До змісту

Bin Laden

від Eddycgn, 2 травня 2011 р.

Повідомлення: 56

Мова: Esperanto

Eddycgn (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 14:19:23

Oni diskutis en alia forumo se estus ĝuste mortigi Ĝadafi.

Tio estas por mi simila afero kiel pri Osama Bin Laden.

Kial fari militon en Afganistano dum multaj jaroj, kaj mortigi dekmilojn da homoj, sen sukcesi (Tio estis la Buŝ-strategio).

Kial ne elimini Bin Laden tuj, antaŭ sep-ok jaroj kaj eviti la longan militon?

Ŝajnas al mi ke estas paralelaĵo kun Gadhafi.

Pri Bin Laden: ekzistas teorio, ke la potencoj bezonas simboloj de la "malbona" (the evil) por plibone kontroli kaj influi siajn popolojn.
La Okzidento, post la pereigo de la Sovieta Unio kiel simbolo de malamiko kaj danĝero, bezonis novan simbolon de la malbona. Tio estis Bin Laden kaj Al Kaida (Kun Irano, Kubo kaj Norda Koreo).

Tial Bin Laden malaperis, kaj eble la terorismo venkitas aŭ almenaŭ diminuitas, la arabaj popoloj demokratizos, kio estos la estonta malamiko?

Aŭ eble Barak Obama havas diferentan strategion? Varŝajne li estas plibona presidanto ol Buŝ.

BlackOtaku (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 15:22:10

Mi ne estas teoriema persono, sed mi iom samopinias kun vi. Tamen, terorismo ne estas venkita nur ĉar Bin Laden estas morta. Espereble ĝi estas malfortiĝita, sed ĝi ne estas venkita ankoraŭ. Do usono ankoraŭ traktos teroristajn malamikojn, por nun.

Se terorismo iam venkus, usono ankoraŭ havus pli simboloj de la "malbona". Ĉinio, Norda Koreo, Meksikaj drogaj bandoj, ktp.

Mi ne pensas, ke Buŝ estis angoroekspluatanto, persone. Sed mi ankoraŭ preferas Obama kiel presidanto.

Fuzzy (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 16:39:16

Sed ĉu iu vidis foton de la kadavro? Sen ĝi duboj pri ekzisto de Osama ne malaperos...

Eddycgn (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 16:51:18

Fuzzy:Sed ĉu iu vidis foton de la kadavro? Sen ĝi duboj pri ekzisto de Osama ne malaperos...
Mi vidis la kadavron...jes.

Miland (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 16:52:17

Laŭ novaĵo oni konfirmis per DNA la identon de la kadavro, antaŭ ol enmarigi ĝin.

Fuzzy (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 17:22:23

Miland:Laŭ novaĵo oni konfirmis per DNA la identon de la kadavro, antaŭ ol enmarigi ĝin.
Kial entute tuj enmarigi la kadavron? Strangega afero, ĉu ne?

Fuzzy (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 17:23:15

Eddycgn:
Fuzzy:Sed ĉu iu vidis foton de la kadavro? Sen ĝi duboj pri ekzisto de Osama ne malaperos...
Mi vidis la kadavron...jes.
Ĉu vi povas doni la ligilon?

Terurĉjo (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 17:27:48

mi aprobas mortigon de Osama, ĉar li estis sen ia dubo bandito, kiu proklamis militon al tuta mondo.

tiajn homojn tutmonda komunumo plene rajtas murdi kaj ekzekuti sen ia juĝo kaj bedaŭro kiel sovaĝajn bestojn, ĉar ilia fi-agado minacas al homaro.

sed koncerne nian frenezan kolonelon la situacio estas iomete alia, ĉu ne?

Demian (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 17:36:53

Eddycgn:...Tial Bin Laden malaperis, kaj eble la terorismo venkitas aŭ almenaŭ diminuitas, la arabaj popoloj demokratizos, kio estos la estonta malamiko?
La estonta malamiko estos personoj kun ideoj malsimilaj. Personoj kiel Julian Assange aŭ Liu Xiabao.

La registaroj, ambaŭ en la okcidento kaj oriento, ne mortigos tiujn personojn. Ili simple certos, ke neniu aŭskulu al ili.

Ilia armilo estos televid-programaj kaj aliaj aĵoj, kiuj dumb-down la popolaro.

Snutpatro (Переглянути профіль) 2 травня 2011 р. 17:38:05

Fuzzy:Kial entute tuj enmarigi la kadavron? Strangega afero, ĉu ne?
Verŝajne oni timis, kiel en la kazo de Saddam Hussein, ke normala tombo provizus fokuspunkton por martirhonorado. Sed mi tamen maltrankviliĝas, ke uloj komparos lian morton kun tio de Che Guevara en Bolivio. Ĉu li iĝos simbolo de kontra-usona malamikeco refoje, mi scivolas?

Назад до початку