturaĵoj, sed ankaŭ al naĝejo kaj distrejoj,
Ĉiunokta vasta programo ĝis la mateno, kun dancigaj koncertoj, sed ankaŭ pli kvietaj sidfajrejo en la naturo!
FESTO, neforgesebla semajno.
Esperanto-kursoj okazos dum FESTO por komencintoj, sed ankaŭ por progresantoj por plibonigi konon de Esperanto.
Kotizprezaj rabatoj haveblos por tiuj kiuj ŝatas helpi por organizi dum FESTO.
Ĝuu la plej favoran aliĝperiodon antaŭ la 15a de Majo!
Aliĝu ĉe nia retpaĝo: http://festo.jefo.fr
Speciala oferto por partoprenantoj de SES: trajna karavano de SES al FESTO!
Pli da informoj baldaŭ aperos ĉe http://veturu.free.fr/
Se vi havas demandojn, se vi petas informojn kaj klarigojn, sendu retpoŝton al alekĉjo@gmail.com (kun C kaj X)
mi plezure respondos!
plej amike,
Alekĉjo, kunorganizanto de FESTO
qwertz (프로필 보기) 2011년 5월 12일 오전 9:04:11
ЄЭ
[LISTO]
FAMo kaj Tarek (Kanzono / Parizo, Francio)
Platano de La Pafklik (Hiphopo / Parizo, Francio)
La Perdita Generacio (Popfolkroko / Härnösand, Svedio)
Rêverie (Folkroko progresiva / Milano, Italio)
42 (Grunĝroko, Leipzig, Germanio)
Scarlet (roko-elektropopo / Angers, Francio)
initials dc / inicialoj dc (Elektropopo / Frankfurto, Germanio)
Jonny M. (Regeo / Kolonjo, Germanio)[/list]ЄЭ
kaha (프로필 보기) 2011년 5월 12일 오후 12:29:15
qwertz (프로필 보기) 2011년 5월 22일 오전 10:39:06
qwertz (프로필 보기) 2011년 6월 13일 오전 9:47:18
jan aleksan (프로필 보기) 2011년 6월 15일 오후 9:12:39
Ĉu estos karavano de Festo al IJS?
kaha (프로필 보기) 2011년 6월 18일 오후 5:43:10
jan aleksan:Ĉu estos karavano de Festo al IJS?mi tien ne iros, sed se iu volas:
[LISTO]
mem zorgi pri tio
deziras helpon de mi por la trajnbiletoj kaj retpaĝoj
ŝatus lerni kiel fari karavanon[/list]do tiam estos karavano
krome, jam estas aro da intersigitaj homoj pri tiu ĉi karavano al IJS