Al la enhavo

Ĉu nia socio malpli-inteligentiĝas aŭ stultiĝas?

de Demian, 2011-majo-05

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2011-majo-05 17:02:19

Saluton, geamikoj!

Mi loĝas en Barato. Tie ĉi, la signifo de la vorto 'moderna' estas ke

1. oni surhavu novajn vestojn
2. oni havu kapablon trompi personojn
3. oni spektu tiujn stultajn televidprogramojn kiel Indian Idol kaj ŝatu ilin
4. ne respekti pli aĝajn personojn
5. ne zorgi pri studoj.....

Eble vi jam koniĝis, kion mi volas diri.

Mia demando estas, ĉu la sama okazas en via socio?

Kaj ĉu tio estas signo ke nia socio stultiĝas?

mihxil (Montri la profilon) 2011-majo-05 19:51:51

Demian:
Mi loĝas en Barato. Tie ĉi, la signifo de la vorto 'moderna' estas ke

1. oni surhavu novajn vestojn
2. oni havu kapablon trompi personojn
3. oni spektu tiujn stultajn televidprogramojn kiel Indian Idol kaj ŝatu ilin
4. ne respekti pli aĝajn personojn
5. ne zorgi pri studoj.....

Eble vi jam koniĝis, kion mi volas diri.

Mia demando estas, ĉu la sama okazas en via socio?

Kaj ĉu tio estas signo ke nia socio stultiĝas?
Mi rekonas kelkajn flankojn de via kulturpesimismo. Sed ĝenerale mi pensas ke estas malfacile kompari la nunan socion kun tiuj de antaŭaj epokoj, ĉar en tiuj ni ne vivas. Ekz. ŝajnas al mi ke nunteme ja iom furoras iom da malrespekto pri intelekto, sed mi ne certas kiom tio vere statistike kreskis aŭ eble nur plividebligis.

Ĉiuokaze ŝajnas al mi ke la tuton de la de vi priskribitaj fenomenoj mulmultaj nomus 'moderneco' ĉi tie. Fakte mi eble dirus ke al mi 'moderna' ankoraŭ havus bonan kromsignifon.

Demian (Montri la profilon) 2011-majo-06 04:27:55

miĥil:...Sed ĝenerale mi pensas ke estas malfacile kompari la nunan socion kun tiuj de antaŭaj epokoj, ĉar en tiuj ni ne vivas.
Ne okazis al mi antaŭe ke al kio ni komparas la nunan staton de socio. Vi pravas.

Terurĉjo:...homoj kutime maturiĝas, blataj pugoj malaperas el iliaj kapoj kaj ĉio aranĝas.
Vi ankaŭ pravas. Sed mi remarkas ke multe da pliaĝuloj agas kiel infanojn.

Anstataŭ de instrui siajn infanojn kiel respekti aliajn, ili nur instruas la teĥnikojn de postvivi en la mondo (iamaniere).

============================================
Relate al la temo estas tiu ĉi demando:

Kiu estas pli moderna (kaj progresita) - Adamo aŭ Eto?

Antaŭ 20 jaroj, Adamo venis al preĝejo per biciklo. Nun li venas al preĝejo per aŭto.



Antaŭ 20 jaroj, Eto venis al preĝejo per biciklo. Nun li venas al biblioteko pri scienco per biciklo.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-06 08:43:32

Demian:Mi loĝas en Barato. Tie ĉi, la signifo de la vorto 'moderna' estas ke

1. oni surhavu novajn vestojn
2. oni havu kapablon trompi personojn
3. oni spektu tiujn stultajn televidprogramojn kiel Indian Idol kaj ŝatu ilin
4. ne respekti pli aĝajn personojn
5. ne zorgi pri studoj.....

Eble vi jam koniĝis, kion mi volas diri.

Mia demando estas, ĉu la sama okazas en via socio?

Kaj ĉu tio estas signo ke nia socio stultiĝas?
Eble azianoj pli simpatias al via demando ol eŭropanoj kaj eŭrop-devenintoj. Ĉar por ni azianoj "moderniĝo" ofte simile signifas "eŭropiĝo(westernize, mi celas)"n.
Kaj ofte troviĝas tiaj opinioj en Japanio, ke nunan malbonan situacion kaŭzis senkonsidera imitado de usono.

Sed tamen vi ŝajnas ne celi tion.

Mi opinias, ke via 1.-5. ne estas moderniĝoj. En moderna viv-stilo oni povas vivi modeste, bonkore kaj diligente. Ĉiuokaze ni bezosas ŝanĝi nin laŭ la moderniĝo de la tuta mondo. Sed tio ne estas difekti nin mem.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-06 08:50:32

Demian:Kiu estas pli moderna (kaj progresita) - Adamo aŭ Eto?

Antaŭ 20 jaroj, Adamo venis al preĝejo per biciklo. Nun li venas al preĝejo per aŭto.



Antaŭ 20 jaroj, Eto venis al preĝejo per biciklo. Nun li venas al biblioteko pri scienco per biciklo.
Ambaŭ estas modernaj, sed mi volas vivi kiel Eto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-06 09:07:02

Laŭ lernu-a eo-eo vortaro:
moderna (modern·a) 1. apartenanta al la epoko nuna, al la tempo nuna aŭ ĵus pasinta; plej nova, plej freŝdata; 2. apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva; 3. laŭ la opinioj, normoj, postuloj de la nuna tempo
Mi pensas, ke vi celas la trian signifon. La enhavo de la vorto dependas de la nuneco, kaj ankaŭ de la lando, ĉar normoj ne estas la samaj en diversaj landoj.

Do la demando estas ĉu la nunaj barataj normoj estas la samaj kiel en aliaj landoj.

En francio, la vorto "moderne", kiu iom post iom iĝis malmodena (!) estis realmodigita de dekstraj politikistoj. Ĝi signifas pli da influo de la merkato, malpli de povo por la ŝtato, malpli da publikaj servoj kaj malpli da protekto por la malriĉuloj. ploro.gif

Demian (Montri la profilon) 2011-majo-06 13:26:48

zan:Eble azianoj pli simpatias al via demando ol eŭropanoj kaj eŭrop-devenintoj. Ĉar por ni azianoj "moderniĝo" ofte simile signifas "eŭropiĝo(westernize, mi celas)"n.
Vi pravas. Eĉ tie ĉi, la signifo de esti moderna estas ke oni vestu, parolu kaj ĝoju kiel angloj aŭ usonanoj.

Ili ne volas agi, studi kaj labori kiel angloj kaj usonanoj. Ili nur volas ĝui kiel angloj kaj usonanoj.

Tial, ili prenas malbonaĵojn el ambaŭ kulturoj.

zan: Kaj ofte troviĝas tiaj opinioj en Japanio, ke nunan malbonan situacion kaŭzis senkonsidera imitado de usono.Sed tamen vi ŝajnas ne celi tion.
Kiam mi pensas pri Japanio, mi ofte imagas landon, kiu volas imiti usonon. Mi ne scias la kialon sed ĝin mi imagas.

Pri kia malbona situacio vi parolas. Ekonomika, kutlura, eduka aŭ iu alia?

zan: Mi opinias, ke via 1.-5. ne estas moderniĝoj.
Demandu junulojn en via proksimo kaj ili respondos al vi. okulumo.gif

zan: En moderna viv-stilo oni povas vivi modeste, bonkore kaj diligente. Ĉiuokaze ni bezosas ŝanĝi nin laŭ la moderniĝo de la tuta mondo. Sed tio ne estas difekti nin mem.
Mi kredas ke estas eble sed ankaŭ malfacile. Ĉu ne? ridulo.gif

Demian (Montri la profilon) 2011-majo-06 13:31:10

Altebrilas:Laŭ lernu-a eo-eo vortaro:
moderna (modern·a)... 3. laŭ la opinioj, normoj, postuloj de la nuna tempo
Mi pensas, ke vi celas la trian signifon. La enhavo de la vorto dependas de la nuneco, kaj ankaŭ de la lando, ĉar normoj ne estas la samaj en diversaj landoj.
Tio signifas, ke se ĉiu estus trompanto, esti trompanto estas moderna? Stranga sed logika laŭ la vortaro Eo-eo!

zan (Montri la profilon) 2011-majo-07 03:44:05

Demian:
zan: Kaj ofte troviĝas tiaj opinioj en Japanio, ke nunan malbonan situacion kaŭzis senkonsidera imitado de usono.Sed tamen vi ŝajnas ne celi tion.
Pri kia malbona situacio vi parolas. Ekonomika, kutlura, eduka aŭ iu alia?
Pluraj. Ekonomia situacio estas pli freŝa imitado. Mi celis, ke same kiel usono tro da libereco en ekonomio multigis malriĉulojn, almenaŭ malpli riĉigis laborantojn. Laŭ mi tio estas malboniĝo kaŭzita de senkonsidera imitado kaj ne estas enkondukinda "moderniĝo".

Kultura imitado(mi celas muzikon, vestojn, meblojn, televidprogramojn, k.a.) ne estas kulpa laŭ mi. Antaŭĉio ni ne povas fariĝi tute samaj kiel usonanoj. Ni kreis nian novan propran kulturon, lernante usonan stilon. Kultura imitado iasence estas moderniĝo sed tute ne stultiĝo.

Kritiko al eduka imitado estas dubinda por mi. Laŭ iuj opinioj edukado, kiu emfazas individuismon kvazaŭ en usono, difektis nian socion, en kiu antaŭe homoj alligiĝis inter si. Pro tio multiĝis krimoj(ekz:trompo) kaj aperis novaj malbonaj fenomenoj(ekz:malrespekto al pliaĝuloj). Do, moderniĝo estas malbona. Sed mi ne pensas tiel. Laŭ mi egoismo ne estas individuismo kaj individuismo ne kontaŭas bonan komunumon. Mi opinias, ke mensa regreso ne eblas. Malbonajn fenomenojn en nunatempo bonigos plia progreso ne regreso. Krome, oni ne povas pruvi, ke ne ekzistis antaŭe la samaj fenomenoj. Oni rememoras aŭ imagas antaŭan epokon pli bela.

Nuntempe estas severe por junuloj same en ĉiu lando. Sed ne senesperu.

mihxil (Montri la profilon) 2011-majo-07 09:09:51

Demian:
Kiu estas pli moderna (kaj progresita) - Adamo aŭ Eto?

Antaŭ 20 jaroj, Adamo venis al preĝejo per biciklo. Nun li venas al preĝejo per aŭto.



Antaŭ 20 jaroj, Eto venis al preĝejo per biciklo. Nun li venas al biblioteko pri scienco per biciklo.
Ŝajnas ke vi volas kontrastigi aŭton kaj biciklon kiel ion 'modernan' kontraŭ ion 'malmodernan'. Kaj 'sciencon' kaj 'preĝejon' kiel alian tian duopon.

Mi fakte pensas ke biciklo kaj aŭto pli malpli ekekzistis en la sama tempo kaj do almenaŭ aĝe estas pli malpli same 'modernaj'. Sed ankaŭ alimaniere mi ne vere sentas la kontraston. Por mi iel biciklo estas klare pli moderna. En espereble venonta, eble utopia, socio, oni pli kaj pli uzas biciklon por iri laborejen.

Nu, kaj kompreneble pri religio mi samopinias trovante ke tio efektive aspektas kiel malmodernega heredaĵo el la ŝtonepoko. Sed mi tamen timas ke ankaŭ tio ne vere tiel estas, kaj ke eĉ religio, probable tamen en pli kaj pli svagaj enkarniĝoj, havos estontecon, kaj do nek estas 'moderna' nek 'malmoderna'.

Lasta rimarkindaĵo estas ke vi ŝajnas trovi ke iri al biblioteko iel estas moderne. Ulo, ni havas la reton jam!

Reen al la supro