Al la enhavo

Kiam "esti" povas esti subkomprenata?

de gregorynacu, 2011-majo-12

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

gregorynacu (Montri la profilon) 2011-majo-12 17:58:23

Mi rimarkis ke iufoje oni forlasas la -n de a-vorto kiam tiu sekvus subkomprenatan "esti." Ekz:

"Mi opinias lin malsaĝa."
Anstatau
"Mi opinias ke li estas malsaĝa."

Laŭ mi, la lasta estas pli klara, sed mi demandis al instruisto pri la unua, kaj li respondis ke la unua estas pli logika se oni konsideras ke la vorto "esti" estas subkomprenata inter "lin" kaj "malsaĝa."

Do, en la sekvaj frazoj, kiu estas pli ĝusta?

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."

"Mi legas librojn tradukitaj en esperanton."

Ĉu en la dua frazo oni ne povas konsideri ke "kiu estas" estas subkomprenata antaŭ "tradukitaj"?

Se la unua frazo pli bonas, ĉu ĝi havus la saman signifon se la a-vorto venus antaŭ antaŭ la o-vorto? Ekz:

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."
"Mi legas tradukitajn librojn en esperanton."

Ĉu tiuj signifas ĝuste la saman?

Kio pri: "Mi legas librojn kiuj estas tradukitaj en esperanton." ĉu tiu ĉi samas tiujn suprajn du frazojn?

Gregorio. 

darkweasel (Montri la profilon) 2011-majo-12 18:21:12

gregorynacu:Mi rimarkis ke iufoje oni forlasas la -n de a-vorto kiam tiu sekvus subkomprenatan "esti." Ekz:

"Mi opinias lin malsaĝa."
Anstatau
"Mi opinias ke li estas malsaĝa."
Tio tamen ne estas subkompreno de esti. Tio estas perverba priskribo de objekto, tute normala afero en Esperanto.

gregorynacu:
Do, en la sekvaj frazoj, kiu estas pli ĝusta?

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."

"Mi legas librojn tradukitaj en esperanton."
La unua. La dua povas esti ĝusta nur en tre tre specialaj okazoj, kiuj tamen ne tre sencohavas ĉi-kaze.

gregorynacu:
Se la unua frazo pli bonas, ĉu ĝi havus la saman signifon se la a-vorto venus antaŭ antaŭ la o-vorto? Ekz:

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."
"Mi legas tradukitajn librojn en esperanton."
La duan frazon mi ne bone komprenus, kvankam mi ne nomus ĝin malĝusta. La kialo de ĝia nekomprenebleco estas, ke en Esperanton logike ja apartenas al la verbo traduki, sed tiu verbo (en la formo tradukita) estas tre malproksima de tiu esprimo. Se mi legus tian frazon, mi unuavide kredus, ke vi uzis troan akuzativon kaj celis, ke vi legas tradukitajn librojn en Esperanto - iom alia afero.

gregorynacu:
Kio pri: "Mi legas librojn kiuj estas tradukitaj en esperanton." ĉu tiu ĉi samas tiujn suprajn du frazojn?
Tio ja samsignifas kun mi legas librojn tradukitajn en Esperanton.

gregorynacu (Montri la profilon) 2011-majo-12 19:41:24

darkweasel:
gregorynacu:
Do, en la sekvaj frazoj, kiu estas pli ĝusta?

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."

"Mi legas librojn tradukitaj en esperanton."
La unua. La dua povas esti ĝusta nur en tre tre specialaj okazoj, kiuj tamen ne tre sencohavas ĉi-kaze.
Instinkte mi konsentas kun la plimulto kiun vi respondis al mi. Sed mi plej scivolas pri
tiu ĉi parto de via respondo. Kial la dua ne estas ĝusta? Aŭ, kiel vi diris, se la dua povas esti ĝusta en specialaj
kazoj, en kiu kazo ĝi povas esti ĝusta? Ĉu vi povas doni ekzemplon? Kaj se tiu dua frazo mia ne
estas ĝusta, kion do ĝi signifas?

Kial vortoj ne povas esti subkomprenataj? Kial "kiu estas" ne povas esti nediritaj?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-12 23:03:52

Estas kazoj kiam participa adjektivo povas esti nominativa tuj post rekta objekto, sed mi dubas ke estus iu ajn kunteksto en kiu oni povus diri 'Mi legis libron tradukita en Esperanton'.

Oni dirus 'mi vidis Johanon kisanta Susan', en la senco ke mi vidis lin kisi ŝin. Tia frazo portas la ideon ke mi vidis ke Johano kisas Susan.

Sed oni ne povas reverki la frazon pri legado de la libro en la formo Mi legis ke la libro estas tradukita (aŭ tradukiĝis) en Esperanton, ĉar tio ŝangas la signifon.

sergejm (Montri la profilon) 2011-majo-13 04:38:14

gregorynacu:Se la unua frazo pli bonas, ĉu ĝi havus la saman signifon se la a-vorto venus antaŭ antaŭ la o-vorto? Ekz:

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."
"Mi legas tradukitajn librojn en esperanton."

Ĉu tiuj signifas ĝuste la saman?
Kutime, kiam estas uzata la vortordo de la dua frazo, "tradukitajn" rolas kiel adjektivo, ne participo. Tiam "en esperanton" devus rilati al "legas". Sed tio ne havas sencon, do la dua frazo havas saman senco kiel la unua, sed etas pli malbone komprenata. Sed se ne estus akuzativo:
"Mi legas tradukitajn librojn en Esperanto."
aŭ pli en kutima vortordo
"Mi legas en Esperanto tradukitajn librojn."
la senco estus alia.
Krom tio, En la frazo:
"Ni legas librojn tradukitaj en esperanton."
"tradukitaj" rilatas al "ni".

darkweasel (Montri la profilon) 2011-majo-13 05:36:15

sudanglo:
Oni dirus 'mi vidis Johanon kisanta Susan', en la senco ke mi vidis lin kisi ŝin. Tia frazo portas la ideon ke mi vidis ke Johano kisas Susan.
Jen pli da detaloj:
Kuri / kuranta / kurantan : alia diferenco inter participoj kaj ordinaraj adjektivoj

johmue (Montri la profilon) 2011-majo-13 08:31:17

gregorynacu:
"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."
"Mi legas tradukitajn librojn en esperanton."
Mi preferus la unuan version. Rekomendo (ne regulo), kiun mi diras al lernantoj, estas ke oni ne disŝiru frazpartojn. Kaj tion vi faras en la dua versio.

La objekto konsistas el substantivo "librojn" kaj atributon "tradukitajn en Esperanton". La dua versio via disŝiras la atributon. Tio malfaciligas la komprenon.

johmue (Montri la profilon) 2011-majo-13 08:38:13

gregorynacu:
darkweasel:
gregorynacu:
Do, en la sekvaj frazoj, kiu estas pli ĝusta?

"Mi legas librojn tradukitajn en esperanton."

"Mi legas librojn tradukitaj en esperanton."
La unua. La dua povas esti ĝusta nur en tre tre specialaj okazoj, kiuj tamen ne tre sencohavas ĉi-kaze.
Instinkte mi konsentas kun la plimulto kiun vi respondis al mi. Sed mi plej scivolas pri
tiu ĉi parto de via respondo. Kial la dua ne estas ĝusta? Aŭ, kiel vi diris, se la dua povas esti ĝusta en specialaj kazoj, en kiu kazo ĝi povas esti ĝusta? Ĉu vi povas doni ekzemplon? Kaj se tiu dua frazo mia ne
estas ĝusta, kion do ĝi signifas?
La klasika ekzemplo tia estas la jenaj frazoj:

[LISTO]
Ili pentris la domon ruĝan.
Ili pentris la domon ruĝa.[/list]Ĉu vi vidas la diferencon inter la du frazoj. Ili ambaŭ estas gramatike ĝustaj sed havas malsamajn signifojn.

Eble eĉ pli klare:
[LISTO]
Ili pentris blanka domon ruĝan.
Ili pentris blankan domon ruĝa.[/list]Tamen mi ne rekomendus la unuan version ĉar ĝi eble povus esti ambigua.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-13 11:25:22

Se mi bone komprenis, Miner argumentas ke estas nuanca diferenco inter

1. Mi vidis lin fumi cigaredon

2. Mi vidis lin fumanta cigaredon.


Sed, surbaze de historiaj ekzemploj, ne povas kapti diferencon inter

2. Mi vidis lin fumanta cigaredon.

3. Mi vidis lin fumantan cigaredon.


PMEG tamen detektas nuancan diferencon inter 2. kaj 3.

Kvankam mi konsentus pri ebla diferenco inter 1. kaj 2., mi malkonsentus kun Miner pri la samvaloro de 2. kaj 3.

La diferenco inter 1. kaj 2. venas de tio ke per infinitivo oni simple nomas la agon, sen aspekta komento.

En la kazo de 2. eble vi ne vidis ke li finis la cigaredon sed en la percepta momento li ja estis fumanta.

Tiel oni nature dirus 'Mi iam vidis lin fumi 12 cigaredojn en unu horo'.

Kontraste 'Mi vidis lin fumanta 12 cigaredojn' implicas eble ke la 12 cigaredojn li tenis sammomente en la buŝo.

De kie venus diferenco inter 'vidi iun X-anta' kaj 'vidi iun X-antan'.

Tio venus de tio, ke per 'X-antan' oni prezentas la vidatan personon kiel karakterizatan (priskribatan) de la X-ago. Ali-vorte la participo tiam rolas adjektive.

Ekzemplo. En la malnova urbo oni povas vidi multajn domojn konstruitajn en la 17-a jarcento.

Mi vidis homon havantan pli ol cent jarojn danci kiel junulo.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-junio-03 01:06:15

La specialaj okazoj, pri kiuj darkweasel parolis, estas kiam la verbo mem ligas 3 aferojn. Ekzemple:

Mi opinias lin malsaĝa.
Opinii:
1) Kiu opinias? Mi.
2) Pri kiu estas la opinio? Pri li.
3) Kia estas la opinio pri li? Malsaĝa Ke li estas malsaĝa.

Ili pentris blankan domon ruĝa.
Pentri:
1) Kiuj pentris? Ili.
2) Kion ili pentris? Blankan domon.
3) Kia estas la rezulto de la ago pentri? Ruĝa.

La saman rezonadon oni povas apliki al “Li sentis sin tiel malfeliĉa”, “Neniam mi vidis/trovis lin tia”, ktp.

Tamen oni ne povas utiligi tiun rezonadon por la verbo “legi”. Pro tio, mi dirus ĉiam “tradukitajn” en via ekzempla frazo.

Reen al la supro