Späť na obsah

Bin Laden

od Eddycgn, 2. mája 2011

Príspevky: 56

Jazyk: Esperanto

mihxil (Zobraziť profil) 2. mája 2011 18:31:44

Terurĉjo:mi aprobas mortigon de Osama, ĉar li estis sen ia dubo bandito, kiu proklamis militon al tuta mondo.
Mi ne aprobas, kaj opinias ke pli bone li estu kaptita, ne murdita. Tiel ĉi sendube pli simplas, sed senprocesa kondamno simple ne agordas kun la principoj de la libera mondo. Eĉ ne se temas pri Bin Laden.

josephdavid86 (Zobraziť profil) 2. mája 2011 19:06:14

Terurĉjo:mi aprobas mortigon de Osama, ĉar li estis sen ia dubo bandito, kiu proklamis militon al tuta mondo.
Kiu havas la rajto de mortigi lin?

Prava, Bin Laden estis malbonega homo, sed multe da homoj kredas ke li estis la diblo en homa formo. Kiom da personoj estas mortigitaj de Bin Laden? Kontraŭe, kiom de George Bush? Kiom de Obama?

Ĉu la mondo estas nun sen militoj? Ne. Ĉu timigado kaj teruro estas ĉesinta? Ne. Ĉu la Usona regsistemo estas malliberiginta homojn dum dek jaroj sen justa elprovo? Jes. Ni ne forgesu tion.

AnFu (Zobraziť profil) 2. mája 2011 19:19:12

Eddycgn:Oni diskutis en alia forumo se estus ĝuste mortigi Ĝadafi.

Tio estas por mi simila afero kiel pri Osama Bin Laden.

Kial fari militon en Afganistano dum multaj jaroj, kaj mortigi dekmilojn da homoj, sen sukcesi (Tio estis la Buŝ-strategio).

Kial ne elimini Bin Laden tuj, antaŭ sep-ok jaroj kaj eviti la longan militon?
Ĉar oni ne povis trovi Bin Laden. Oni ne povas 'elimini' afero kiu oni ne povis trovi.

Eddycgn:Ŝajnas al mi ke estas paralelaĵo kun Gadhafi.

Pri Bin Laden: ekzistas teorio, ke la potencoj bezonas simboloj de la "malbona" (the evil) por plibone kontroli kaj influi siajn popolojn.

La Okzidento, post la pereigo de la Sovieta Unio kiel simbolo de malamiko kaj danĝero, bezonis novan simbolon de la malbona. Tio estis Bin Laden kaj Al Kaida (Kun Irano, Kubo kaj Norda Koreo).

Tial Bin Laden malaperis, kaj eble la terorismo venkitas aŭ almenaŭ diminuitas, la arabaj popoloj demokratizos, kio estos la estonta malamiko?
Tiu teorio ŝajnas al mi kiel konspiro-teorio.

Oni ne bezonas konservi, zorgi, kaj kreskigi al "simboloj de la 'malbono,'" kiel ili estu de multaj valoroj.

Aferoj malbonaj -- veraj kaj konkretaj -- abundas. Ilin tro abundas. Aferoj malbonaj ne maloftas, kaj ilin ne estas raraj.

Do, oni neniam bezonis "konservi" al Bin Laden kiel ian ajn de premio, kaj eviti mortigi lin.

Eddycgn:La Okzidento, post la pereigo de la Sovieta Unio kiel simbolo de malamiko kaj danĝero, bezonis novan simbolon de la malbona. Tio estis Bin Laden kaj Al Kaida...
Simbolo de la malbono estas la Diablo, pre-islamiko spiritoj "Jinn," kaj Darth Vader, kiuj nenio vere faris, ne faras.

Ĉu Bin Laden kaj Al Kaida faris nenio malbona? Ĉu Bin Laden kaj Al Kaida estas senkulpaj?

Ĉu Bin Laden kaj Al Kaida ne mortigis aŭ vundis al miloj da personaj nemilitistaj, inkluzive geinfanojn kaj virinojn, en multajn landojn per multajn atakojn tra multajn jarojn, fojo post fojo?

Tio ne estas "simbolo".

dobri (Zobraziť profil) 2. mája 2011 19:43:55

Fuzzy:Kial entute tuj enmarigi la kadavron? Strangega afero, ĉu ne?
Laŭ mia opinio la usonaj soldatoj ne enmarigis la kadavron. Ĝi certe estis transdonita al plua medicina esploro. Ĉar tion oni emas fari sekrete, tial aperis falsa sciigo pri la enmarigo.

Fuzzy (Zobraziť profil) 2. mája 2011 19:47:55

dobri:
Fuzzy:Kial entute tuj enmarigi la kadavron? Strangega afero, ĉu ne?
Laŭ mia opinio la usonaj soldatoj ne enmarigis la kadavron. Ĝi certe estis transdonita al plua medicina esploro. Ĉar tion oni emas fari sekrete, tial aperis falsa sciigo pri la enmarigo.
Unu falsa sciigo estus sufiĉa por dubigi tutan aferon. Ĉiukaze, kie estas la fotoj?

Terurĉjo (Zobraziť profil) 2. mája 2011 21:28:56

miĥil:senprocesa kondamno simple ne agordas kun la principoj de la libera mondo.
ho, dum la proceso lertaj kaj ruzaj advokatoj, kiuj pledus la rolulon, nepre pruvus, ke li senkulpis, ke li estis viktimo de kapitalista mondo, ke oni mortigis iam kelkajn de liaj parencoj kaj t.p. kaj li nur venĝis pro la mortoj. ni jam tion ĉi lernis kaj ne foje.

nia gvidinto kaj instruinto kara senmorta kamarado Stalin foje diris: estas homo - estas problemoj, ne estas homo kaj problemoj mankas.

lia fidela sekvanto, lernanto kaj disĉiplo kamarado Obama decidis uzi oportunan okazon kaj senhezite ordonis ekzekuti la banditon kiel rabian hundon.

Eddycgn (Zobraziť profil) 2. mája 2011 22:14:44

Fuzzy:...Ĉiukaze, kie estas la fotoj?
Estas homoj kiuj kredas je la diablo, sorĉistinoj, dioj aŭ la efiko de astrologio, sen vidi aŭ tuŝi ilin.
Mi kredas je la morto de Bin Laden.

Do estus plibone se li kondemnitis per la Internacia Tribunalo en La Hago, tamen la usonanoj bedaŭrinde ne rekonas tiun tribunalon...

mihxil (Zobraziť profil) 2. mája 2011 22:30:07

Terurĉjo:
miĥil:senprocesa kondamno simple ne agordas kun la principoj de la libera mondo.
ho, dum la proceso lertaj kaj ruzaj advokatoj, kiuj pledus la rolulon, nepre pruvus, ke li senkulpis, ke li estis viktimo de kapitalista mondo, ke oni mortigis iam kelkajn de liaj parencoj kaj t.p. kaj li nur venĝis pro la mortoj. ni jam tion ĉi lernis kaj ne foje.
Kia ciniko estas tio? Eĉ la krimuloj de la dua mondmilito ricevis proceson, kaj estis severe punitaj. Eĉ Saddam Hussein nur post proceso estis mortpunita. Kaj jen nur la ekzemploj kiujn nun subite enkapiĝas al mi. Kial tio ne eblus kun Bin Laden? Ke 'ruzaj advokataj nepre pruvus ke li senkulpis' simple ne estas vere.

Oni defendante justecon kaj liberecon ne mem makuliĝu per simila krimo kian oni kontraŭbatalas. Oni deklaris 'militon' kontraŭ terorismo, kaj tiel probable pli malpli defendos tion ĉi. Aŭ oni diros ĝin 'memdefendo' (eble li ne senreziste lasis sin kapti). Sed probable estas plej ĝuste nomi tiun ĉi okazintaĵon murdo.

Terurĉjo:nia gvidinto kaj instruinto kara senmorta kamarado Stalin foje diris: estas homo - estas problemoj, ne estas homo kaj problemoj mankas.
Mi ne bone komprenas kion vi diras, sed mi supozas vin trolo.

Eddycgn (Zobraziť profil) 2. mája 2011 22:51:00

AnFu:....
Tiu teorio ŝajnas al mi kiel konspiro-teorio.

Oni ne bezonas konservi, zorgi, kaj kreskigi al "simboloj de la 'malbono,'" kiel ili estu de multaj valoroj.
...
Simbolo de la malbono estas la Diablo, pre-islamiko spiritoj "Jinn," kaj Darth Vader, kiuj nenio vere faris, ne faras.
...

Tio ne estas "simbolo".
La historio de la homaro de la lastaj tri mil jaroj estas plena de "simboloj de malbono" uzitaj de la potenculoj por influi kaj kontroli la popolojn.

Kelkaj ekzemploj:

~ En ĉiuj societoj la reĝoj, imperiestroj ktp. lasis kredi al sia popolo ke estis malamikoj, danĝeroj, tial nacesis fari militon. Kiom da mortoj en la historio!

~ La diablo kaj la infero estis kaj estas ankoraŭ hodiaŭ uzitaj por kondiĉi la agadon de la homoj en la kristana kaj islama mondo.
Pri tio oni povas skribi multajn librojn...

~ Dum la mezepoko la "nekredantoj" en Palestino estis la simbolo de la malbono por pravigi la krucmilitojn.

~ Dum la periodo de la Sovieta Unio la komunismo estis uzita kiel simbolo de malbono por permesi militarizecon kaj konstruadon de armiloj, kaj por protekti kapitalismon en la mondo.

~ Tio estas nova teorio kiun mi legis: por la arabaj landoj Israelo estas la simbolo de la malbono por influi kaj kontroli la arabajn popolojn mem, por la avantaĝo de la diktatoroj (Sirio, Egipto, Algerio, Saŭdia Arabio, ktp).
Tio estas ridinde, tamen ankaŭ Gadhafi diris al siaj solduloj ke Israelo invadis Libion por ke ili pli perforte batalu.
Mi ne scias se ili kredis ĝin. Poste li deklaris al ili ke Al Kaeda invadis Libion.

~ Buŝ ne kreis simbolojn de la malbono, do li tre volonte uzis ilin.
Saddam Hussein estis lia granda simbolo. Li rakontis al la mondo ke li havis armilojn de amasdetruo. Li ne havis ilin, Buŝ avidis nur pri la iraka petrolo.

~ Se la infaneto kapricas kaj ne volas manĝi, la matrinos diras al li: "Se vi ne manĝas la lupo venos kaj forportos vin!"

Ĉu vi volas pli?

remy_boligee (Zobraziť profil) 3. mája 2011 2:37:08

La usona registaro devas prizorgi la monstrojn kreitajn de si mem. Homoj kiel Bin Laden kaj Saddam Hussein estas konsekvencoj de dekjaroj da misagado en mezoriento.

Alie, mi trovas ege suspektinda la rapidega enmarigo de la korpo. Tio nur fortigas konspir-teoriojn.

Nahor