目次へ

Ludo: "Muzikstiloj estas mondkulturo"

qwertz,2011年5月11日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

qwertz (プロフィールを表示) 2011年5月11日 10:07:09

Slu/Sal'

mi opinas, ke muzikstiloj estas mondkulturo. Muzikstiloj ne zorgas pri tradiciaj landlimoj. Ekzemple ĵazo-muzikisto de malsama lando kreas similare muziko laŭ ĵazmuzikstilon. Tio ankaŭ okazas, se muzikistoj de diferenca landoj neniam renkontiĝis. Pri tio, muzikstiloj estas mondkulturo, ĉu ne?

Mi volas proponi ludo. Oni devas trovi minimume du kantoj kun sama muzikstilo. Sed muzikistoj devas esti de malsama landoj. Ekzemple:

Bravo - "La urbo" / Браво - "Этот город" (Klaku CC butono por esperantlingva subtitelo) (Rusio)

kaj

Pogues - dirty old town (Irlando)

Ĉu tio estas sama muzikstilo? Fokusaudu al la Banjo.

ĝp,

- Se vi ne povas vidi io video en via lando, provu la ligilo tra retpaĝo kaŝeju mia postaĵo - KMP.
- Se via videoligilo enhavas io X, bonvolu metu apostrofon antaŭ x, ekz.: ĝ = g ' x (sen spacoj)

Lom (プロフィールを表示) 2011年5月11日 10:38:37

Interesa ludo. ridulo.gif
Mi ĵus malkovris du bonajn filmetojn por tio hieraŭ:

http://www.youtube.com/watch?v=1ZkfrCQefd8&featu... (Germanio)
http://www.youtube.com/user/struppiejonas#p/a/f/... (Ĉinio)
Kaj kompreneble:
http://www.youtube.com/watch?v=TR5Qo4Pnc94 (Jamajko)

qwertz (プロフィールを表示) 2011年5月11日 11:03:47

mojosa. Tre bona ekzemploj! Jonny M, Regeo de Ĉinio kaj - la majstro de regeo rido.gif

ceigered (プロフィールを表示) 2011年5月14日 1:19:50

Mi opinias ke muzikstiloj estas ambaŭ mondkultura *kaj* loke kultura (mi volas diri ion kiel la angla "local culture" - kulturo de nur unu loko) - ekzemple ambaŭ la mondo kaj la origina loko posedas la muzikstilon, do por tiu enketo, mi elektis "Jes".

Vladicxjo (プロフィールを表示) 2011年5月15日 23:18:10

Ĝi estas mondkultura kaj lokala samtempe. Ĝenerala stilo plejofte estas mondkultura. Kaj diversaj branĉoj de stilo fojfoje povas esti lokaj. Tiel estas ekzemple en mia ŝatata punkroko - ĝi plenas je diversaj "naciaj skoloj", nu, ekzemple: Novjorka Hadrkoro, Finnkoro, Japkoro, Kalifofria Punko, Siberia Punko, Grunĝo (forte rilata al urbo Seattle), Folkpunko, Germanpunko (Deutschpunk) kaj aliaj.
Tio ne signifas, ke tia muziko estas ludata nur en tiuj landoj, sed tion, ke bandoj el ĉi-landoj plej multe influis ĝin.

Kaj se temi diversajn tradiciajn popolajn muzikojn, do mi pensas, ke tie eĉ malnecesas ion komprenigi rideto.gif

Lom (プロフィールを表示) 2011年7月7日 13:10:52

Mi trovis novan "internacian muzikon". ridulo.gif

Brita grupo de rok-muziko en Tajvano:
http://www.youtube.com/watch?v=2XTBwvi0h2E

(Estos dokumentfilmo pri ili en Bristolo la 17 Julio, sed bedaŭrinde mi ne estos tie tiam: )https://www.facebook.com/event.php?eid=213594472...

Kaj por daŭrigi la ludon: Rok-muziko:
Haitio
Japanio
ridulo.gif

benjama2 (プロフィールを表示) 2011年7月7日 19:22:16

Aaron Copland estis usona komponisto sed Dmitri Schostakovic estis rusa. Ili komponis en la sama tempo sed ili ambaŭ komponis malsamajn animstatojn pro malsamaj fonoj

先頭にもどる