본문으로

Ĉu vi rimarkis, ne lernu.net tuj atingos 100 000 da uzantoj?

글쓴이: vincas, 2011년 5월 7일

글: 13

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 8:00:02

darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 8:09:54

Antaŭ kelka tempo erinja jam atentigis pri tio en la anglalingva forumparto kaj ankaŭ diris, ke io speciala okazos je la registriĝo de la 100000a uzanto.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 8:14:48

Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?

vincas (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 8:17:47

AlfRoland:Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?
Bedaŭrinde, vi pravas malgajo.gif

darkweasel:Antaŭ kelka tempo erinja jam atentigis pri tio en la anglalingva forumparto kaj ankaŭ diris, ke io speciala okazos je la registriĝo de la 100000a uzanto.
Mi atendos ridulo.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 8:40:58

AlfRoland:Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?
Certe - kaj do?

geo63 (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 9:36:58

Multege da esperantistoj ne uzas lernu.net. Kaj ne ĉiuj registritaj uzantoj estas esperantistoj. Do mi ne ekscitiĝas pri tiu ĉi nombro tro multe. Tamen la nombro de esperantisoj estas 1......?

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 5월 7일 오후 9:47:36

darkweasel:
AlfRoland:Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?
Certe - kaj do?
La sumo pli imponus se ĝi nur inkludus uzantojn aktivajn ekzemple dum la lasta jaro. Ne indas trompi nin mem.

horsto (프로필 보기) 2011년 5월 8일 오전 10:58:58

AlfRoland:
darkweasel:
AlfRoland:Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?
Certe - kaj do?
La sumo pli imponus se ĝi nur inkludus uzantojn aktivajn ekzemple dum la lasta jaro. Ne indas trompi nin mem.
Tute ne temas pri trompo. Ankaŭ la nombro de uzantoj, kiuj iam ajn uzis la paĝaron estas interesa.
Krome, povus esti ke ankaŭ multaj aliaj uzas la paĝaron sen krei konton. Kiam mi komencis mi ne havis rapidan interretan konekton hejme, tial mi elŝutis la lecionojn, printis ilin kaj lernis per legi la printitajn tekstojn. Tio funkcias sen ensaluti.

AlfRoland (프로필 보기) 2011년 5월 8일 오후 4:32:19

horsto:

Rubriko de ĉi tiu fadeno estas: "Ĉu vi rimarkis, k(n)e lernu.net tuj atingos 100 000 da uzantoj?" Tio imagigas min ke temas pri aktivaj uzantoj. Mi komprenas ke povas esti neensalutintaj uzantoj sed certe ankaŭ estas uzantoj kun pluraj kontoj. Eĉ la nombro de nun aktivaj uzantoj povas esti impona - ne indas troigoj.

jan aleksan (프로필 보기) 2011년 5월 8일 오후 4:43:44

AlfRoland:
darkweasel:
AlfRoland:Bedaŭrinde mi pensas ke tiu sumo ankaŭ inkludas homojn, kiuj iam registriĝis sed ne plu uzas la paĝaron, ĉu ne?
Certe - kaj do?
La sumo pli imponus se ĝi nur inkludus uzantojn aktivajn ekzemple dum la lasta jaro. Ne indas trompi nin mem.
Certe estas eĉ la plej multo, sed ĉu gravas. mi opinias ke 100 000 estas sufiĉe mirinda cifero

다시 위로