Ir ao conteúdo

Manifesto de Raŭmo

de paulopolo, 13 de maio de 2011

Mensagens: 57

Idioma: Esperanto

qwertz (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:06:07

paulopolo:
Ps. bela foto de lago aŭ maro kaj bona boatoridulo.gif
tsss, tsss. okulumo.gif

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:08:23

En ĉi tiu diskuto, oni ofte emas ĉion troigi. Estas tute egale, ĉu oni kredas je iu hipoteza momento en la estonteco, kiam Esperanto eventuale fariĝus iaspeca 'dua lingvo por ĉiu' aŭ ne.

Ĉiuj la jamaj Esperantistoj aprezas la bonajn aspektojn de la lingvo Esperanto. Kaj eble (espereble) la nombro de tiaj homoj kreskos en la estonteco, eble ne. Ni simple daŭre lernu kaj uzu la lingvon, ĉar ĝi ja havas multon por oferti.

En la realo estas ege malgranda, preskaŭ nenia diferenco inter ambaŭ grupoj en ĉi tiu diskuto. Simple temas pri kiom oni volas revi pri iu estonta pli granda utilo de la lingvo. Dume, ni ĉiuj uzas la lingvon en la nuno. Do kial disputi pri tute hipotezaj aferoj?!

Mi estas nek tielnomata 'raŭmisto', nek tielnomata 'finvenkisto' - tiuj etikedoj tute ne utilas al ni. Mi simple estas Esperantisto.

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:28:50

Laŭ mi, tiaj diskutoj fontas el ia frustro de Esperantistoj. Sed frustro ne helpos nin!

Iuj Esperantistoj ŝatas revi pri la 'fina venko', pri ia magia momento, kiam la registaroj de la mondo subite komprenos kiel bona estas Esperanto. Aliaj ne volas revi pri io tia, ĉar la nuna realo tro malkuraĝigas ilin. Sed ambaŭ partioj kompreneble ne kontraŭus, se tia revo plenumiĝus!

Dume, ĉiuj Esperantistoj (egale ĉu 'raŭmistoj' aŭ 'finvenkistoj') uzas la lingvon en la realo inter si mem. Tio estas jam bona afero, kaj neniu el ambaŭ grupoj malkonsentus kun tio!

Estas maljuste indiki al projektoj, kvazaŭ ili estas la rezultatoj de la 'raŭmistoj' - ankaŭ la tre revoplenaj Esperantistoj (finvenkistoj) faras multe da bonaj projektoj en la nuno. Do estas nenia diferenco inter la du grupoj en la senco de agemo favore al la disvastigo de Esperanto!

paulopolo (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:31:28

Chainy:En ĉi tiu diskuto, oni ofte emas ĉion troigi. Estas tute egale, ĉu oni kredas je iu hipoteza momento en la estonteco, kiam Esperanto eventuale fariĝus iaspeca 'dua lingvo por ĉiu' aŭ ne.

Ĉiuj la jamaj Esperantistoj aprezas la bonajn aspektojn de la lingvo Esperanto. Kaj eble (espereble) la nombro de tiaj homoj kreskos en la estonteco, eble ne. Ni simple daŭre lernu kaj uzu la lingvon, ĉar ĝi ja havas multon por oferti.

En la realo estas ege malgranda, preskaŭ nenia diferenco inter ambaŭ kampoj en ĉi tiu diskuto. Simple temas pri kiom oni volas revi pri iu estonta pli granda utilo de la lingvo. Dume, ni ĉiuj uzas la lingvon en la nuno. Do kial disputi pri tute hipotezaj aferoj?!

Mi estas nek tielnomata 'raŭmisto', nek tielnomata 'finvenkisto' - tiuj etikedoj tute ne utilas al ni. Mi simple estas Esperantisto.
Vi denove ne diskutas pri la enhavo de la teksto. Montru respektiva citaĵo kaj komentu tion. Mi proponas diskuti nur pri teksto. Citaĵo poste montras erarojn

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:36:25

paulopolo:Citaĵo poste montras erarojn
Ĉu vi jam scias la 'erarojn'? Eraroj pri kio? Diru al ni, kion vi celas.

Mi ne komentas la tekston, ĉar mi opinias tion ne necesa. Aŭ vi povas klarigi, kial tio necesas?

qwertz (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:40:17

paulopolo:
rido.gif , vi ne komprenas min. Mi demandas:
Kial vi diras pri tiu filmo? Kie estas kunigo kun Manifesto? En angla forumo vi komparas Finavenko kaj Manifesto de rauma kun Sitnel kaj Scales.
Do mi demandas kiu estas kiu? Manifesto de Rauma mortigas Fina venko? Ĉu inverse? Pri kio temas?
Em, en ordo, mi komprenas.

Unue, Sintel estas filmdramato. Kaj, certe, Sintel filmo ne intencfaris por montri diferenco de Raŭmisma komuno kontraŭ Finvenkismo movado. Sed estas, laŭ mi, interesa bildeca presentaĵo de tio ŝangadon.

Mi vidas "senverdkolora" Sintel knabino kia raŭmisma membro kiu finiĝis finvenkisma tempecon (=verda dinosaŭro/drako) "senintence". Ankaŭ Raŭmisma komuno volas, ke Esperanto vivas. La tuta filmo estas faris tre moderne kun komputilon. (3D Blender) = ekzemplo de samtempa kulturokupiĝo .

La batalo sceno 08:50 minuto kure mi vidas kia finigado de finvenkisma tempecon (=verda dinosaŭro). Sed ili estis amikojn. Estas tragedio. Sed Esperantlingva komuno nuntempe iras alian vojon sen historia finvenkismidea movadoideo kaj sen flagventumado. Estas la tempo por sole krei E-o kulturo kaj ne flagventumado kaj ne "Esperanto estas Lingvo Internacia lingvo-batalado" 11:50 mintuto kure
. Estas mia opinio.

ЄЭ

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 13:55:50

Mi vidas nenion por diskuti ĉi-teme. Kiel mi diris, mi ne emas diskuti hipotezajn revojn, pri kiel realismaj ili estas aŭ ne.

Mi subtenas la nunan disvastigon de Esperanton - kiel plej verŝajne ĉiuj Esperantistoj, ĉu ne? Kia estos la finala atingo de tiuj klopodoj, mi ne scias. Kiel mi nun sciu? Se Esperanto iam vere fariĝos la dua lingvo por ĉiu, do tio estus bonega. Eble tia revo tute ne eblas, kiu scias?! Sed mi esperas, ke la rolo de Esperanto fariĝos pli grava, ĉar mi pensas, ke tio estus tre utila al multe da homoj.

Kial disputi pri ĉu nia celo estas disvastigi lingvon ĝis ĝi fariĝos la duan lingvon por ĉiuj? Precipe, kiam ni eĉ ne scias, ĉu tio vere estas realisma aŭ necesa celo. Eble homoj neniam havos tian lingvon - eble ĉiam estos ia mikso de diversaj lingvoj, depende de la regiono, depende de iliaj bezonoj ktp. Mi certe ne volus trudi al ĉiuj Esperanton! Eble en iuj regionoj, Esperanto ne estos tre utila - kiu scias. Sed por multaj ĝi povus esti tre utila - estas la libera elekto de la homoj.

Eĉ nun rilate al la angla - ĝi estas tre disvastigita, sed ne en ĉiuj regionoj de la mondo. Eble en iuj sferoj oni simple ne bezonas la anglan - povus esti la sama situacio por Esperanto, eĉ se ĝi fariĝus pli grava lingvo en la mondo. Naciaj lingvoj ĉiam povos roli kiel pontolingvoj, eĉ se Esperanto fariĝos tre disvastigita. En iuj kazoj, homoj eble preferus uzi naciajn lingvojn anstataŭ Esperanto en la rolo de pontolingvo. Kial ne?

Kiel mi diris, ni ne troigu ĉion. Ni restu pretaj adaptiĝi al diversaj eventualaj situacioj. Kaj tia pensmaniero povas kunigi ĉiujn Esperantistojn, laŭ mi.

paulopolo (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 15:55:17

Chainy:
paulopolo:Citaĵo poste montras erarojn
Ĉu vi jam scias la 'erarojn'? Eraroj pri kio? Diru al ni, kion vi celas.

Mi ne komentas la tekston, ĉar mi opinias tion ne necesa. Aŭ vi povas klarigi, kial tio necesas?
Mi pardonpetas, se mi estis ne klara. Tio estas simpla.
Mia demando estas: Ĉu vi konsentas kun la teksto de manifesto ĉu ne? Se ne, diru kial.
En tia formo(mi nur petas kompreneble):
citaĵo: "blablabla", tio ne estas vera, ĉar "....."

paulopolo (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 16:17:47

qwertz:
Unue, Sintel estas filmdramato. Kaj, certe, Sintel filmo ne intencfaris por montri diferenco de Raŭmisma komuno kontraŭ Finvenkismo movado. Sed estas, laŭ mi, interesa bildeca presentaĵo de tio ŝangadon.

Mi vidas "senverdkolora" Sintel knabino kia raŭmisma membro kiu finiĝis finvenkisma tempecon (=verda dinosaŭro/drako) "senintence". Ankaŭ Raŭmisma komuno volas, ke Esperanto vivas. La tuta filmo estas faris tre moderne kun komputilon. (3D Blender) = ekzemplo de samtempa kulturokupiĝo .

La batalo sceno 08:50 minuto kure mi vidas kia finigado de finvenkisma tempecon (=verda dinosaŭro). Sed ili estis amikojn. Estas tragedio. Sed Esperantlingva komuno nuntempe iras alian vojon sen historia finvenkismidea movadoideo kaj sen flagventumado. Estas la tempo por sole krei E-o kulturo kaj ne flagventumado kaj ne "Esperanto estas Lingvo Internacia lingvo-batalado" 11:50 mintuto kure
. Estas mia opinio.

ЄЭ
Belega poeta komparoridulo.gif. Mi ŝatas tian stilonridulo.gif. Sed mi ne pensas ke Raumo halitigis Finvenkismo. Estanteco faris tion. Jes, sed tio estas detalo, mi komprenas vian vidpunkton kaj konsentas kun ĝi.

qwertz (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2011 18:46:24

paulopolo:
Belega poeta komparoridulo.gif. Mi ŝatas tian stilonridulo.gif. Sed mi ne pensas ke Raumo halitigis Finvenkismo. Estanteco faris tion. Jes, sed tio estas detalo, mi komprenas vian vidpunkton kaj konsentas kun ĝi.
Dankon. Do, Sintel filmo estas altverŝajna dublado kanditato. Poste tio estus finiĝi, oni povas diskuti tre detale. okulumo.gif

De volta à parte superior