المشاركات: 11
لغة: Esperanto
Demian (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2011 3:32:26 ص
Mi uzas Vindozon 7 de pli ol unu jaro. Kiam mi aĉetis komputilon en decembro 2009, Vindozo 7 estis la operaciumo. Nun mi volas ŝanĝi la operaciumon.
Mi ŝatus instali aŭ Ubuntu-on aŭ Linukson (Linŭx) Mint. Tial, mi havas du demandojn.
1-a. Kiu el ambaŭ operaciumoj estas pli bona kaj simpla al uzi?
2-a. Ĉu vi povas instrui, kiel oni povas instali Ubuntu-on aŭ Linukson Mint kaj malinstali Vindozon 7?
Bonvole, faru ĝin en lingvo simpla ĉar mi ne estas spertulo pri komputiko.
Amike.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2011 5:11:04 ص
Demian:Antaŭ ol instali nova operaciumon en la diskon de via komputilo, vi povas provi LiveCD aŭ instali ĝin en USB Flash memoron.
1-a. Kiu el ambaŭ operaciumoj estas pli bona kaj simpla al uzi?
2-a. Ĉu vi povas instrui, kiel oni povas instali Ubuntu-on aŭ Linukson Mint kaj malinstali Vindozon 7?
Vi povas uzi
http://unetbootin.sourceforge.net/
por fari USB Flash por elektitaj operaciumoj.
Provu kaj uzu tiun, kiu al vi pli plaĉas.
Se vi elektas la tutan diskon por instali Linukson, tiel vi aŭtomate malinstalas Vindozon. Aŭ vi povas forpreni de Vindozo duonon - tiam vi havos ambaŭ Vindozon kaj Linukson en via komputilo.
Tio estas simple, se vi havas C: kaj D: en via komputilo - forigu D: kaj instalu linukson en ĝia loko.
Por Ubuntu vi povas elekti Esperanton, kiel lingvo de operaciumo, sed la traduko ne estas plena kaj vi ricevos miksaĵon de Esperanto kaj la angla - do mi ne rekomendas fari tion.
Lom (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2011 8:46:24 ص
Tio signifas ke vi povas elekti inter Vindozo kaj GNU/Linukso je ĉiu praŝarĝo.
Tiel vi povas ĉiam reveni al Vindozo se vi ne sukcesas fari ion en GNU/Linukso, sen forigi ĝin.
Por Ubuntu vi povas elekti Esperanton, kiel lingvo de operaciumo, sed la traduko ne estas plena kaj vi ricevos miksaĵon de Esperanto kaj la angla - do mi ne rekomendas fari tion.Tio estas vera, sed ne kialo por ne uzi la esperantan version laŭ mi. Kaj multo jam estas tradukita. Mi uzas Gnome-on nuntempe kaj malofte vidas anglajn vortojn.
Tamen, por komencantoj, estas verŝajne pli bona uzi la anglan (aŭ alian tre uzitan lingvon) ĉar estas multe pli facila trovi helpon tiel.
Do komencu kun la anglan version. Vi ĉiam povos facile instali multajn aliajn lingvojn poste kaj libere elekti inter ilin!
============
Jen oficialaj instrukcioj de Ubuntu por komuta praŝargilo (verŝajne preskaŭ la sama kiel por Linukso Mint): https://help.ubuntu.com/community/WindowsDualBoot
Kion mi kutime ankaŭ faras antaŭe, estas uzi Live-CD (viva-KD? ^^) por sekurkopii la ĉefan ŝargodosieron (MBR: Master Boot Record):
http://embraceubuntu.com/2005/10/20/backing-up-t...
Tio povas helpi se vi ne plu sukcesas starti Vindozon poste.
Do mia rekomendo:
0) sekurkopii gravajn datumojn
1) provi Live-CD aŭ USB-instalo per unetbootin (Ne provu dormeti/pasivumigi (sleep/hibernate) en tiu modo! Mi havis grandajn problemojn pro tio unu fojo.)
2) uzi Live-CD/USB por sekurkopii la MBR al iu memorbastoneto (memory stick)
(eble ne se vi estas komencanto, ĉar povus esti danĝera se vi eraras)
3) instali, elektante "Instali ilin unu apud la alia, elektonte inter ili ĉiun komenciĝon." ("Install them side by side, choosing between them each startup")
============
Por pli da helpo, mi rekomendas http://ubuntuforums.org/ se vi parolas la anglan.
Sed mi ĉiam ĝoje helpos vin ankaŭ en Esperanto tie se vi volas.
Provu eble ankaŭ http://programistoj.net/forumo/.
redakto:
1-a. Kiu el ambaŭ operaciumoj estas pli bona kaj simpla al uzi?Nu, mi uzas Ubuntu-on kaj estas rekomendinda por komencantoj, sed mi aŭdis la sama de Linukso Mint.
La plej granda malsameco ŝajnas esti ke Linukso Mint jam venas kun fermitajn programojn kiel flash, aĵojn por ludi DVD-ojn, ktp.
Sed tio estas facile instalebla en Ubuntu. Vidu https://help.ubuntu.com/community/RestrictedForm...
Linukso Mint estas bazita sur Ubuntu (kiu estas bazita sur Debian), do verŝajne estas preskaŭ la sama. Simple provu ambaŭ kun Live-CD/USB kaj elektu vi mem.
Demian (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2011 2:38:10 م
Dankon Lom pro tiom da detala respondo.
Mi ankoraŭ provas kompreni. Sed ŝajnas al mi ke mi bezonas plu da informojn. Mi legas forumojn Ubuntu-ajn. Ili estas intruemaj.
Fine, mi ne komprenis kion signifas praŝarĝo?
Amike.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2011 2:42:28 م
Demian:La "praŝarĝilo" estas tio, kio startas, antaŭ ol la operaciumo startas - kaj do ebligas al vi elekti, kiun operaciumon starti.
Fine, mi ne komprenis kion signifas praŝarĝo?
Se vi instalas Ubuntu-on, ĝi aŭtomate instalas tian programon, kaj je la sekva starto vi povos elekti, ĉu vi volas startigi Ubuntu-on aŭ Windows-on.
Demian (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2011 3:21:17 م
darkweasel:Dankon!Demian:La "praŝarĝilo" estas tio, kio startas, antaŭ ol la operaciumo startas - kaj do ebligas al vi elekti, kiun operaciumon starti.
Fine, mi ne komprenis kion signifas praŝarĝo?
Se vi instalas Ubuntu-on, ĝi aŭtomate instalas tian programon, kaj je la sekva starto vi povos elekti, ĉu vi volas startigi Ubuntu-on aŭ Windows-on.
Lom (عرض الملف الشخصي) 5 مايو، 2011 1:47:06 ص
(praŝargo=boot, praŝargilo=bootloader)
Mi ĵus promociis al nova Ubuntu 11.04 kaj ĝi nun uzas novan interfacon nomata Unity.
Ĝi estas tre malsama ol Vindozo.
Do eble Linukso Mint estos pli bona por vi kiel komencanto, ĉar ĝi ankoraŭ uzas la interfacon Gnome, kiu tre similas al Vindozo.
Sed eĉ se vi elektas la lastan Ubuntu-on, eblas ŝanĝi la interfacon de Unity al Gnome, KDE, ktp se vi volas. (Oni kutime nomas tiujn interfacojn "desktop environment"="labortabla ĉirkaŭaĵo".)
alonsososo (عرض الملف الشخصي) 13 مايو، 2011 9:38:41 م
post mi legis tiu ĉin fadenon mi komprenas, ke por mi, kiel la komputilkomencanto, estas pli bone uzi Linukson Mint ol Ubuntu. Mi tre ŝatas la tutan ideon de malfermita programaro.
Do, mi ĝuste aĉetis novan komputilon. Estas: tekokomputilo ProBook G 56/G56-113 SA
65506 (11.04)certified,
INTEL,
Bonvolu ne demandi min, kio ĉiuj tiu ĉi numeroj signifi.
Povas mi instali Linukson Mint?
Hispanio (عرض الملف الشخصي) 13 مايو، 2011 9:55:14 م
Lom (عرض الملف الشخصي) 14 مايو، 2011 12:02:28 ص
alonsososo:Tre verŝajne jes.
Povas mi instali Linukson Mint?
Ĉar vi ĵus kaj jam aĉetis la komputilon, vi havas nenion por perdi (*) provante instali GNU/Linukso. Do provu ĝin.
Vi povas sekvi la gvido por uzanto el tie:
[url=http://www.linŭmint.com/documentation.php]http://www.linŭmint.com/documentation.php[/url]
Ĝi ŝajnas tre kompleta kaj klarigas kiel elsuti, registri la KD-on kaj instali.
(*) krom eble iun jam instalitan Vindozon, sed vi devus esti ebla krei instaldiskon el ĝi.
Se vi bezonas pli da helpo, indas ankaŭ kontakti lokajn linuksajn uzantgrupojn.
Ekzemple:
http://www.oxlug.org/
http://ubuntu-uk.org/