去目錄頁

Ĉu vi rimarkis, ne lernu.net tuj atingos 100 000 da uzantoj?

vincas, 2011年5月7日

讯息: 13

语言: Esperanto

Dominique (显示个人资料) 2011年5月8日下午5:14:04

AlfRoland:Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?
Jes, kaj iuj havas pli ol unu salutnomon.

La nombro de aktivaj uzantoj estus pli interesa statistiko (tiuj, kiuj ensalutis an la lastaj x monatoj).

Jev (显示个人资料) 2011年5月8日下午5:38:01

Uzanto, kiu lernis Esperanton per lernu! antaŭ 2 jaroj estas same interesa por la statistiko, kiel uzanto, kiu lernas Esperanton per la paĝaro nun. La nombro de aktivaj uzantoj estas ankaŭ tre interesa (kaj trovebla ĉe lernu!), sed tio estas alia afero.

Kiam ni ekhavos 100.000 aktivajn uzantojn, ni sendube ankaŭ tion festos. rideto.gif

vincas (显示个人资料) 2011年5月8日下午6:56:27

> La nombro de aktivaj uzantoj estus pli interesa statistiko (tiuj, kiuj ensalutis an la lastaj x monatoj).

Estas nur tia statistiko.
Ensalutoj (ekde 2004-11-22) - entute: 1 822 922, pasintsemajne: 6 869, ĉi-semajne: 6 640 (3 177), hieraŭ: 928, hodiaŭ: 788

http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/resumo....

回到上端