Ke daftar isi

Enigmo: Naskiĝtago

dari 黄鸡蛋, 8 Mei 2011

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

黄鸡蛋 (Tunjukkan profil) 8 Mei 2011 02.16.48

Marko kaj Petro estas du amikoj de Maria.
Iutage, Maria diris al Marko en kiu monato ŝi naskiĝis, kaj al Petro en kiu tago (de monato). (Kompreneble, Marko ne aŭdis en kiu tago Maria naskiĝis kaj Petro ne aŭdis en kiu monato) Kaj Marko kaj Petro sciis, ke la naskiĝtago de Maria estas unu el la jenaj:
la 4-a de marto,
la 5-a de marto,
la 8-a de marto,
la 4-a de junio,
la 7-a de junio,
la 1-a de septembro,
la 5-a de septembro,
la 1-a de decembro,
la 2-a de decembro,
la 8-a de decembro.

Do Maria demandis, ĉu ili scias ŝian naskiĝtagon nun.
- Mi ne scias, sed mi estas certa ke nek Petro scias. - diris Marko.
- Mi ja ne sciis, sed mi scias post kiam Marko diris tion. - diris Petro.
- Nun ankaŭ mi scias. - diris Marko.

Kompreneble kaj Marko kaj Petro estas sufiĉe saĝa.
Kiu dato, do, estas la naskiĝtago de Maria?

horsto (Tunjukkan profil) 8 Mei 2011 10.44.15

黄鸡蛋:
- Mi ne scias, sed mi estas certa ke nek Petro scias. - diris Marko.
Marko certas ke ankaŭ Petro ne scias la daton, do la monato ne povas esti junio. Se estus la junio, tiam povus esti la 7a de junio kaj tiam Petro scius la daton.
黄鸡蛋:
Mi ja ne sciis, sed mi scias post kiam Marko diris tion. - diris Petro.
Nun Petro scias la daton, do temas pri tago en junio. La 7a aperas nur unufoje, do estas la 4a. La 4a aperas nur dufoje, do estas la 4a de marto.
黄鸡蛋:
Nun ankaŭ mi scias. - diris Marko.
Tion nun scias ankaŭ Marko.

黄鸡蛋 (Tunjukkan profil) 8 Mei 2011 14.10.43

Bedaŭrinde, horsto, ŝajnas ke vi ne rimarkis ke ankaŭ la 2a aperas nur unufoje. Do vi bezonas modifi vian respondon

fizikisto (Tunjukkan profil) 13 Mei 2011 06.43.25

Unue, Marke sciis, ke Petro ne scias la tagon, do ne temis pri junio nek septembro.

Nun Petro scias la monaton, do devas esti la 1-a (de septembro) aŭ la 4-a aŭ la 8-a (de marto).

Ĉar nun ankaŭ Marko scias la tagon, estas la 1-a de septembro.

黄鸡蛋 (Tunjukkan profil) 13 Mei 2011 10.27.38

fizikisto:Unue, Marke sciis, ke Petro ne scias la tagon, do ne temis pri junio nek septembro.

Nun Petro scias la monaton, do devas esti la 1-a (de septembro) aŭ la 4-a aŭ la 8-a (de marto).

Ĉar nun ankaŭ Marko scias la tagon, estas la 1-a de septembro.
Brave! rideto.gif

Kembali ke atas