28-a Internacia Tendaro en Francio 23.7-30.7 2011 (neesperanta)
od ereere, 14. svibnja 2011.
Poruke: 7
Jezik: Esperanto
ereere (Prikaz profila) 14. svibnja 2011. 17:23:25
Ĉi-tiu tendaro estas memmastrumita, oni uzas internan moneron kaj kolektive oni plenumas taskojn de purigado kaj de protektado. Ĉiuj kondutoj rasistaj, ŝovinistaj aŭ kontraŭ samseksumuloj estas forpelitaj.
Ĉi-somere oni kunvenos en la sudo de Francio, la prezo por la semajno estas de 135 euroj kaj komprenas la lokon por propra tendo, la manĝaĵon (vegetaranan/malvegetaranan) kaj la materialon por tradukadoj de la debatoj.
Eblas organizi grupon de esperantistoj por partopreni kaj prezenti Internacian Lingvon al la gejunuloj per malgrandaj kursoj.
Bonvolu kontakti min tiuj kiuj interesiĝas kaj ankoraŭ ne havas planojn por la lasta semajno de julio. Estos karavanoj el Hispanio, Italio, Francio, Svislando, ktp.
Amike ereere
Milda (Prikaz profila) 14. svibnja 2011. 20:10:35
Kie konkrete en sudo de Francio ĝi okazos? Kie mi povas legi detalan programon? Se mi volus partopreni mi devas ie aliĝi ĉu?
sudanglo (Prikaz profila) 15. svibnja 2011. 11:12:45
Laŭ mia kalkulo tio postulas 6 x 5 = 30 interpretistojn.
Sed kial halti tie. Ĉu ne estas 23 lingvoj en la oficala Eŭropo. Por tio, vi nur bezonos 23 x 22 = 506 interpretistojn
ereere (Prikaz profila) 15. svibnja 2011. 19:08:17
Milda:Ereere, dankon por invito. Ĉi-tiu aranĝo interesas al mi, sed mi havas kelkajn demandojn.Saluton Milda kaj dankon por via intereso Tendaro okazos en la departemento de Lot-et-Garonne je 100 kilometroj oriente el la urbo Bordeaŭx. Vi povas trovi la semajnan detalan programon ĉi-tie franclingve, ĉi-tie hispanlingve kaj ĉi-tie anglalingve. Estas interesa renkontiĝo kaj mi persone jam partoprenis kelkaj fojoj kaj eĉ dum unu tendaro mi renkontis junan esperantiston kiun proponis kurson de Esperanto Grava por mi estas ke plivastigado de Internacia Lingvo povu okazi ankaŭ ĉe neesperantaj junalaraj renkontiĝoj. Se vi konas amikoj kiuj interesiĝus bonvolu paroli al ili pri tio. Mi dankas vin! Amike ereere
Kie konkrete en sudo de Francio ĝi okazos? Kie mi povas legi detalan programon? Se mi volus partopreni mi devas ie aliĝi ĉu?
Milda (Prikaz profila) 23. svibnja 2011. 19:27:41
manu_fr (Prikaz profila) 27. svibnja 2011. 14:58:19
ereere:Ĉiusomere, dum unu semajno, pli ol 500 gejunuloj el Eŭropo, sed ne sole, renkontiĝas por diskuti pri ekologio, ekonomia krizo, malfirmeco, kontraŭrasismo. Ili estas aktivuloj politikaj, simpatiuloj aŭ simplaj scivoluloj. Ĉiutage okazas debatoj, kies tradukadoj estas certigita en 6 lingvoj, sportaj turniroj kaj ankaŭ ne mankos momentojn por festi ĉe internacia etoso, festoj okazas ĉiuvespere.Saluton Ereere,
Ĉi-tiu tendaro estas memmastrumita, oni uzas internan moneron kaj kolektive oni plenumas taskojn de purigado kaj de protektado. Ĉiuj kondutoj rasistaj, ŝovinistaj aŭ kontraŭ samseksumuloj estas forpelitaj.
Ĉi-somere oni kunvenos en la sudo de Francio, la prezo por la semajno estas de 135 euroj kaj komprenas la lokon por propra tendo, la manĝaĵon (vegetaranan/malvegetaranan) kaj la materialon por tradukadoj de la debatoj.
Eblas organizi grupon de esperantistoj por partopreni kaj prezenti Internacian Lingvon al la gejunuloj per malgrandaj kursoj.
Bonvolu kontakti min tiuj kiuj interesiĝas kaj ankoraŭ ne havas planojn por la lasta semajno de julio. Estos karavanoj el Hispanio, Italio, Francio, Svislando, ktp.
Amike ereere
Dankon por disvatigo de tiu tre bona ideo, ĉar la temoj tre gravas al mi. Vi tute pravas, ke esperantistoj havas placon en tiu tendaro, sed mi ne ŝatas disvastigi la lingvon internacian, mi plej certe partoprenus angle aŭ france. Esperantistoj ja devas turni sin mem al sociaj gravaj nuntempaj ŝanĝiĝoj, kaj ne resti en fermita konko tiel, kiel en esperantaj kongresoj.
Dume, estas iom for de ĉe mi, mi kredas ke mi ne povos partopreni...mi tamen strebos !
Amike !
Manu !
ereere (Prikaz profila) 28. svibnja 2011. 19:47:39
Milda:Kiam kaj el kiuj urboj veturos karavanoj?El landoj kiel Italio, Francio kaj Hispanio ĉiujare estas busaj karavanoj.
El sudo de Svislando ekiros karavanon je la 23-a kaj revenos je la 30-a. Kelkaj homoj ekiros ankaŭ el Ĝenevo kaj el Zuriko.
Ĉi-tie kelkaj videoj pri lastaj renkontiĝoj:
Matenmanĝo
Vespermanĝo
Tradicia feminista piedirado
Amike
ereere