לתוכן העניינים

Ne povas malfermi kelke da retejoj per Ubuntu

של Demian, 14 במאי 2011

הודעות: 8

שפה: Esperanto

Demian (הצגת פרופיל) 14 במאי 2011, 14:59:11

Saluton, geamikoj!

Mi instalis Ubuntu-on 11.04 (Natty Narhwal) hieraŭ. Mi ankaŭ malinstalis Vindozon 7.

Hodiaŭ, mi alfrontas problemon. Mi ne povas malfermi kelke da retejoj. Ekz. mi ne povas malfermi Hotmail-on kaj kelkajn aliajn retejojn.

Kiam mi provas, Firefox nur montras al mi signo de atendi.

Mi jam demandis la demandon je Ubuntu Forums. Jam estas pli ol 10 horoj kaj mi ne ricevis solvon. Ĉu iu el vi povas helpi?

Mi elkore dankos al vi!

darkweasel (הצגת פרופיל) 14 במאי 2011, 15:09:43

Ĉu per aliaj TTT-legiloj ĉio funkcias?

Hispanio (הצגת פרופיל) 14 במאי 2011, 16:59:50

Provu per Chromium aŭ per Opera, eble tio funkcias.

Dominique (הצגת פרופיל) 14 במאי 2011, 17:18:28

Demian:Saluton, geamikoj!

Mi instalis Ubuntu-on 11.04 (Natty Narhwal) hieraŭ. Mi ankaŭ malinstalis Vindozon 7.

Hodiaŭ, mi alfrontas problemon. Mi ne povas malfermi kelke da retejoj. Ekz. mi ne povas malfermi Hotmail-on kaj kelkajn aliajn retejojn.

Kiam mi provas, Firefox nur montras al mi signo de atendi.

Mi jam demandis la demandon je Ubuntu Forums. Jam estas pli ol 10 horoj kaj mi ne ricevis solvon. Ĉu iu el vi povas helpi?

Mi elkore dankos al vi!
Ne ŝajnas al mi, ke tio povas esti problemo de Ubuntu. Pli verŝajne, estas provizora problemo de DNS ĉe via provizanto de retkonekto.

Mi uzas Ubuntu-10.04.2 kaj provis la ligilojn senprobleme.

Demian (הצגת פרופיל) 14 במאי 2011, 17:22:58

darkweasel:Ĉu per aliaj TTT-legiloj ĉio funkcias?
Jes. Nur kelke ne funkcias. Aliaj, kune kun Lernu!, malfermas bone.

Hispanio: Provu per Chromium aŭ per Opera, eble tio funkcias.
Provis per Opera. Neniu ŝanĝis.

Dominique:Ne ŝajnas al mi, ke tio povas esti problemo de Ubuntu. Pli verŝajne, estas provizora problemo de DNS ĉe via provizanto de retkonekto.
Se estas problemo kun DNS, kiel oni povas mendi ĝin?

Demian (הצגת פרופיל) 15 במאי 2011, 06:39:41

Ĝisdatigo:

Nun la reteja paĝo de Hotmail malfermas sed mi ne povas ensaluti.

La situacio ne ŝanĝis kun aliaj retejoj kiel The Atlantic kaj TV Fanatic.

qwertz (הצגת פרופיל) 15 במאי 2011, 12:40:13

Ĉu eble estas ActiveX problemon?

Estas ne facile: Verŝajne kun tio informo IE ĉe Ubuntu kun WINE (anglalingve) IEs4linŭ ne estas forigebli tra Synaptic.

WINE estas en Ubuntu "repositories".

Dominique (הצגת פרופיל) 15 במאי 2011, 13:10:11

Demian:Ĝisdatigo:

Nun la reteja paĝo de Hotmail malfermas sed mi ne povas ensaluti.

La situacio ne ŝanĝis kun aliaj retejoj kiel The Atlantic kaj TV Fanatic.
Pri Hotmail, mi ne provis ensaluti, ĉar mi ne havas konton tie.

La aliaj retejoj bone funkcias por mi per Ubuntu.

Se estas provizora problemo kun via intereta provizanto (kiel mi supozas), eble nur atendu dum kelketaj tagoj.

Provu ankaŭ Chrome.

לראש הדף