前往目錄

Kiujn librojn vi preferas/preferus legi en Esperanto?

貼文者: lernemulino, 2011年5月1日

訊息: 14

語言: Esperanto

biguglydave (顯示個人資料) 2011年5月17日下午10:30:50

Mi preferas legi klasikajn librojn tradukitajn el la nacia lingvoj. Mi jam angle legis multe da tiaj libroj, do mi lernos multe dum esperant-lingva relegado.

Amikeco (顯示個人資料) 2011年5月18日上午12:05:25

Mi preferas legi originalan literaturon en Esperanto, prefere prozon kaj en malgrandaj formoj (do, apenaŭ romanojn).

Ekzemple, mi ŝatus, ke Sten Johansson dekobliĝu ridulo.gif

sinjoro (顯示個人資料) 2011年5月19日上午10:19:51

Amikeco:Mi preferas legi originalan literaturon en Esperanto, prefere prozon kaj en malgrandaj formoj (do, apenaŭ romanojn).

Ekzemple, mi ŝatus, ke Sten Johansson dekobliĝu ridulo.gif
Ankaŭ mi preferas originalaĵojn, ne nepre mallongajn ridulo.gif La Esperanto-kulturo estas sufiĉe riĉa kaj povas fieri je pluraj bonaj aŭtoroj.

Leonez (顯示個人資料) 2011年5月19日下午1:59:27

Mi precipe serĉas prozon por la plezuro, por mi ne gravas ĉu estis verkita esperante aŭ ne. Kvankam, mi preferas legi romanojn kiujn mi ne povus legi en la lingvojn scipovita de mi. Mala de Amikeco, mi pli bone trovas la dikajn librojn, ĉar ne tre plaĉas al mi komenci da legi librojn rido.gif sed mi legas multege kaj kun plezuro lango.gif

回到上端