לתוכן העניינים

Kion vi aĉetus?

של NJ Esperantist, 1 במאי 2011

הודעות: 8

שפה: Esperanto

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 1 במאי 2011, 14:29:51

Kion vi aĉetus se oni donacus al vi 500 dolarojn, eŭrojn, (k.t.p laŭ via lando) ? Diru vian monunuon kaj kion vi aĉetus.

darkweasel (הצגת פרופיל) 1 במאי 2011, 15:40:54

Novan fotilon. (Eŭro)

dobri (הצגת פרופיל) 1 במאי 2011, 15:47:06

Ricevinte 500 CZK mi invitus miajn familianojn al vespermanĝo en restoracio. Verŝajne la mono ne sufiĉus.
Ricevinte 500 USD (proksimume 20 oble pli) mi entreprenus iun pli longan ekskurson ( eble al la plua E-renkontiĝo). Tamen por vojaĝo al ekzemple Usono la mono ankaŭ ne sufiĉus.
Mi ĉijare fariĝos emeritulo, tial plej racie estus konservi la monon por futuro.

glig (הצגת פרופיל) 1 במאי 2011, 16:50:43

kion mi farus kun 500 eŭroj? Verŝajne mi konservus tiun monon kaj atendus la someron ĝis mi ne finigos studon kaj tiam ekvojaĝi ien ajn. okulumo.gif

Heliogabalus (הצגת פרופיל) 1 במאי 2011, 18:32:27

Do, 500 dolaroj estas 6167 meksikaj pesoj, kaj 500 eŭroj estas 8691. Estas tre bona kvanto da mono por ricevi kiel donaco.

Eble mi vojaĝus (nur ene de mia lando), aŭ aĉetus tiujn strangajn aĵojn, kiuj mi normale ne aĉetas pro manko da mono (kiel centjaraj fotoj).

Fine mi pensas ke mi ne povus (ĉu ne?) elspezi ĉion tuj.

Leporino (הצגת פרופיל) 1 במאי 2011, 18:59:09

Kun 500 Eŭroj mi aĉetus novan biciklon por mia edzo. rideto.gif

Kontisto (הצגת פרופיל) 2 במאי 2011, 04:13:06

Mi pensas, ke aĉetus nenion, sed ŝanĝus dolarojn kontraŭ oficialan valuton de mia lando, kaj metus al mia banka konto. Al mi ne plaĉas konsumi.

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 9 במאי 2011, 13:54:01

Mi pensis kaj mi pensis pri kion mi aĉetus per donacaj 500 dolaroj. Mi kredas ke eble mi plej volus aĉeti vestoŝrankon kiun ni volas havi por nia dormoĉambro. Alie, mi volus aĉeti la lignon por konstrui tiun aferon.

לראש הדף