Skip to the content

Stranga estas nia vivo

by vincas, May 4, 2011

Messages: 2

Language: Esperanto

vincas (User's profile) May 4, 2011, 8:56:37 AM

Stranga estas nia vivo

Stranga estas nia vivo:
Malbenita sorto
Ĉiun homon akompanas
De lulil' ĝis morto.

Kiam floras la juneco
Kaj la sango bolas,
Mankas mono, mankas ĉio,
Kion koro volas.

Kiam venas maljuneco,
Malaperas forto,
Kvazaŭ spite ekaperas
Mono kaj komforto.

Ĉu alvenos iam tempo
Sen fatala oro,
Por ke sentu la feliĉon
Malfeliĉa koro.

Balys Giedra, litovo
(1897 – 1953)

maratonisto (User's profile) May 7, 2011, 5:42:50 PM

vincas:Stranga estas nia vivo

...
Balys Giedra, litovo
(1897 – 1953)
Bonhumura versaĵo.
Sed junuloj, kiuj havas monon (ekz. el riĉaj gepatroj), ofte ne honoras ĝin kaj elspezas ĝin senpense. Mi ŝatus, ke restu la mondo tiel "malfeliĉa", kiel estas nun.

Back to the top