Til indholdet

Romanaj Ciferoj...

af dombola, 10. maj 2011

Meddelelser: 4

Sprog: Esperanto

dombola (Vise profilen) 10. maj 2011 00.15.13

El alia fadeno :

novatago:
patrik kaj kirilo81:Nebukadnecar II
Mi ne certas, sed iam, iu diris al mi ke oni ne rajtas uzi romiajn nombrojn en esperanto. Nu, krom se oni volas lernigi ilin.

Ĝis, Novatago.
Kiu povas helpi indiki iun referencon pri la uzado de romanaj ciferoj?
Mi trovis almenaŭ tie ĉi libron de bonreputacia tradukisto kiu uzas tiajn ciferojn.

sudanglo (Vise profilen) 10. maj 2011 10.58.31

Mi neniam aŭdis pri malpermeso de uzo de Rom(an)aj ciferoj en Esperanto. Ili certe uziĝas en Plena Analiza Gramatiko por signi subparagrafojn.

KoLonJaNo (Vise profilen) 10. maj 2011 17.04.27

Saluton!

dombola:Kiu povas helpi indiki iun referencon pri la uzado de romanaj ciferoj?
En PMEG troveblas malrekomendo ("evitindaj") de romaj ciferoj en la unua alineo pri "Elparolataj helposignoj".

Kolonjano

dombola (Vise profilen) 28. maj 2011 23.57.05

Neniu plu donis kontribuaĵojn al tiu ĉi fadeno, sed mi pensas ke sufiĉas.Mi konkludas ke Rom(an)aj ciferoj estas evitindaj,sed ne tute evitendas.

Dankon al sudanglo kaj KoLonJano pro la helpo!

Tilbage til start