ورود به محتوا

Kial "ci" neniam estas uzata?

از HaleBopp, 11 مهٔ 2011

پست‌ها: 22

زبان: Esperanto

Chainy (نمایش مشخصات) 17 مهٔ 2011،‏ 7:39:25

darkweasel:Distingo inter formala k neformala alparolo estas malbonega afero por internacia lingvo. La uzado de tiuj alparoloj estas malsama inter la diversaj naciaj lingvoj. Kaj iuj, ekzemple la angla, tion tute ne havas.

Eble nura distingo de singularo k pluralo ja estus utila, sed Zamenhof origine simple ne kreis la lingvon tia.
Mi konsentas. Mi mem rimarkis, ke estas granda diferenco inter tio, kiel rusoj kaj germanoj uzas siajn ekvivalentojn de 'ci'. Mi longe provis alkutimiĝi al la rusa uzkutimo, kaj nun estas al mi tre malfacile ekuzi tiajn vortojn en la germana!

Ekzemple, la germanaj gepatroj de mia koramikino diris, ke mi povas uzi 'du' (ci) al ili - sed mi sentas embarason fari tion! Mi ĉiam volas uzi la pli ĝentilan formon 'Sie', kiel mi farus en Rusujo.

Por mi, kiel anglo, la tuta afero estas kompreneble tre malfacila! Kaj eĉ por tiuj, kiuj havas tian distingon en sia propra lingvo, klare povus esti multe da miskomprenoj en la uzado de 'ci' pro la malsamaj kutimoj en diversaj landoj.

tommjames (نمایش مشخصات) 17 مهٔ 2011،‏ 11:14:08

Chainy:
Ankaŭ mi emas konsenti, ke distingoj inter formala/neformala alparolo ne indas por simpla internacia lingvo. Ĉi tiu diskuto memorigas min pri longe pasinta fadeno en la angla forumo, en kiu estiĝis sufiĉe longa kaj ĝisosta dis(k/p)utado pri la relativaj avantaĝoj de tiaj distingoj, ĉi tie. Mi trovis ĝin interesa.

بازگشت به بالا